Chełm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chełm

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Chełm (Pollando)
Chełm (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Chełma
Provinco Lublinio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Urbo kun rajtoj de distrikto
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 78432
Fondita en 10-a jarcento
Urborajtoj 1392
Koordinatoj 51° 9′ N, 23° 29′ O (mapo)51.1523.483333333333Koordinatoj: 51° 9′ N, 23° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo Ekde 80 ĝis 153 m
Areo 35,29 km²
Loĝantaro 59546 (en 2021)
Loĝdenso 1 688 loĝ./km²
Poŝtkodo od 22-100 do 22-118
Telefona antaŭkodo (+48) 82
Aŭtokodo LC
Estro Agata Fisz
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Nomo de estraro Rada Miasta Chełm
Adreso de estraro Ulica Lubelska 65
Poŝtkodo de estraro od 22-100 do 22-115
Telefono de estraro (0-82) 565-22-23
Fakso de estraro (0-82) 565-22-54
Poŝto de estraro info@um.chelm.pl
Ĝemelaj urboj (Francio) Morlaix
(Litovio) Utena
(Usono) Knoxville
(Germanio) Sindelfingen
Komunuma retejo http://www.chelm.pl
vdr

Chełm (beloruse, ukraine, ruse Холм) estas urbo en la administra provinco Lublinio en orienta Pollando. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Chełm, kiu ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 59 546 loĝantoj.

La urbo situas 24 km de la limo kun Ukrainio kaj 50 km de la limo kun Belorusio, apud bordo de Uherka, maldekstra alfluanto de rivero Bug.

La komunumo ricevis la urban rajton en 1233, ĝi apartenis ekde 1377 al Pollando, ekde 1795 al la Aŭstra Imperio, fine akiris ĝin la Rusa Imperio (1815). En 1939 duono de la loĝantoj estis judoj. Dum la Dua Mondmilito, tie funkciis du germanaj kaptitejoj, en kiuj mortis ĉirkaŭ 90.000 homoj. La plimulto de la lokaj judoj pereis en ili de la germanaj nazioj. Oni elkriis en Chełm la novan Polan Respublikon la 22-an de julio 1944.

Antaŭ la holokaŭsto tiu ĉi urbeto servis kiel simbolo de "malsaĝula urbeto" en la popola humura literaturo de la judoj.

La urbo estas fervoja kaj komerca centro. Gravas la minerala-minado, lignoprilaboro, mueleja industrio, biero-, cement- kaj maŝinproduktado.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paweł Kiernikowski, Miasto Chełm w okresie międzywojennym (1918-1939) (Urbo Chełm dum intermilita periodo (1918-1939)), Stowarzyszenie Rocznik Chełmski, Chełm 2007, Biblioteka Rocznika Chełmskiego, 1-a volumo, ISBN 978-83-922585-1-3.
  • Witold Zbigniew Sulimierski, Oświata i życie kulturalno-społeczne Chełma w latach 1864-1939 Klerigo kaj kultur-socia vivo de Chełm en la jaroj 1864-1939, Stowarzyszenie Rocznik Chełmski, Chełm 2008, Biblioteka Rocznika Chełmskiego, 2-a volumo, ISBN 978-83-922585-2-0.
  • Andrzej Henryk Rybak, Stalag 319. Międzynarodowy obóz jeniecki w Chełmie w latach 1941-1944 (Stalag 319. Internacia militkaptitejo en Chełm en la jaroj 1941-1944), Stowarzyszenie Roczniki Chełmski, Chełm 2009, Biblioteka Rocznika Chełmskiego, 3-a volumo, ISBN 978-83-922585-4-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]