Georges Rodenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Rodenbach
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1855 (1855-07-16)
en Tournai
Morto 25-an de decembro 1898 (1898-12-25) (43-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato • Sint-Barbaracollege vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalisto • romanisto • dramaturgoverkisto • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges Rodenbach (Tournai, la 16-an de julio 1855 - Parizo, la 25-an decembro 1898) estis franclingva belga verkisto kaj poeto. Georges Rodenbach estis inter la unuaj belgaj literaturistoj kiuj aliĝis al la franca Simbolismo. Kvankam li mortis 43-jara, Rodenbach elstaras en la historio de la internacia simbolismo kun la poeziaroj Le Règne du Silence (1891), Les Vies encloses (1896), Le Miroir du ciel natal (1898), kaj lia ofte legata romano Bruges-la-Morte (Bruĝo la mortinta) el 1892.

Memorplato en Brugge sur la fasado de la domo De Rode Steen je angulo Genthof kaj Spiegelrei

Familio[redakti | redakti fonton]

Tombo de Georges Rodenbach en la pariza tombejo Père-Lachaise (Aŭtoro: Charlotte Besnard)

Georges Rodenbach estis germandevena. Lia prapatro estis Ferdinand Rodenbach (Andernach 1714 - Roeselare 1786), kirurgo en la austria armeo kiu post la edziĝo en 1748 kun Catharina Vanden Bossche ekloĝis en Ieper. Ilia filo, Pierre-Ferdinand Rodenbach (1759-1820) edziĝis kun la bruĝa Anne De Geest. Ili havis ses filojn kaj unu filinon. Li iĝis estro de la urba administrado de Roeselare kaj fondis brando-distilejon, kiu estis la origino de la nuna bierfarejo Rodenbach. Unu el la filoj, Ferdinand-Grégoire Rodenbach kaj ties filo Julius Rodenbach (1824-1915) estis avo kaj patro de la poeto Albrecht Rodenbach (1856-1880) kaj de la verkisto Ferdinand Rodenbach (1864-1938).

Alia filo, Constantin-François Rodenbach (1791-1846), estis kirurgo en la armeo de Napoleon. Kun aliaj fratoj liaj li estis inter la iniciatintoj de la Belga Revolucio en 1830. Lia filo, la patro de Georges, estis Constantin-Ferdinand Rodenbach (1824-1891). Li edziĝis kun Rosalie Gall (1830-1889) el Tournai kaj iĝis kontrolisto de Pezoj kaj Mezuroj.

Georges edziĝis en 1888 kun Anne-Marie Urbain (1860-1945). Ili havis unu filon, Constantin Rodenbach (°1892).

Georges mortis nur 43-jara, post kelkjara malsano. Li entombiĝis en la pariza tombejo Père-Lachaise.

Studoj kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Rodenbach loĝis kun sia familio en Gento ekde 1855. En la mezlernejo li ekkonis Emile Verhaeren. Poste li studis juron en Gento kaj en Parizo. En 1878 li unuafoje restadis dum longa tempo en Parizo kaj iĝis ofte vizitanto de la Cercle des Hydropathes. Li konatiĝis kun la unuaj literaturaj amikoj, inter aliaj Catulle Mendès, François Coppée kaj Maurice Barrès.

En 1879 li iĝis advokato en Gento kaj kunlaboranto de la gazeto La Flandre Libérale. En Bruselo li amikiĝis kun Camille Lemonnier (1844-1913), en Bruĝo kun Caroline Popp (1806-1891), eldonisto de la Journal de Bruges. En 1884 li pasigis tutan someron ĉe ŝi. Poste li iĝis advokato en Bruselo kaj, kiel Emile Verhaeren, kunlaboranto de advokato, verkisto kaj politikisto Edmond Picard (1836-1924).

Li pli kaj pli dediĉis sin al literaturo kaj estis animanto de La Jeune Belgique, brusela artista kaj literatura revuo proksima al la franca Parnasa skolo. En ĝi li prezentis siajn amikojn Maurice Maeterlinck kaj Charles Van Lerberghe. Li organizis rondvojaĝon en Belgio por la franca verkisto Mathias Villiers de l'Isle-Adam kaj prelegis pri la germana filozofo Schopenhauer, kiu inspiris grandan parton de lia verkaro.

En 1888 definitive ekloĝis en Parizo kaj iĝis plentempa verkisto de prozaj rakontoj kaj poezio. Kiel korespondanto de la Journal de Bruxelles, li verkis pli ol 400 Lettres Parisiennes (leterojn parizajn). Li amikiĝis kun Stéphane Mallarmé, Alphonse Daudet, Edmond de Goncourt kaj Auguste Rodin, kiun li verve defendis en Le Figaro. Marcel Proust estis inter liaj admirantoj. François Coppée kaj Villiers de l'Isle-Adam estis atestantoj ĉe lia edziĝo. En Le Figaro li aperigis serion Agonies de villes, pri urboj kiel Bruĝo, Gento, Middelburg kaj Saint-Malo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • En 1877 aperis lia unua poemaro, Le Foyer et les Champs.
  • En 1886 li famiĝis per La Jeunesse blanche, same en Belgio kiel en Francio.
  • En 1894 li iĝis la unua belga aŭtoro kies teatraĵo (Le Voile), estis prezentita en la Comédie Française. Ĉefrolulino estis la juna Marguerite Moreno.
  • En 1896 li aperigis Les Vies encloses, poemaron inspiritan de la okultismo (Novalis) kaj la germana romantismo.

Bruges-la-morte[redakti | redakti fonton]

Khnopff - skizo de la kovrilpaĝo de Bruges-la-morte

En 1892 Rodenbach aperigis sian romanon Bruges-la-Morte (Bruĝo la mortinta), unue felietone en Le Figaro (de la 4-a ĝis la 14a de februaro) kaj poste libroforme (junio) ĉe la eldonejo Flammarion. Tuj estis granda sukceso, konsiderata majstroverko de la simbolismo. La belga simbolisma pentristo Fernand Khnopff desegnis la kovrilon.

En la rakonto la vidvo Hugues ekloĝas en Bruĝo. Li pensas renkonti la reenkarniĝon de sia edzino kaj murdas ŝin. Fakte, la ĉefa persono estas la urbo Bruĝo. La libro multe kontribuis al la turisma famo de la urbo. Ankoraŭ nun la libro estas regule reeldonita.

Le Carillonneur[redakti | redakti fonton]

Le Carillonneur

En 1897 Rodenbach denove inspiriĝis de Bruĝo. Krom pri la kariljonisto (al kiu li, ega insulto, donis la tipe gentan nomon Borluut), la libro temis pri la disputo inter la poruloj de la bruĝa marhaveno kaj tiuj kiuj volis konservi Bruĝon kiel artan urbon por elito.

Amo-malamo al Bruĝo[redakti | redakti fonton]

Rodenbach sendube kontribuis al la famo de Bruĝo, sed la bruĝanoj ne ŝatis ke urbo kiu vigle estis konstruanta novan havenon estis priskribita kiel 'mortinta'. Neniam li estis honorigita per stratnomo aŭ statuo. Nur estas modesta plato, pagita de la familio Rodenbach, je domo ĉe Jan van Eyckplein.

Ebla konfuzo[redakti | redakti fonton]

Ne konfuzu Georges Rodenbach kun lia familiano Albrecht Rodenbach, ano de la Flandra Movado.

Publicaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oeuvre poétique 2 vol., Archives Karéline, 2008
  • Le Foyer et les Champs (1877), poemoj
  • Les Tristesses (1879), poemoj
  • La Belgique 1830-1880 (1880), historia poemo
  • La Mer élégante (1881), poemoj
  • L'Hiver mondain (1884)
  • Vers d'amour (1884)
  • La Jeunesse blanche (1886), poemoj
  • Du Silence (1888)
  • L'Art en exil (1889)
  • Bruges-la-Morte (1892), romano
  • Le Voyage dans les yeŭ (1893)
  • Le Voile, dramo, prezentita en la Comédie Française en 1894
  • L'Agonie du soleil (1894)
  • Musée de béguines (1894)
  • Le Tombeau de Baudelaire (1894)
  • La Vocation (1895)
  • A propos de "Manette Salomon". L'Œuvre des Goncourt (1896)
  • Les Tombeaŭ (1896)
  • Les Vierges (1896)
  • Les Vies encloses (1896), poemo
  • Le Carillonneur (1897), romano
  • Agonies de villes (1897)
  • Le Miroir du ciel natal (1898)
  • Le Mirage (1900)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • P. MAES, Georges Rodenbach (1855-1896), Parizo, 1926.
  • Fernand BONNEURE, Marcel VAN HOUTRYVE, Karel PUYPE, Het Stille Brugge. 100 Jaar Bruges-la-Morte, Brugge, 1992.
  • Joël GOFFIN, k.a., Georges Rodenbach ou la légende de Bruges, 2005

Informoj[redakti | redakti fonton]

  • Artikoloj de Rodenbach (inter aliaj pri Arthur Rimbaud) troveblas je Wikisource.
  • Fonduso Georges Rodenbach konserviĝas en la Reĝa Biblioteko en Bruselo.
  • Meblaro kaj biblioteko de Georges Rodenbach troviĝas en la Musée de la vie tournaisienne en Tournai.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]