Felfoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruna arktocefalo
Arctocephalinae.png
Arctocephalinae

Felfoko estas iu el naŭ specioj de pinipedoj de la familio Otariedoj. Unu specio, nome la Kalorino (Callorhinus ursinus) loĝas en Norda Pacifiko, dum sep specioj de la genro Arctocephalus troviĝas ĉefe en la Suda Hemisfero. Ili estas multe pli rilataj al la marleonoj ol al la veraj fokoj, kaj kunhavas kun ili eksterajn orelojn (aŭriklojn), relative longajn kaj muskolajn antaŭajn naĝilojn, kaj la kapablon piediri sur ĉiuj kvar naĝiloj. Ili estas markita de densa subfelo, kiu faris ilin dumlonge celo de komerca fokoĉasado.

Specioj[redakti | redakti fonton]

subfamilio : Arktocefalenoj - Arctocephalinae
genro : Arktocefalo - Arctocephalus (Marursoj)
specio : Bruna arktocefalo - Arctocephalus pusillus
specio : Forstera arktocefalo - Arctocephalus forsteri
specio : Rabia arktocefalo - Arctocephalus doriferus
specio : Ĉeantarkta foko aŭ Tropika arktocefalo - Arctocephalus tropicalis
specio : Suda arktocefalo - Arctocephalus australis
specio : Gvadalupa arktocefalo - Arctocephalus philipii
specio : Gazela arktocefalo aŭ Antarkta marurso - Arctocephalus gazella
genro : Kalorino - Callorhinus
specio : Kalorino - Callorhinus ursinus