Monta pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monta pino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pino Pinus
Specio: P. mugo
Pinus mugo
Turra
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La monta pino[1]mugo[2], pigmea pino[3] (Pinus mugo) estas pingloarba specio el la familio de pinacoj kun kelkaj subspecioj kiel ssp mugo (kiu havas simetrian strobilon kaj kreskas en orienta kaj suda Eŭropo) aŭ ssp uncinata (kiu havas nesimetrian strobilon kaj kreskas okcidenta kaj orienta Eŭropo). Ĝi vivas en la eŭropaj altmontaroj ĝenerale de 1000 ĝis 2200 m.

La montara pino altas de 100 ĝis 300 cm kaj ĝi estas ekkonebla pro la kurba kresko kaj kun kuŝantaj aŭ iome strantaj trunkoj kaj branĉoj. Ili formas kelkfoje netraireblan „plektaĵon”. La rigidaj, malhelverdaj pingloj staras duope, longas 5 cm kaj vivas 5-10 jarojn. La radikoj estas longaj disbranĉiĝantaj surtere pro la malgranda fekunda fundo.

La florado komenciĝas en la altmontaroj en julio, en mezmontaroj – ĉe marĉoj- jam en majo. La masklaj kaj femalaj floroj troviĝas sur la sama arbedo. La stamenaj floroj estas flavaj, la du anterojn interligas okulfrapa ligilo. La fruktodona strobilo estas ruĝa ĝis viola, aperas sur la pintoj de la novaj ŝosoj. La ovo- aŭ globforma strobilo evoluas tri jarojn por plena maturiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de d-ro Krause, sur la paĝo 576
  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV
  3. Tymiński, Kazimierz. Mały słownik polsko esperancki Malgranda vortaro pola-esperanta. ISBN 83-214-0858-3.