Qormi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Qormi
Blazono de Qormi
komunumo de Malto
Insulo Malto
Koordinatoj  35° 52′ 46″ N 14° 28′ 20″ O / 35.87944 °N, 14.47222 °O / 35.87944; 14.47222 (mapo)Koordinatoj: 35° 52′ 46″ N 14° 28′ 20″ O / 35.87944 °N, 14.47222 °O / 35.87944; 14.47222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16 849
Areo 5,0 km²
Poŝtkodo QRM
Situo de Qormi
vdr

Qormi (malte Ħal Qormi [prononco ħal ʔormi; Ħar Qurmi en la loka dialekto de la malta), ankaŭ konata per la titoloj Città Pinto,[1] Casal Fornaro kaj Casal Curmi, estas urbo kaj komunumo (loka konsilio) en Malto. En marto 2013 ĝi havis 16 849 loĝantojn, kaj sekve laŭ nombro de loĝantoj estas la 5-a plej larĝa urbo de la lando.[2] La urbo situas sudokcidente de La-Valeto, en la centro de la insulo Malto.

Inter aliaj, la pasinta ŝtata prezidanto de Malto, George Abela, funkciinta inter aprilo 2009 kaj aprilo 2014, kaj la nuna ŝtata prezidantino, Marie Louise Coleiro Preca, funkcianta ekde aprilo 2014, devenas el Qormi.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. honore al la portugalo Manuel Pinto da Fonseca (1681 - 1773), ekde 1741 ĝis sia morto gvidanto de la Malta Ordeno
  2. taksata loĝantaro laŭ loĝloko laŭ la stato fine de marto 2013, en la registara retejo Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (malte)