Smeralda Tabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smeralda Tabulo
tabuleto
Aŭtoroj
Aŭtoro Hermeso Trismegisto
Lingvoj
Eldonado
vdr
La smeralda tabulo – latina versio - el la De Alchimia, Nurenbergo 1541.

La smeralda tabulosmeraldeta (latine: tabula smaragdina) estas saĝa teksto kiu, laŭlegende, estis retrovita en Egiptio antaŭ la kristana erao. Oni serĉis, senrezulte, la supozitan originan greklingvan tekston. Ĝi konsistas el 15 sentencoj tre malfacilajn pro la kompreno: oni diris ke en ili estas entenata la tuta scienco de la mondo.

La teksto estis enĉizita sur smeralda plato kaj estis tradukita el la araba lingvo al la latina 1250[1]. Ĝi reprezentas la dokumenton plej faman inter la hermetikismaj verkoj kaj estas atribuata al Hermeso Trismegisto. Ĝi aperis unuafojon en presa versio en De Alchemia di Johannes Patricius (1541).

Onidira tradicio sugestas ke Hermeso enĉizis la tabulajn vortojn sur verda smeralda plato per diamanta pinto, kaj ke ĝin malkovris Apolonio de TianoAleksandro la Granda [2] [3]

Latina Tabula teksto[redakti | redakti fonton]

La malkovro de la Hermesa Tabulo en la ’Aurora consurgens

[4]

Teksto esperantigita:

La senmensoga vero, certas kaj treveras. Kio staras malalte estas kiel kio altas kaj kio altas kiel kio malaltas por fari la miraklojn de la aĵo sola. Kaj ĉar ĉiuj aĵoj estas kaj devenas el unu, per la perado de unu solo, tiel ĉiuj aĵoj naskiĝis el tiu sola aĵo pere de adaptiĝo. La suno estas ĝia patro, la luno ĝia patrino, la vento ĝin portis al lia sino, la tero estas ĝia nutristino. La patro de ĉiu, la celo de la tuta mondo estas tie ĉi. Lia forto aŭ potenco estas integra se estas konvertita al tero. Disigu la teron el la fajro, la maldikan el la dika dolĉe kaj kun granda industriemo. Supreniras el la Tero al la Ĉielo kaj denove malsupreniras al Tero Kaj ricevas la forton el la superaj kaj malsuperaj. Per tiu ilo vi havos la gloron de la tuta mondo kaj pere de tio la mallumo forfuĝoj de vi. Temas pri la forta forto de ĉiu forto: ĉar ĝi venkos ĉiu aĵo maldika kaj penetros ĉiun aĵon solidan. Tiel estis kreita la mondo. El tio estos kaj devenos miregaj adaptiĝoj, kies mondo estas tie ĉi. Okazas tial ke mi estas nomata Hermeso Trismegisto Ĉar posedanta tri erojn de la filozofio de la tuta mondo. Kompleta estas tio kion mi diris pri la agado de la Suno.

Aŭtoroj kiuj interesiĝis pri la Smeralda Tabulo[redakti | redakti fonton]

Jam epoke de Renesanco la Tabulo estis objekto de studo kaj traduko flanke de Marsilio Ficino.[5]

Titus Burckhardt (1908-1984) ĝin citas en sia libro Alchimia, significato e visione del mondo.[6]

La germana Thorwald Dethlefsen (1946-2010) dediĉas al la Tabulo ĉapitron de sia libro Schicksal als Chance.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkaj tamen diras la kontraŭon.
  2. Kelkaj strange opiniigis ke ĝin malkovris Sara, edzino de Abrahamo, en sia tombo.
  3. Jack Lindsay, Le origini dell'alchimia nell'Egitto greco-romano, trad. de M. Monti, Mediterranee, 1984, p. 194.
  4. (LATINA TEKSTO) Verum, sine mendacio certum et verissimum, quod est inferius, est sicut quod est superius, et quod est superius, est sicut quod est inferius: ad perpetranda miracula rei unius. Et sicut omnes res fuerunt ab uno, mediatione unius; sic omnes res natae fuerunt ab hac una re, adaptatione. Pater eius est sol, mater eius luna; portauit illud ventus in ventre suo: nutrix eius terra est. Pater omnis telesmi totius mundi est hic. Vis eius integra est, si versa fuerit in terram. Separabis terram ab igne, subtile a spisso, suaviter cum magno ingenio. Ascendit a terra in coelum, iterumque descendit in terram, et recipit vim superiorum et inferiorum. Sic habebis gloriam totius mundi. Ideo fugiat a te omnis obscuritas. Hic est totius fortitudinis fortitudo fortis; quia vincet omnem rem subtilem, omnemque solidam penetrabit. Sic mundus creatus est. Hinc erunt adaptationes mirabiles, quarum modus hic est. Itaque vocatus sum Hermes Trismegistus, habens tres partes philosophiæ totius mundi. Completum est quod dixi de operatione solis.
  5. S. Gentile-C. Gilly, Marsilio Ficino e il ritorno di Ermete Trismegisto, Firenze 1999, p. 202.
  6. T. Burckhardt, Alchemie: Sinn und Weltbild (1960), itala traduko de Angela Staude, L'alchimia, Torino, Boringhieri, 1961, pp. 168-173.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dott. L. Jesboama, Commento completo alla Tavola di smeraldo dell'Ermete Trismegisto, in «Commentarium», rivista per le Accademie Ermetiche del dott. Giuliano Kremmerz, anno I, n°6/7/8/9/10, ottobre/dicembre, Bari 1910
  • Hahajah, La tavola di smeraldo, in «Ibis», rivista bimestrale di studi esoterici, n° 4-5-6 luglio/dicembre, Bari 1950
  • Omraam Mikael Ajvanhov, La pietra filosofale: dai Vangeli ai trattati alchemici, a cura di E. Bellocchio, Edizioni Prosveta, 2005
  • Sebastiano Gentile, Carlos Gilly, Marsilio Ficino e il ritorno di Ermete Trismegisto, Centro Di, Firenze 1999

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]