Apostolaj sidejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo de la Baziliko de la Sankta Tombo konstruita en la loko de Kalvario kaj de la tombo de Jesuo.

La apostolaj sidejoj estas tiuj episkopujoj, kiujn laŭtradicie fondis apostoloj aŭ senperaj disĉiploj de apostoloj. Okcidente oni ilin nomas ankaŭ apostolaj seĝojapostolaj diocezoj, oriente ankaŭ apostolaj tronojapostolaj eparĥioj.

Aziaj eklezioj kiujn vizitis Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Loko en Jerusalemo de la lasta Vespermanĝo kaj Pentekosto.[1]

Jerusalemo estis la unua centro de la kristana Eklezio. Tien iris Sankta Paŭlo antaŭ la jaro 50 por havigi decidan dekreton pri la devoj de nejudaj konvertitoj al Kristo.[2] En la jaro 70 romia tute detruis la urbon. Novan urbon konstruis en proksimume la sama situo Hadriano, romia imperiestro ekde 117 ĝis 138. Lia kompleta nomo estis Publius Aelius Hadrianus Afer, kaj alude al tio li donis al la nova urbo la nomon Aelia, kiu restis la oficiala ĝis almenaŭ la 6-a jarcento.[3] Al judoj estis malpermisate eniri la urbon, normo kiu ankoraŭ en la 4-a jarcento, kiam Konstantino la 1-a de la Romia Imperio permesis al ili eniri ĉiujare la 9-an de la monato Abo,[4] tago en kiu la judoj funebras la detruon de la jerusalemaj temploj kaj aliajn disastrojn.[5]

Se oni povas diri ke la kristanan komunumon de Jerusalemo fondis la apostoloj kune, la tradicio atribuas al Jakobo la Justulo la fondon de la serio de jerusalemaj episkopoj, la apostola sidejo de Jerusalemo. Klemento de Aleksandrio (ĉ. 150 – ĉ. 215) nomas lin "episkopo de Jerusalemo".[6] Tiun Jakobon, Paŭlo priskribas kiel apostolon en sia Epistolo al la galatoj.[7]

Jerusalemo estis episkopujo jam delonge, kiam la unua koncilio de Niceo (325) deklaris: "Ĉar validas antikvaj kutimo kaj tradicio honori la episkopon de Aelia, li havu la sekvon de tiu honoro, kondiĉe ke al la metropolita urbo estu konservata la propra rango.[8] Le episkopoj de Jerusalemo sukcesis liberiĝi de la aŭtoritato de la metropolito de la provinco de Palestino. La koncilio de Efeso (431) rifuzis tion permesi, [9] sed en la koncilio de Kalcedono (451) oni aprobis aranĝon, laŭ kiu la jerusalema episkopo havu supermetropolitan aŭtoritaton en la tiam tri[4] provincoj de Palestino, redoninte al la antioĥia episkopo la tri ĉirkaŭantajn provincojn de Fenicio (du provincoj) kaj Arabio, de li uzurpitajn.[10][11] En dekreto de la jaro 531, la imperiestro Justiniano la 1-a unue[12][13][14] uzis la titolon "patriarko" unike por la episkopoj de Romo, Konstantinopolo, Aleksandrio, Antioĥio kaj Jerusalemo, al kiuj li atribuis rangon pli altan ol tiu de la metropolitoj.[15][16][17] Tiun organizadon de la Eklezio aprobis la orienta Koncilio kvinasesa de la jaro 692, sed ne Romo kaj la cetera okcidento.[18]

Antioĥio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro en la loko kie laŭtradicie la apostolo unue predikis en Antioĥio

De Antioĥio, la tria plej granda urbo de la Romia Imperio,[19] ĉefurbo de la romia provinco de Sirio kaj poste de la romia diocezo (provincaro) de Oriento restas hodiaŭ nur ruinoj proksime al Antakya, en Turkio. Tie "la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj".[20] En la tiea eklezio Sankta Paŭlo, invitita de Barnabaso, agis kiel instruisto dum tuta jaro.[20] Kiel delegito de la Antioĥia eklezio li portis al Jerusalemo monoferton por la viktimoj de malsato.[21] Poste la loka eklezio de Antioĥio sendis Barnabason kaj Paŭlon por prediki Kriston en aliaj urboj,[22] kaj al ĝi ili revenintaj prezentis raporton pri sia misio.[23] En Antioĥio okazis ankaŭ la publika malkonsento inter Paŭlo kaj Petro, pri kiu Paŭlo skribis en sia Epistolo al la galatoj.[24]

Laŭtradicie Petro fondis la serion de la Antioĥiaj episkopoj, inter kiuj fama estas Ignaco el Antioĥio, apostola patro de la Eklezio, kiu mortis martiro ĉirkaŭ la jaro 107, kaj de kiu ekzistas leteroj, kiujn li adresis al diversaj lokaj eklezioj. Dum la antioĥia kristana komunumo fondiĝis eble sen apostoloj, la episkopan sidejon tiel fondis la apostolo Petro.

La unua koncilio de Niceo (325) agnoskis la supermetropolitan aŭtoritaton de la episkopo de Antioĥio.[25] La koncilio de Efeso (431) dekretis ke Kipro ne dependu de Antioĥio.[26] Post dudek jaroj, la koncilio de Kalcedono (451) aprobis la aranĝon per kiu la episkopo de Jerusalemo havu aŭtoritaton sur la tiam tri provincoj de Palestino, redoninte al la antioĥia episkopo la tri ĉirkaŭantajn provincojn de Fenicio (du provincoj) kaj Arabio, de li uzurpitajn.[10][11] En dekreto de la jaro 531, la imperiestro Justiniano la 1-a unue[12][13][14] uzis la titolon "patriarko" unike por la episkopoj de Romo, Konstantinopolo, Aleksandrio, Antioĥio kaj Jerusalemo, al kiuj li atribuis rangon pli altan ol tiu de la metropolitoj.[15][16][17] Tiun organizadon de la Eklezio aprobis la orienta Koncilio kvinasesa de la jaro 692, sed ne Romo kaj la cetera okcidento.[18]

La decidoj de la jaroj 531 kaj 692 rigardis nur tiun antioĥian eklezion, kiu restis fidela al la konstantinopolaj imperiestro kaj eklezio, ĉar jam antaŭe la antioĥiaj kristanoj suferis disiĝojn. Al la malferma sesio de la koncilio de Efeso de 431 episkopo Johano de Antioĥio alvenis malfrue, post la kondamno de Nestorio. Johano kreis kontraŭkoncilion, kiu kondamnis la ĉefajn oponantojn al Nestorio. Post du jaroj li interkonsentis kun Cirilo de Aleksandrio, akceptante kompromison, ago kiu tamen deturnis de li multajn liajn apogantojn. De opinio direkte kontraŭa al nestorianismo estis Petro Fulisto, episkopo de Antioĥio ekde 471 ĝis 488, kiu favoris monofizitismon kaj malakceptis la Koncilion de Kalcedono de 451. En 512, skisme aperis du apartaj eklezioj: la siria-ortodoksa Eklezio (unu el la Orientaj ortodoksaj eklezioj) kaj tiu eklezio, kiu restis en komuneco kun Konstantinopolo, adoptante eĉ ties bizancan liturgian riton. En 1724 alia skismo dividis ĉi tiun en Antioĥian Ortodoksan Eklezion (en komuneco kun Konstantinopolo) kaj Katolikan Grek-Melkitan Eklezion (en komuneco kun Romo).

Paŭlaj eklezioj de suda Anatolio[redakti | redakti fonton]

En sia unua misia vojaĝo, Paŭlo kaj Barnabaso fondis kristanan komunumon en alia Antioĥio, kiu situis en la romia provinco de Pisidio,[27] La posta tiea episkopa sidejo fariĝis metropolita, sed malaperis post la islamanaj invadoj.[28] Pro la predikado de la du apostoloj naskiĝis eklezioj ankaŭ en la urboj Ikonio, Listra kaj Derbe.[29] Ikonio fariĝis metropolita episkopujo.[30] Ĉiuj tiuj urboj nun estas nur titolaj episkopujoj.

Oni ne scias precize, kiam tiuj kristanaj komunumoj fariĝis episkopaj sidejoj, nek se tiu, kiu konsekris la unuajn episkopojn, estis aŭ ne estis apostolo.

Kipro[redakti | redakti fonton]

Pilastro de Sankta Paŭlo en Pafo

En tiu sama misia vojaĝo la apostoloj Barnabaso kaj Paŭlo unue vizitis Kipron, kie la prokonsulo Sergio Paŭlo kredis ilian predikon.[31] Kiam Paŭlo komencis alian misian vojaĝon, Barnabaso dividiĝis de Paŭlo kaj iris al Kipro,[32] insulo de lia naskiĝo.,[33] Laŭtradicie li agis kiel la unua episkopo de Kipro kaj tie mortis martiro. Poste ĉiu kipra urbo ekhavis propran episkopon.

La kipra episkoparo sukcesis akiri de la koncilio de Efeso (431) agnoskon de sia sendependeco de la aŭtoritato de la episkopo de Antioĥio[26]

Aktuale la Kipra Ortodoksa Eklezio restas aŭtokefala en la ortodoksa eklezio

Efeso kaj okcidenta Anatolio[redakti | redakti fonton]

Tombo de Sankta Johano la Evangeliisto en Efeso

En la jaro 52 Paŭlo vizitis Efeson, ĉefurbo de la romia provinco Asia kaj predikis tie, sed ne restis longtempe.[34] Li revenis poste kaj loĝis en Efeso pli ol du jarojn.[35] Unu de la Paŭlaj epistoloj estas direktita al la eklezio de Efeso.[36] Tamen oni atribuis la fondon de la episkopa sidejo de Efeso al la apostolo Johano. Tiun tradicion esprimis jam la Efesa episkopo Polikrates, disputante kun Viktoro la 1-a de Romo (189–199).[37] Laŭtradicie, Johano vivis longtempe en Efeso kaj mortis tie grandaĝa. Al li oni atribuas la Evangelion kiu portas lian nomon, la tri novtestamentajn epistoloj de Johano, kaj la Apokalipson.

La unua parto de la Apokalipso havas formon de leteroj direktitaj al "la sep eklezioj de Asia". La unua estas la eklezio de Efeso. Probable ankaŭ la aliajn oni povas konsideri apostolaj sidejoj. Laŭ Ireneo de Liono, Polikrato, la unua episkopo de Smirno, estis disĉiplo de la apostolo Johano.

Aliaj eklezioj kiujn vizitis Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Kapelo en la loko, kie laŭtradicie Paŭlo forfuĝis el Damasko

Alvenante al Damasko, tiam ĉefurbo de Sirio, la apostolo Paŭlo konvertiĝis. Blindigita per la lumo, li denove ricevis vidpovon helpe de la disĉiplo Ananias de Damasko, [38] kiu eble estis la unua episkopo de Damasko kaj fondis la tiean sidejon.

Ĉemara Cezareo, nord-okcidente de Jerusalemo, estis ĉefurbo de la romia provinco Judujo, kiu en 133 alinomiĝis Palestino. Kiam tiun provincon oni dividis en 390, Cezareo restis ĉefurbo de tiu parto, kiu nomiĝis Palaestina Prima (Palestino la 1-a). Tiel ĝia episkopo estis la metropolito de la provinco, inter kies [[sufragana diocezo|sufraganaj] episkopoj] estis tiu de Aelia (tiam oficiala nomo de Jerusalemo).

Restaĵo de la antikva romia akvedukto en Ĉemara Cezareo.

La apostolo Petro baptis tie la centestron Kornelion.[39] Tie la apostolo |Paŭlo loĝis dum kelkaj tagoj ĉe Filipo la Diakono,[40] kaj poste pasigis kiel katenita malliberulo pli ol jaron.[41] Laŭ la Apostolaj konstitucioj (7.46), la unua episkopo de Cezareo estis Zakĥeo. La sidejo havis grandan bibliotekon, kie studis Sankta Bazilo (m. 379) kaj Sankta Hieronimo (m. 420). Eble dum la persa invado de 637 okazis ĝia detruo. En la periodo 314–339 (ĉirkaŭe) estis tiea episkopo Eŭzebo de Cezareo, aŭtoro de multaj verkoj, inter kiuj la fama Prieklezia historio, kiu pritraktas la disvastiĝon de kristanismo en la unuaj jarcentoj.

Aziaj apostolaj sidejoj ne rilataj al Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Armenio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tradicioj pri misio de la apostoloj Bartolomeo kaj Judaso Tadeo en la 1-a jarcento al Armenio, kiu estis la unua nacio, kiu, en 301, oficiale adoptis la kristanan religion, ankoraŭ kontraŭleĝan en la Romia Imperio, deklarante ĝin unika laŭleĝa religio.[42] Oni tamen atribuas la fondon al Sankta Gregorio la Iluminanto (ĉ. 257 – ĉ. 332).

Edeso[redakti | redakti fonton]

Ikono de la 10-a jarcento: Abgar tenante la Tukon de Edeso (eble la nuna Mortotuko de Torino)

Laŭ legendo raportita de Eŭzebo de Cezareo (260–340), al kiu oni montris relativajn dokumentojn laŭdire de la reĝa arkivo de Edeso, kaj rakontita ankaŭ en la Doktrino de Addai (400 ĉirkaŭ), reĝo Abgar la 5-a de Edeso ricevis de Jesuo respondon al letero, kiun li skribis por peti sanigon; post la resurekto de Jesuo, la apostolo Tomaso sendis al li Tadeon (alinome Addai), unu de la sepdek disĉiploj nomataj ankaŭ sepdek apostoloj, kaj la reĝo fariĝis kristano.

Teksto de la Peshitta (Eliro 13.14-16)

Ŝajnas ke Addai predikis Jesuon en la nuna Irako meze de la 2-a jarcento. Estante la unua episkopo de Edeso, li havis posteulojn Aggai kaj Palut.

Kelkaj historiistoj diras ke la reĝa dinastio de Edeso fariĝis kristana nemulte post 201, aŭ eĉ antaŭe.[43] Tiu regno, vasala foje de Romio, foje de la Partoj (direkte parto de la romia imperio nur de 116 ĝis 118 kaj ede 212 ĝis 214), estis rifuĝloko por persekutataj romiaj kristanoj ekde la apostola epoko.

Ĝi fariĝis granda kristana centro, precipe por sirilingvanoj. Tie naskiĝis la Peshitta kaj la Diatessaron. [44]

Aithallah, episkopo de Edeso, partoprenis en la unua koncilio de Niceo (325).[45]

Hindio[redakti | redakti fonton]

Arappally ("reĝa preĝejo") de Thiruvithankodu, unu el sep preĝejoj laŭtradicie fonditaj de Tomaso apostolo

Pri la tradicio ke la apostolo Tomaso havis kiel asignita predikkampo la Parta Imperio aŭ/kaj Hindio atestas la apokrifa verko, Agoj de Tomaso de la frua 3-a jarcento, Origeno (185–254), Eŭsebio de Cezareo (en Prieklezia historio de ĉ. 324), Tiranio Rufino (ĉ. 345 – 410), Sokrato de Konstantinopolo (ĉ. 380 – post 439), kaj aliaj.[46]

Ke li fondis eklezion en la sudhindia ŝtato de Keralao kaj estis martirigita en la najbara ŝtato de Tamilnado, tion diras fortaj lokaj tradicioj.

Afriko[redakti | redakti fonton]

Aleksandrio[redakti | redakti fonton]

Aleksandrio, urbo en la Nildelto, estis fama centro de helenisma esploro. Tie komenciĝis la traduko greken de la Malnova Testamento (la Septuaginto). Konsiderante, ke en tiu urbo loĝis multaj judoj (inter kiuj plej fama estas la filozofo Filo de Aleksandrio), ne surprizas, ke tre frue troviĝis tie kredantoj en Jesuo.

Sankta Marko la evangeliisto laŭtradicie estis la unua episkopo de la kristanaro de Aleksandrio, kien li iris en la jaro 65.[47] Eŭzebo de Cezareo informas ke li transdonis la episkopan postenon al Anniano en la oka jaro de imperiestro Nerono (62/63).[48]

Marko ne apartenis al la dekdu Apostoloj, sed estis tre proksime ligita al la apostolo Petro, "akompananto de Petro"[49] Tial oni listigas la episkopujon de Aleksandrio inter la apostolaj sidejoj.

Famaj episkopoj de Aleksandrio estas Klemento, Atanazio kaj Cirilo. Ankaŭ Origeno apartenis al la aleksandria eklezio.

La bapto de la eŭnuko, pentraĵo de Rembrandt, 1626

La unua koncilio de Niceo (325) agnoskis[50] la jam tradician supermetropolitan aŭtoritaton de la episkopo de Aleksandrio rilate al la episkopoj de Egiptio, Libio kaj Pentapolio (la kvin urboj de tiu teritorio, kiu hodiaŭ estas la libia provinco de Kirenio, kaj kies ĉefa urbo estis Kireno)[51] Onidire, Sankta Marko naskiĝis en Kirenio. Tiu Simono, sur kiu, laŭ la Evangelio laŭ Luko, la soldatoj metis la krucon de Jesuo, por porti ĝin al Golgoto, estis Kirenano;[52] unu de la gvidantoj de la frua eklezio de Antioĥio, Lucio, estis Kirenano;[53] kaj inter la oponantoj de Sankta Stefano troviĝis ankaŭ Kirenanoj kaj Aleksandrianoj.[54]

En dekreto de la jaro 531, imperiestro Justiniano la 1-a unue[12][13][14] uzis la titolon "patriarko" unike por la episkopoj de Romo, Konstantinopolo, Aleksandrio, Antioĥio kaj Jerusalemo, al kiuj li atribuis rangon pli altan ol tiu de la metropolitoj.[15][16][17] Tiun organizadon de la Eklezio aprobis la orienta Koncilio kvinasesa de la jaro 692, sed ne Romo kaj la cetera okcidento.[18]

De la kristanaro dependanta de Aleksandrio, la plimulto ne akceptis la decidojn de la koncilio de Kalcedono (451). Ankoraŭ hodiaŭ, la nekalcedona Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio havas multe pli grandnombran fidelularon ol la Grek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, kiu restis fidela al la konstantinopolaj imperiestro kaj eklezio, kaj al kiu aplikiĝis la decidoj de la jaroj 531 kaj 692.

Aliaj afrikaj landoj[redakti | redakti fonton]

Al kristanoj de Etiopio plaĉas la ideo ke, kiam tiu "Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro", kiun renkontis kaj baptis Filipo la Diakono, [55] revenis hejmen, li kristanigis sian patrolandon. Tiutempe, la vorto "Etiopio" signifis precipe la regionon de la Alta Nilo, la Nubion. Historiaj dokumentoj tamen indikas ke la unuajn episkopojn misiistojn al ambaŭ regionoj sendis Sankta Atanazio, episkopo de Aleksandrio: al Etiopio Frumencion[56][57] al Nubio Arkon, do ekster la apostola epoko.

Ankaŭ en la romia provinco de Afriko, kie glore floradis martiroj en la 3-a jarcento, mankas atestoj de eventuala starigo de episkopujoj sufiĉe fruaj por esti konsiderataj apostolaj.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Konstantinopolo[redakti | redakti fonton]

La orientaj patriarkujoj

Nur malfrue kaj por kontraŭataki argumentojn de la roma episkopujo, la episkopujo de Konstantinopolo ekpretendis direktan rilaton al apostolo Sankta Andreo.[58][59] Studuloj indikas datojn diversajn al la unua apero de tiu pretendo: 6-a aŭ 7-a jarcento;[60] 7-a aŭ 8-a jarcento;[61][62] 9-a jarcento;[63] 10-a jarcento.[64]

La konstantinopola episkopujo bazis siajn pretendojn ne sur apostola origino, sed sur politikaj decidoj.[58][62]

Kiam la unua koncilio de Niceo (325), citante la ekzemplon de Romo, aprobis la supermetropolitan aŭtoritaton de Aleksandrio kaj Antioĥio,[65] ĝi evidente ne menciis Konstantinopolon, kies inaŭguro okazis post kvin jaroj, en 330. La unua koncilio de Konstantinopolo kunveninta en la nova imperia ĉefurbo en 381, donis al la konstantinopola episkopo, "ĉar Konstantinopolo estas nova Romo", rangon pli altan ol al la episkopoj de Aleksandrio kaj Antioĥio, suban nur al la roma episkopo.[66] Per kanono, kies valideco kaj aŭtentikeco estas diskutataj eĉ inter ortodoksuloj,[67][68] la koncilio de Kalcedono (451) deklaris, ke la unua koncilio de Konstantinopolo atribuis al la sidejo de la imperiestra kaj senateja urbo de Konstantinopolo privilegiojn "egalajn" al tiuj de la sidejo de Romo. Ĝi konfirmis tiun atribuon, kaj ankaŭ metis sub la supermetropolitan aŭtoritaton de la episkopo de Konstantinopolo la diocezojn (provincarojn) de Ponto kaj Azio, aldone al tiu de Trakio, kiun jam regis Konstantinopolo.[69]

Ĉe la koncilio la legatoj de papo Leono la 1-a protestis, ke tiu kanono kontraŭas al la decidoj de la unua koncilio de Niceo. Perletere la papo malakceptis ĝin, rimarkante, ke la urbo Konstantinopolo estas imperiestra, sed neniu povas igi ĝin apostola sidejo.[70]

Grekio[redakti | redakti fonton]

Paŭlo en Ateno laŭ desegnaĵo de Rafaelo

Paŭlo pasigis multan tempon en la ĉefurboj, Tesaloniko kaj Korinto, de Makedonio kaj Aĥajio, romiaj provincoj, kiuj korespondis proksimume al aktuala Grekio. La Agoj de la Apostoloj informas ke li predikis ankaŭ en Filipio (la unua eŭropa urbo kie li evangelizis), Bereo kaj Ateno. Tiu verko ne indikas, ke tie Paŭlo, krom fondi kristanajn ekleziojn (komunumojn), nomis episkopojn, tiel fondante apostolajn sidejojn. Krome, al la tutaj lokaj eklezioj, sen mencio de episkopoj, li direktis la leterojn, kiujn li poste skribis al la tesalonikanoj [71] kaj la korintanoj.[72] La samo veras pri la Epistolo al la filipianoj.

Laŭ Dionisio, episkopo de Korinto en ĉ. 170, kiun citas Eŭzebo de Cezareo (260340),[73] la unua episkopo de Ateno estis Dionizio la Areopagano, aŭdinto de la Atena predikado de Paŭlo.[74] Tio, se vero, kredigas, ke ankaŭ aliaj grekiaj episkopujoj estas apostolaj sidejoj.

La novtestamenta epistolo al Tito, ĝenerale inter studuloj ne konsiderata aŭtentika verko de Paŭlo, raportas ke Sankta Tito aktivis kiel kristana misiisto en la insulo Kreto. Eŭzebo de Cezareo diras ke li estis la unua episkopo de Kreto.[75] Laŭ tio, Gortino, ĉefurbo de romia Kreto, estas apostola sidejo.

Okcidente de Grekio[redakti | redakti fonton]

Publio episkopo de Malto

Ankaŭ okcidente de Grekio ekzistas lokaj eklezioj, kiuj vantas apostolan originon, eble sen pretendi baze de fruaj dokumentoj ke la unuan de la serio de siaj episkopoj nomis aŭ konsekris apostolo. Tiel Malto, insulo identigita kun tiu, en kiu Paŭlo pasigis tri monatojn post ŝippereo,[76] konsideras, ke ĝia unua episkopo estis tiu Publio, tiama estro de la insulo, kiu gastigis Paŭlon kaj liajn kunulojn.[77]

Laŭ loka tradicio, al kiu mankas dokumentaj fontoj pli antikvaj ol la 7-a jarcento, la unua episkopo de Sirakuzo en Sicilio estis Sankta Marciano, kiun sendis tien el Antioĥio la apostolo Petro.[78] Similaj nedokumentitaj tradicioj atribuas apostolan originon al episkopaj sidejoj de Kalabrio.[79] En la 8-a jarcento formiĝis pri la unua episkopo de Aquileia, Hermagoro – kiu vere vivis en la 3-a jarcento – legendoj, ke lin konsekris aŭ MarkoPetro.[80] Ankaŭ malfrue aperis la reklamacioj de Milano kaj Raveno, rivalaj urboj en norda Italio, al kies episkopujoj oni volis atribui originon de Barnabaso.[81] Naskiĝis en la 7-a jarcento la tradicio, ke Petro konsekris Apolinaron, la unuan episkopon de Raveno.[82]

Romo[redakti | redakti fonton]

Baziliko Sankta Petro de Romo konstruita supre de la tombo de Sankta Petro

La Agoj de la Apostoloj mencias ke, kiam Paŭlo alvenis Korinton, li renkontis la geedzojn Akvilon kaj Priscilan, judajn kristanojn antaŭnelonge translokiĝintajn el Italio pro dekreto de imperiestro Klaŭdio, per kiu li elpelis judojn de Romo.[83] Tio implicas ke jam tiam (probable en 50) en Romo troviĝis kristanoj preskaŭ certe sen episkopo.

Skribante en la periodo 178–189,[84] Ireneo de Liono diris ke la roman Eklezion fondis kaj organizis Petro kaj Paŭlo, kiuj tion farante konfidis la episkopan oficon al Lino al Lino[85]

Ekde la 5-a jarcento, la esprimo "la apostola sidejo" troviĝas uzata por indiki specife la roman episkopujon. Ĝi aperas ripete en la aktoj de la koncilio de Efeso (431),[86] de la koncilio de Kalcedono (451),[87] de la dua koncilio de Konstantinopolo (553),[88] de la tria koncilio de Konstantinopolo ((680681),[89] kaj de la dua koncilio de Niceo (787).[90]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La originala strukturo troviĝas sub la nuna laŭ arkeologo Bargil Pixner (artikolo "The Church of the Apostles found on Mount Zion", Biblical Archaeology Review
  2. Agoj de la Apostoloj 15
  3. The Name Jerusalem and its History
  4. 4,0 4,1 Palestine: History. Arkivita el la originalo je 2009-08-11. Alirita 2009-08-11.
  5. Tishah B'Ab
  6. Eŭzebo de Cezareo, Prieklezia historio 2.1; originala greka teksto; angla traduko.
  7. Galatoj 1:19
  8. Ἐπειδὴ συνήθεια κεκράτηκε καὶ παράδοσις ἀρχαία, ὥστε τὸν ἐν Αἰλίᾳ ἐπίσκοπον τιμᾶσθαι, ἐχέτω τὴν ἀκολουθίαν τῆς τιμῆς, τῇ μητροπόλει σωζωμένου τοῦ οἰκείου ἀξιώματος (Kanono 7 de la unua koncilio de Niceo
  9. John Chapman, "Council of Ephesus" en Catholic Encyclopedia (Novjorko 1909)
  10. 10,0 10,1 Dekreto pri la jurisdicio de Antioĥio kaj Jerusalemo
  11. 11,0 11,1 Alois Grillmeier kaj aliaj, Christ in Christian Tradition, vol. 2, parto 3 (Oxford University Press 2013 isbn=978-0-19921288-0), p. 282
  12. 12,0 12,1 12,2 Métropolite Maxime de Sardes, Le Patriarcat Œcuménique dans l'Église Orthodoxe (Beauchesne 1975), p. 288[rompita ligilo]
  13. 13,0 13,1 13,2 The Oxford Dictionary of the Christian Church (Oxford University Press 2005 isbn=978-0-19280290-3), p. 1240[rompita ligilo]
  14. 14,0 14,1 14,2 L'idea della pentarchia
  15. 15,0 15,1 15,2 Luce Pietri, André Vauchez, Jean-Marie Mayeur, Marc Venard, Les Églises d'Orient et d'Occident (432-610): Histoire du christianisme (Fleurus 1998 isbn=978-2-71890724-6) p. 512-518
  16. 16,0 16,1 16,2 Dictionnaire de l'Histoire du christianisme (Encyclopaedia Universalis, 2014 isbn=978-2-85229145-4)
  17. 17,0 17,1 17,2 Georgică Grigoriţă, L'autonomie ecclésiastique selon la législation canonique actuelle de l'Église orthodoxe et de l'Église catholique (Gregorian Biblical Bookshop 2011 isbn=978-88-7839190-1) p. 62
  18. 18,0 18,1 18,2 Encyclopædia Britannica: "Quinisext Council".
  19. The Oxford Dictionary of the Christian Church (Oxford University Press, 2005), s.v. "Antioch"
  20. 20,0 20,1 Agoj 11:26
  21. Agoj 11:29
  22. Agoj 13:1-3
  23. Agoj 14:27
  24. Galatoj 2:11-14
  25. Unua koncilio de Niceo, kanono 6
  26. 26,0 26,1 Koncilio de Efeso, kanono 8
  27. Agoj 13
  28. Michel Lequien, Oriens christianus in quatuor Patriarchatus digestus, Parizo 1740, vol. I, kol. 1035-1042
  29. Agoj 14
  30. Michel Lequien, Oriens christianus in quatuor Patriarchatus digestus, Parizo 1740, vol. I, kol. 1065-1074
  31. Agoj 13:4-12
  32. Agoj 15:39
  33. Agoj 4:36
  34. Agoj 18:19–21
  35. Agoj 19:1–20:1
  36. Al la Efesanoj
  37. F.F. Bruce, "St John at Ephesus"
  38. Agoj 9:10–19; 22:1–22; 26:1–24
  39. Agoj 10
  40. Agoj 21:8-15
  41. Agoj 23:33–27:2
  42. "Armenian History, Chapter III". Arkivita el la originalo je 2011-08-03. Alirita 2015-11-03.
  43. The Expansion of Christianity in the First Three Centuries, von Harnack Adolph, 1905, Williams & Norgate
  44. Oxford Dictionary of the Christian Church, artikolo "Diatessaron"
  45. Encyclopedia of Early Christianity |(Routledge 2013 isbn=978-1-13661158-2), p. 28
  46. A.F.J. Klijn, The Acts of Thomas, Introduction, Text, and Commentary (Brill 2003 isbn=978-90-0412937-5), pp. 17–19
  47. Ökumenisches Heiligenlexikon: Markus
  48. Eŭzebo de Cezareo, Prieklezia historio, 2:24; angla traduko
  49. Eŭzebo de Cezareo, Prieklezia historio, 2.15; angla traduko; kaj komparu 1 Petro 5:13 ("Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo").
  50. Unua koncilio de Niceo, kanono 6
  51. Ethel Davies, North Africa: The Roman Coast (Bradt Travel Guides 2009 isbn=978-1-84162287-3) p. 364 –365
  52. Luko 23:26
  53. Agoj 13:1
  54. Agoj 6:8
  55. Agoj 8:26–39
  56. Sergew Habele Selassie, "The Establishment of the Ethiopian Church"
  57. Catholic Encyclopedia: "Ethiopia".
  58. 58,0 58,1 Dictionnaire de l'Histoire du christianisme (Encyclopaedia Universalis 2014 isbn=978-2-85229145-4)
  59. Georgică Grigoriţă, L'autonomie ecclésiastique selon la législation canonique actuelle de l'Église orthodoxe et de l'Église catholique (Gregorian Biblical Bookshop 2011 isbn=978-88-7839190-1) p. 102
  60. Mark Whittow, The Making of Byzantium, 600–1025 (University of California Press 1996 isbn=978-0-52020497-3), p. 127
  61. Enrico Morini, L'albero dell'Ortodossia (Edizioni Studio Domenicano 2006 isbn=978-88-7094611-6), p. 23
  62. 62,0 62,1 Franz Xaver Bischof, Thomas Bremer, Giancarlo Collet, Alfons Fürst, Einführung in die Geschichte des Christentums (Herder Verlag 2014 isbn=978-3-45180302-4)
  63. Claude Delaval Cobham, The Patriarchs of Constantinople (Cambridge University Press 1911), p. 23
  64. Unterschiedliche Einheitsfunktion in Ost und West. Arkivita el la originalo je 2007-01-10. Alirita 2015-11-03.
  65. Unua koncilio de Niceo, kanono 6
  66. "La episkopo de Konstantinopolo havu la honorprivilegiojn post la episkopo de Romo, ĉar Konstantinopolo estas nova Romo" (Unua koncilio de Konstantinopolo, kanono 3; angla traduko
  67. George C. Michalopulos, Canon 28 and Eastern Papalism: Cause or Effect?).. Arkivita el la originalo je 2009-07-01. Alirita 2015-11-03.
  68. American Orthodox Institute, Canon 28 and Constantinople's Jurisdictional Claims. Arkivita el la originalo je 2015-11-24. Alirita 2015-11-03.
  69. Koncilio de Kalcedono, kanono 28; angla traduko
  70. "Non dedignetur regiam civitatem, quam apostolicam non potest facere sedem" (Letero de papo Leono al la imperiestro Marciano, en Migne, Patrologia Latina, 54, kol. 995A); angla traduko
  71. 1-a epistolo al la tesalonikanoj, 2-a epistolo al la tesalonikanoj
  72. 1-a epistolo al la korintanoj, 2-a epistolo al la korintanoj
  73. Prieklezia historio, 3.4.10; angla traduko
  74. Agoj 17:32
  75. Prieklezia historio, 3.4.6; angla traduko
  76. Agoj 27–28
  77. "St Publius of Malta"
  78. Antono Borrelli, "San Marciano di Siracusa"
  79. Augusto Placanica, Storia della Calabria (Donzelli 1999 isbn=978-88-7989483-8), p. 63
  80. Pio Paschini, "Santi Ermagora e Fortunato di Aquileia"
  81. Luca Frigerio, "San Barnaba, l'Apostolo: Come e perchè nacque una tradizione che voleva fare di Milano la seconda Roma" en eldono de la diocezo de Milano[rompita ligilo]
  82. Fabio Arduino, "Sant' Apollinare di Ravenna"
  83. Agoj 18:1–2
  84. John Behr, Irenaeus of Lyons: Identifying Christianity (Oxford University Press 2013 isbn=978-0-19921462-4), p. 68
  85. Ireneo, Adversus haereses 3.3.2-3.; angla traduko
  86. Aktoj de la koncilio de Efeso (angla traduko)
  87. Aktoj de la koncilio de Kalcedono (angla traduko)
  88. Aktoj de la dua koncilio de Konstantinopolo (angla traduko)
  89. Aktoj de la tria koncilio de Konstantinopolo (angla traduko)
  90. Aktoj de la dua koncilio de Niceo (angla traduko)