Atomium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atomium
arkitektura strukturo • rekonilo [+]

Koordinatoj50° 53′ 42″ N, 4° 20′ 29″ O (mapo)50.8954.3413888888889Koordinatoj: 50° 53′ 42″ N, 4° 20′ 29″ O (mapo)

ArkitektoAndré kaj Jean Polak

Estiĝo1954
Konsekro17-a de aprilo 1958
Poŝtkodo1020 [+]

Atomium (Bruselo)
Atomium (Bruselo)
DEC
Atomium
Atomium

Map
Atomium

Vikimedia Komunejo:  Atomium [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Atomium estas monumento en la ekspozicia parko Hejzeloparko en la urboparto Laken de Bruselo, Belgio. Temas pri ŝtala konstruaĵo kiu konsistas el naŭ grandaj sferoj, kiuj kune bildigas kuban kristalstrukturon de fero, 165-miljardoble pligrandigita. La konstruaĵo estas kovrita de aluminio kaj malplena havas mason de 2500 tunoj.

Atomium estis konstruata por la Internacia ekspozicio en Bruselo en 1958. La konstruaĵo estas kreita de arkitekto André Waterkeyn kaj estis celita ne resti tie pli longe ol dum ses monatoj. Post la fino de la ekspozicio oni decidis ne malkonstrui ĝin, ĉar ĝi intertempe iĝis tre populara.

La monumento, laŭ la diagonalo de la kubo, altas 102,705 metrojn. La bazo estas sesangulo kun diagonalo de 94,75 metroj.

La sferoj, kiuj havas diametron de 18 metroj, estas ligitaj pere de rulŝtuparoj. La tri plej eksteraj altaj sferoj ne havas vertikalajn fostojn kaj pro kialoj de sekureco ne estas alireblaj por la publiko. En la plej alta sfero oni havas panoraman elvidon je la urbo, kaj en la aliaj sferoj estas diversaj ekspozicioj.

En marto 2004 komenciĝis dujara renovigo de la monumento. Dum tiu periodo oni interalie anstataŭis la aluminian kovraĵon per korodimunŝtala inokso. Tial Atomium estis nealirebla por turistoj de oktobro 2004 ĝis januaro 2006. Entute la renovigo kostis 26 milionojn da eŭroj. Ĝi denove malfermiĝis al la publiko je la 18-a de februaro 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]