Katolikaj epistoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Nova Testamento estas inkluzivitaj sep epistoloj ne redaktitaj de Paŭlo de Tarso kaj kolektitaj sub la nomo de katolikaj epistolojuniversalaj epistoloj. Eble tiu epiteto ŝuldas al la fakto ke ili ne estas adresitaj al preciza adresito, sed koncernas ĉiujn kristanojn. La aŭtoroj estas tradicie identigitaj en Petro apostolo, Sankta Johano la Evangeliisto, Jakobo kaj Judaso, (sed la preciza identigo de la lastaj du estas pli malfacila.)

Origeno de Aleksandrio, "Patro de la Eklezio" de la 3-a jarcento, inkluzivas ankaŭ la epistolon de Barnabaso.[1]

Katolikaj Epistoloj[redakti | redakti fonton]

Epistoloj de Petro[redakti | redakti fonton]

Temas pri du epistoloj sen preciza adresitaro; la dua, krome, laŭ esploristoj, eble estas pseŭde atribuita.

Epistoloj de Johano[redakti | redakti fonton]

Al Johano apostolo kaj evangeliisto oni atribuis tri epistolojn kiuj aldoniĝas al la Evangelio kaj al la apokalipso de li verkitaj laŭ tradicio..

Epistolo de Jakobo[redakti | redakti fonton]

De Jakobo estas konata nur tiu epistolo. La aŭtoro sin prezentas en la versego 1,1 kie "Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo". La identigo, tamen, malfacila ĉar en la Nova Testamento estas almenaŭ kvin posedantoj de tiu nomo.[2]. Eble, ne temas pri Jakobo la pli aĝa "filo de Zebedeo", do frato de Johano, kiu estis la unua apostolo martirigita en 44 de Herodo ((Agoj, 12, 1-2).). Du eblaj hipotezoj, atribuas tiun epistolon al Jakobo la pli juna, "filo de Alfeo", alia apostolo, aŭ al Jakobo la Justulo, unu de la “fratoj” de Jesuo.

Epistolo de Judaso[redakti | redakti fonton]

Rilate Judason (oni vidu lin ne identigi kun “Judaso Iskarioto” kiu post sinmortigo estis anstataŭata de Sankta Matiaso), aŭtoro de epistolo de Judaso, valoras la sama noto uzita por Jakobo: ankoraŭ nun oni ne certas ĉu temas pri la apostolo Judaso Tadeo aŭ unu el la ”fratoj” de Jesuo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirsopp Lake, The Apostolic Fathers, London 1912, v. I.
  2. William Barclay, The letters of James and Peter, 1975.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]