Ĝenoveva de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ĝenoveva
Sanktulino
Statuo de sankta Ĝenoveva de la skulptisto Pierre Hébert sur la fasado de la preĝejo Saint-Étienne-du-Mont de Parizo
Statuo de sankta Ĝenoveva de la skulptisto Pierre Hébert sur la fasado de la preĝejo Saint-Étienne-du-Mont de Parizo
Persona informo
Genoveva
Genovefa
Geneviève
Naskiĝo 423
en Nanterre
Morto 3-a de januaro 512
en Parizo
Tombo Saint-Étienne-du-Mont vd
Religio katolikismo vd
Sanktulo
Festotago 3-a de januaro, kaj la 26-a de novembro, dato de la « Miraklo de la arduloj » de la nacia ĝendarmaro
Atributoj kandelo, lilio, tritika pano
Patroneco de Parizo kaj de la diocezo de Nanterre, nacia ĝendarmaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Ĝenoveva (france Sainte Geneviève) (naskiĝis en Nanterre en 423, mortis en Parizo la 3-an de januaro 512[1] aŭ en 502 laŭ aliaj fontoj) estas franca sanktulino , patronino de la urbo Parizo, de la diocezo de Nanterre kaj de la nacia ĝendarmaro. La formo devenanta de la latina lingvo Genovefa estas ankaŭ uzata kaj donis la nomon Génovéfain (religiulo). Temas pri latinigo de la malnovfranka *Kenowifa*Kenuwefa, virina ĝermana nomo konsistanta el la elementoj ken- « genro, raso » (parenca al kin en la angla) kaj wif « virino » (parenca al wife anglalingve kaj Weib germanlingve).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vitralo de Sainte-Geneviève, Saint-Julien-du-Sault.

Unika filino de Severus, verŝajne romianigita franko[2], kaj de Géroncia kun greka origino, ŝi estus heredinta kiel unika filino la postenon de membro de la Municipa Konsilio (curia) posedata de sia patro[3],[4].

Laŭ la tradicio, okaze de la sieĝo de Parizo en 451, dank'al sia karaktera forto, Ĝenoveva,kiu estas nur 28-jara, konvinkis la loĝantojn de Parizo ne cedi la urbon al la hunoj. Ŝi kuraĝigis la parizanojn la rezistado kontraŭ la invado per famaj paroloj : « Que les hommes fuient, s’ils veulent, s’ils ne sont plus capables de se battre. Nous les femmes, nous prierons Dieu tant et tant qu’Il entendra nos supplications. » (esperante Se la viroj preferas fuĝi, se ili ne plu kapablas batali. Ni, la virinoj, preĝos al Dio tiom kaj tiom ke Li aŭdos niajn petegojn). Kaj fine, Atilo domaĝis Parizon.

En 465, ŝi alfrontis Ĉilderiko la 1-a[5], kiuj sieĝis Parizon en 465, sukcesante provianti plurfoje la urbon, tiel trarompante la blokladon.

Ŝi konstruigis preĝejon sur la loko de la tombo de sakata Denizo, la unua episkopo de Luteco.

Ŝi konvinkis ankaŭ Klodvigon, kies partizano ŝi ĉiam estis, konstruigi preĝejon dediĉitan al la sanktuloj Petro kaj Paŭlo sur la mons Lucotitius (Kies nomo estas nun monteto Sainte-Geneviève), en la 5-a arondismento de Parizo, en la koro de la Latina Kvartalo. Ŝi mortis en 512, 89-jara, en la ermitejo de Parizo, kaj estis entombigita en la sama preĝejo apud Klodvigo kaj poste de la reĝino Klotilda (465-545), ŝiaj plej famaj disĉiploj. La preĝejo estas unue konfidita al la benediktanoj, poste al sekularaj kanonikoj : tio estas la abatejo Sainte-Geneviève de Parizo, kies sonorilturo estas ankoraŭ videbla interne de la liceo Henriko la 4-a (tiu sonorilturo estas konata per la nomo "Turo Klodvigo").

Sankta patronino de Parizo kaj de la diocezo de Nanterre, Ĝenoveva estas festata la 3-an de januaro. La nacia ĝendarmaro[1], de kiu ŝi estas ankaŭ la sankta patronino, festas ŝin en la 26-a de novembro, tago de la « Mirakloj de la arduloj » : rilata al la toksiĝo per sekalo, kiu propseris en Parizo en 1130[6].

Ŝi havas samnoman koleginon, sankta Ĝenoveva de Loqueffret, kiu estas bretona sanktulino, festata ankaŭ la 3-an de januaro kiel ŝia fama patronino.

Relikvokesto de sankta Ĝenoveva[redakti | redakti fonton]

Relikvokesto de sankta Ĝenoveva.
Sarkofago de la samktulino en Saint-Étienne-du-Mont.

Nun, la relikvokesto estas honorata en la preĝejo Saint-Étienne-du-Mont, apud la Panteono.

La tombo de sankta Ĝenoveva estis unue metita apud tiu de Klodvigo (tion oni suprozas) en la kripto de la preĝejo Saint-Pierre-Saint-Paul, konstruita de la reĝo de la frankoj. La relikokesto estis movita al Draveil okaze de la unua invado de la vikingoj. Ŝi tie restis ĝis en 853. Okaze de nova vikinga provo por konkeri Parizon, la loĝantoj de la urbo petis la relikvokeston kaj la monaĥoj portis ĝin al la lokoj kie la batalo estis la plej malfacila. Tiu agado realtigis la kuraĝon de la batalantoj, kaj Parizo ne estis kaptita.

La 8-an de novembro 1793, la relikvokesto de la sanktulino estis movita al la sidejo de Mono de Parizo, kaj la Departementa Konsilio de Parizo, decidis bruligi la saman nokton sur la placo de la urbodomo, la relikvokeston kaj la relikvojn de la sanktulino, kiu estis en ĝi[7],[1].

La nova relikvokesto enhavas kelkajn relikvojn (unu antaŭbrako kaj kelkaj falangoj) kiuj estis senditaj al aliaj sanktejoj antaŭ la revolucio kaj kiuj estis transiris la detruojn[1].

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

Sankta Ĝenoveva en la serio de la reĝinoj de Francio kaj famaj virinoj en la ĝardeno de Luksemburgio.

En 1928, Paul Landowski faris statuon de sankta Ĝenoveva por la ponto de Tournelle, kiu transpasas Sejnon en Parizo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pluraj verkoj priparolas pri la personon aŭ pri la vivo de sankta Ĝenoveva :

  • Henri Lavedan, La belle histoire de Geneviève, dialoga romano, eld. "Société littéraire de France", Parizo, 1920, 289 p.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Sankta Ĝenoveva en la interretejo de la pastraro de la ĝendarmaro. Arkivita el la originalo je 2009-05-27. Alirita 2015-03-09.
  2. Joël Schmidt: Sainte Geneviève, Perrin, 1999 (ISBN 978-226201348) ; Jeanine Hourcade Sainte Geneviève hier kaj aujourd'hui, Médiaspaul, 2005, p. 44 (ISBN 978-2712206901)
  3. Kate Cooper The Fall of the Roman Householde ' Cambridge University Press, 2007, (ISBN 978-0521884600) ĉap. 1-a
  4. Michel Rouche, Bruno Dumézil (kolektivo): Le Bréviaire de Alaric - Aŭ origines du Code civil PU Parizo-Sorbono, 2008 Cultures et civilisations médiévales, p. 15, (ISBN 978-2-84050-606-5)
  5. Laŭ Léon Fleuriot, Riothime, bretono, estis reĝo de la armorikaj bretonoj kaj de frankoj dum la retroiro de Ĉilderiko. La armorikanoj estus protektintaj Parizon kontraŭ la atako de la frankoj.
  6. Gazeto "Courrier de Mantes" : Sankta-Ĝenoveva, patronino de la ĝendarmoj.
  7. Annales archéologiques, Édouard, Adolphe Napoléon Didron, tomo 8, paĝo 261, Parizo, 1848.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]