Batuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batuko-tamburoj: Iluoj, ludataj kiel mantamburoj (fone) kaj ŝekereoj.

Batuko (aŭ batuque laŭ brazila portugala) signifas diversaj aperaĵoj de afrikobrazila kulturo. La termino havas afrikajn radikojn.

Batuko – afrikobrazila religio[redakti | redakti fonton]

Unualinie oni komprenas kiel batuque afrikobrazilan religion, kiu estas disvastiĝinta ĉefe en la sudo de Brazilo, aparte en Suda Rio-Grando. Ĝiaj radikoj troviĝas en Angolo kaj en la regiono de Kongo. Origine Bahio estis la centro de la disvastiĝo. Elementa ero de la ceremonioj estas muziko, simile al kandombleo.

Batuko – danco[redakti | redakti fonton]

Batuque estas ankaŭ la nomo por ritme vigla, sinkopa danco, kiun en Brazilo sklavoj dancis je akompano de perkutinstrumentoj. Ĝi apartenas al la plej malnovaj dancoj kaj stiloj de brazila muziko. Nun ĝi estas plejparte forŝovita de sambo. La samba-batucada tamen ankaŭ termine estus deduktebla de la batuko. Ankaŭ en Kaboverdo ekzistas muzikstilo nome batuque.

Batuko – brazila luktoarto[redakti | redakti fonton]

Batuque estas krom tio pli malnova brazila luktoarto. Variaĵo konsistis en tio, ke luktanto staris en la mezo de La kapoejra rondo, dum kiam lia kontraŭulo provis, malekvilibrigi kaj ĵeti lin surplanken. Je alia variaĵo la luktantoj provas, malkapabligi la kontraŭulon per gambaj kaj brakaj batoj. Tiu ĉi luktospeco treege similas al Regiona Kapoejro. La patro de Mestre Bimba, kunfondinto de Regiona Kapoejro estis renoma majstro de batuko. Batuko havis ioman influon sur la brazila kapoejromovado.