Jevany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jevany
germane Jewan
municipo
la vilaĝa kerno borde de la samnoma lageto
Oficiala nomo: Jevany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Jevany
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Supermara alteco 341 m s. m.
Koordinatoj 49° 58′ 31″ N 14° 49′ 17″ O / 49.97528 °N, 14.82139 °O / 49.97528; 14.82139 (mapo)
Katastro 12,92 km² (1 292 ha) Jevany
Loĝantaro 837 (2023)
Denseco 64,78 loĝ./km²
Unua skriba mencio 1415
Ĉefulo Jaroslav Švejda (stato de 2006)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 281 66
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0208
NUTS 5 CZ0208 533378
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo kadre de Ĉeĥio
Situo kadre de Ĉeĥio
Situo kadre de Ĉeĥio
Situo kadre de la distrikto
Situo kadre de la distrikto
Situo kadre de la distrikto
Vikimedia Komunejo: Jevany
Retpaĝo: www.obecjevany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jevany (germane Jewan) estas municipo en Ĉeĥio, kiu situas en la mezbohemia regiono (Středočeský kraj) kaj la distrikto Prago-oriento (Praha-východ), sudoriente de la nacia ĉefurbo Prago kaj 11 kilometrojn oriente de la urbo Říčany. En 2023 la municipo havis 837 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vyžlovka, Černé Voděrady, Kostelec nad Černými lesy, Kozojedy (distrikto Prago-oriento), Štíhlice kaj Konojedy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko situas en la mezbohemia montetaro meze de vasta faga arbaro. Tra la loko fluas la rojo Jevanský potok, kiu bariĝas per vico de lagetoj kaj poste enfluas la riveron Sázava (germane Sasau). Rekte ĉe la loĝloko situas la lageto Jevanský rybník. La vilaĝo skribe unuafoje menciiĝis en 1415. En la 1920-aj jaroj ĝi iĝis ŝatata semajnfina feriejo de prosperaj praganoj. La renomon interalie influis la arkitekto Josef Fanta kaj la verkistsino Gabriela Preissová, kiuj estis inter la unuaj urbanoj kiuj ekvivis ĉi tie. Interalie, ĝis sia morto en la vilaĝo vivis la ĉeĥa artisto Karel Svoboda, kaj same ĝis sia morto en 2019 vivis tie la kantisto Karel Gott. La kantisto jam en 1969, do ankoraŭ dum la socialisma periodo de Ĉeĥio, en la loĝloko aĉetis vilaon, kiu transformiĝis al muzeo "Gottland" pri lia persona kaj artista vivo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869315
1880331
1890276
1900273
1910309
1921270
JaroLoĝantoj
1930388
1950792
1961724
1970613
1980532
1991461
JaroLoĝantoj
2001457
2014705
2016725
2017740
2018776
2019788
JaroLoĝantoj
2020784
2021825
2022783
2023837
preĝejo de sankta Georgo, Aldašín
la vilaa muzeo "Gottland" pri la kantisto Karel Gott