Charles-Augustin de Ferriol d'Argental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles-Augustin de Ferriol d'Argental
Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, jam maljuna. Karikaturo de Vivant Denon
Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, jam maljuna.
Karikaturo de Vivant Denon
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1700 (1700-12-20)
en Parizo
Morto 5-an de januaro 1788 (1788-01-05) (87-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, naskiĝinta en la 20-a de decembro 1700 kaj mortinta en la 5-a de januaro 1788, estis franca administracianto kaj ambasadoro.

Lia patro estis Augustin-Antoine de Ferriol (1653-1736 aŭ 1737), grafo de Argental, alta funkciulo de la tribunalo de Metz en 1720 kaj frato de Charles de Ferriol d'Argental, ambasadoro de Francio en Konstantinopolon. Lia patrino estis Marie-Angélique de Tencin, fratino de la kardinalo kaj de la Sinjorino de Tencin, la fama romanistino kaj salonemulino.

Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, kromnome goussaut[1] en la familio, estis konsilisto ĉe la parlamento de Parizo en 1721. Li edziĝis en 1737 Jeanne-Grâce Bosc du Bouchet. Li estis intendanto de Sankta Domingo (estonta Haitio) en 1738, poste ambasadoro de Francio ĉe Parmo kaj Piaĉenco el 1759 al 1788. Post la morto de sia onklino en 1749, li iĝis barono de la insulo Ré.

Li estas konata pro sia amikeci kun Voltaire, kiu sendis nombrajn leterojn al la grafo kaj al lia edzino kaj kiu nomigis ilin «mes divins anges[2]» (miaj diecaj anĝeloj).

Charles-Augustin de Ferriol d'Argental estis la frato de la administranto kaj dramaturgo Antoine de Fériol de Pont-de-Veyle.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pittet Joël, Lettres privées de Mme de Tencin et du futur cardinal de Tencin à leur frère le président de Tencin et autres, Imp. Saint-Paul, Fribourg, 2010, p. 97: letero de Pierre de Tencin al D'Argental de 22a de julio 1742.
  2. Voltaire, Lettre de la 16a de julio 1766 al Charles-Augustin Ferriol, grafo de Argental, kaj al Jeanne-Grâce Bosc du Bouchet, grafino de Argental. Oni trovas nombrajn aliajn leterojn senditajn al tiuj en la Correspondance générale, vol. I al IV.