Imre Kónya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Kónya
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1947 (1947-05-03) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Katalin Kónyáné Kutrucz
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Imre Kónya [kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Imre estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.

Imre Kónya [1] naskiĝis la 3-an de majo 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Kónya frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li soldatiĝis 2 jarojn, fine li lernis juron en Universitato de Budapeŝto, kie li akiris diplomon en 1971. Post la diplomo li laboris en advokata laborejo. En 1988 li aliĝis al nove fondita nekomunista partio, poste li estis motoro de rondotabulaj traktadoj. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1998. Li estis ministro pri enlandaj aferoj en Kabineto Boross duonjaron en la jaroj 1993 kaj 1994. En 1998 pro konstantaj fiaskoj li forlasis la politikon kaj li denove advokatiĝis. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]