La amasbuĉado en Fourmies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kovrilo de L'Intransigeant.

La amasbuĉado en Fourmies (furmi) estas evento kiu okazis la unuan de majo 1891, nome Tago de la Laboristoj, en Francio. Tiun tagon, armeo finigis per sangoverŝo pacecan manifestacion de manlaboristoj motantaj «Al ni estu la ok-hora templaboro!» («c'est les huit heures qu'il nous faut!». La bilanco estis naŭ mortintoj kaj 35 vunditoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kunteksto[redakti | redakti fonton]

Furmi estis malnova industria nordfrancia urbo. Ĝi atingis industrian kaj demografian apogeon en la fino de la 19-a jarcento per la teksindustrio. Ĝi havis tiam 15000 loĝantojn, el kiuj plimulto estis laboristoj. La distanco inter ĝi kaj Parizo estas nur 200 kilometroj. Plurfoje okazis strikoj, precipe la 1-an de majo. Tio ĉi havis rektan rilaton kun la fakto, ke post la amasmurdo en Haymarket Square en Ĉikago, sekve de manifestacio por la Okhora labortago, la Dua Internacio decidis krei, en julio 1889, "internacian tagon de laborista postulado" la 1-an de majo (la franca teksto en Wikipedia diras, ke tiu tago estas nomita "festo de la laboro" ekde 1948, sed tiuokaze tiu titolo estus nur realpreno de decido fare de la franca faŝista diktatoro Philippe Pétain dum la nazia okupacio.).

La alvoko al la striko en Furmi[redakti | redakti fonton]

En la Nordo de Francio, la socialistoj gesdistoj (gvidataj de Jules Guesde), tre multaj en la regiono, provis organizi la laboristojn. Unu el la fondintoj de la Parti ouvrier français (franca laborista partio), kreita en 1893, Paul Lafargue (bofilo de Karlo Markso), tiam unu el la tutlandaj gvidantoj de la socialistoj gesdistoj, instigis al la ĝenerala striko de la 1-a de majo celanta la postulon pri la okhora tago kaj salajran plialtigon.

Preparo de la mastrara rebato: la 30-a de aprilo 1891[redakti | redakti fonton]

Por manifesti sian kontraŭstaron al la laboristaj postuloj, la mastroj gluigis sur la muroj de Furmi afiŝon, kiu asertis ilian firman decidon nenion cedi. Instigita de ili, la urbestro petis de la subprefekto en la urbo Avesnes, ke tiu sendigu du infanteriajn kompaniojn de la 145-a regimento.

Disvolviĝo de la eventoj de ĉi tago[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco, la manifestacio devis okazi en festa kaj pacema etoso. Je la 10-a matene, la laboristoj devis porti siajn postulojn al la urbodomo. Festaĵoj en la posttagmezo kaj balo en la vespero estis enskribitaj en la programo. Oni rekomendis "plej grandan trankvilecon, neniun tumulton, neniun personan esprimon de kolero". Je la 9-a matene, post interpuŝiĝo kun rajdantaj ĝendarmoj, kvar manifestaciantoj estis arestitaj. Trupoj por helpo estis petitaj al la subprefektejo, kiu sendis du kompaniojn de la 145-a infanteria regimento el kazerno de la urbo Maubeuge. La 84-a regimento de Avesnes jam estis surloke. Ekde tiam, la unuan sloganon "ni volas la ok horojn" sekvis "ni volas niajn fratojn".

Je la 18-a kaj 15 minutoj: 150-200 manifestaciantoj alvenis sur la placon kaj frontis al 300 soldatoj ekipitaj per la nova pafilo Lebel, provizita per po 9 kugloj de kalibro 8 milimetroj. Tiu municio, kiam la distanco ne superas 100 metrojn, kapablas trabori tri homajn korpojn sen perdo de efikeco. Ŝtonetoj flugis; homamaso puŝis. Por liberigi sin, komandanto Chapus ordonis pafi al la ĉielo. Li kriis: "Bajoneto! Antaŭen!" En proksima kontakto kun la homamaso, la tridek soldatoj, por plenumi la ordonon, estis devigitaj paŝi unu paŝon malantaŭen. Tion interpretis junaj manifestaciantoj kiel unuan venkon. Kléber Giloteaux, ilia standardoportanto, antaŭiris. Estis preskaŭ la 18-a kaj 25 minutoj... komandanto Chapus ekkriis: "Pafu! pafu! rapide pafu! Celu la standardoportanton!" Bilanco: naŭ mortintoj, almenaŭ tridekkvin vunditoj en kvardekkvin sekundoj.

Konsekvencoj de la pafado[redakti | redakti fonton]

Tiu evento ricevis fortan eĥon en Francio, ĉar multaj tiuepokaj gazetoj publikigis ĝin en sia unua paĝo, ĉefe reliefigante ĝian tragikan aspekton. Iuj, kiel "Voleur illustrita" (ilustrita ŝtelisto) emfazis la rolon de abato Margerin, kiu provis intermeti sin dum la pafado.

Paul Lafargue priskribis tiel la eventon:
"Tiam la soldatoj, eĉ ne provokitaj de la homamaso, eĉ ne farinte la tri regularaj avertojn, pafis. La buĉado estus ankoraŭ longe daŭrinta, se la katolika pastro Margerin, ne estus elirinta el sia domo kriante: "Jam estas sufiĉe da viktimoj." Naŭ infanoj kuŝis sur la placo, unu tridekjara viro, du 20-jaraj junuloj, 2 dekunujara kaj dekdujara infanoj kaj kvar 17-20 junulinoj."

Jean Jaurès faris paroladon malmultan tempon post la pafado, kaj same Georges Clemenceau, kiu, ĉe la podio, denuncis la konduton de la ordotenantoj. Li deklaris "La Kvara Stato ekstaris" (aludo al la Tri statoj de la malnova reĝimo), li omaĝis al la viktimoj ("tiuj virinoj kaj tiuj infanoj, kies sango por tiel longa tempo ruĝigis la pavimon") kaj li memorigis la gravecon de la justo.

Clémenceau tamen ne proponis mocion pri demisio de la registaro sed prefere sukcesis konvinki la Deputitaron, ke ĝi voĉdonu amnestion por la arestitaj manifestaciintoj (per 506 voĉoj kontraŭ 4)

La tragedio ankaŭ ĝermigis ĉiajn hipotezojn kiel tiun de la antisemita verkisto Edouard Drumont en "Le Secret de Fourmies" (la sekreto de Furmi). Li pretendis klarigi ĝin per la ekzisto de juda subprefekto Issac. Aliaj literaturistoj, kiel la socialisto Ernest Roche, prezentis la aferon pli objektive.

La pafadon instrumentigis diversaj tendencanaroj: La socialistoj kaj anarkistoj uzis ĝin por pravigi sian batalon, la kristanaj gazetoj pravigis per ĝi kristanan socialismon, notinde en "Croix du Nord" (norda kruco). Iuj eks-bulanĝistoj (iamaj anoj de Generalo Boulanger) kaj kelkaj bonapartistoj uzis ĝin por provi senkreditigi la parlamentismon, precipe la deputitojn, kiuj laŭ ili per siaj rimedoj notinde la laika kaj deviga edukado, inspiris postulojn kiel tiuj de Furmi.

Kvankam la respondeco de la ordotenantoj estis montrita, kondamnitaj estis la instigintoj al la striko, Culine kaj Paul Lafargue, pro rekta provoko al murdo. La unua ricevis punon je sesjara enprizonigo kaj la dua je unujara. Tamen Lafargue estis antaŭtempe liberigita post sia deputitiĝo en novembro 1891. Tiu epizodo kontribuis al la parlamenta progreso de la franca socialismo kaj kondukis al la fondo de la Section française de l'Internationale ouvrière SFIO (Franca Sekcio de la Laborista Internacio).

La anarkistajn agojn de Ravachol en marto 1892 inspiris interalie la pafado en Furmi.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Part du rêve - Histoire du 1er mai en France; Danielle Tartakowsky; Hachette (2005) (ISBN 2-01-235771-7)

Specialigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le secret de Fourmies, édouard Drumont, Paris (1892)
  • La Fusillade De Fourmies : premier mai 1891; André Pierrard, Jean-Louis Chappat; Paris: Maxima (1991) (ISBN 2-84003-000-4)
  • Fourmies et les premier mai; Colloque Fourmies 1891/1991 (1991), Madeleine Rebérioux; De l'Atelier (1994) (ISBN 2-7082-3077-8)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]