Privina lernopado Saale-Unstrut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itinero
Vinkultivado ĉe Freyburg

La Privina lernopado Saale-Unstrut (germane: Weinlehrpfad Saale-Unstrut) estas aventurpado kleriga en la Distrikto Burgenland. Laŭlonge de la rivero Unstrut inter Laucha kaj Freyburg oni povas tre bone konatiĝi kun multaj facetoj de vitkultivada regiono. Sur sume 26 informŝildoj kaj belvidoj al belaj vinberĝardenoj transportatas multaj sciindaĵoj pri la Saale-Unstrut-vinoj al sciemuloj kaj estontaj vinspertuloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Komence la klerigpado laŭlongas la riveron agrable kaj iĝas en Freyburg eĉ rondvojeto. Ĝi gvidas al aliaj vidindaĵoj kiel Schlifter-vitejo kaj Kastelo Neuenburg kun la vinmuzeo kaj la Duka vitejo. La gajnitaj impresoj povas esti pliprofundigitaj poste en unu el multaj vinkeloj, ĉe la Rotkäppchen-ŝaŭmvinfabriko, en Strauss-trinkejoj kaj aliaj gastronomiaj lokoj laŭlonge de la aventurpado.

Por infanoj pluse troviĝas inter Weischütz kaj Zeddenbach kvin specialaj ŝildoj (=stacioj 5-9). La apudaj herbaroj invitas je ludado sub libera ĉielo.

La pado estas ĉ. 13 kilometrojn longa haj havas 26 staciojn. La ununura malfacila etapo estas ene de Freyburg, la mezmalfacila suprengrimpado la Kastelo Neuenburg. Ĝenerale la aventurpado nur parte taŭgas por biciklistoj.

Etapoj kaj iliaj motoj[redakti | redakti fonton]

Laucha ĝis Weischütz[redakti | redakti fonton]

  • 1 Der Weinlehrpfad Saale-Unstrut / La privina aventurpado Saale-Unstrut
  • 2 Ein blühendes Kleinod / Juvelaĵo floranta
  • 3 Die Roten an Saale und Unstrut / Ruĝaj vinoj ĉe Saale kaj Unstrut
  • 4 Die Weißen an Saale und Unstrut / Blankaj vinoj ĉe Saale kaj Unstrut

Weischütz ĝis Zeddenbach[redakti | redakti fonton]

(por infanoj)

  • 5 Gesunde Früchtchen / Salubraj fruktoj
  • 6 Was kreucht und fleucht hier? / Kio rampas ĉi-tio?
  • 7 Der Weinfeind Nr. 1: die Reblaus / Malamikego - la filoksero
  • 8 Gute Erziehung ist alles / Nenio egalas bonan edukadon
  • 9 Auch Trauben fangen klein an / Ankaŭ vinberoj grandiĝas

Zeddenbach ĝis Freyburg[redakti | redakti fonton]

  • 10 Die fünf Schritte zum Sekt / Kvin paŝoj al ŝaŭmvino
  • 11 Ein Jahr im Weinberg / Unu jaro pasigita en vitejo
  • 12 Mit allen Sinnen genießen / Ĝui per ĉiuj sencoj
  • 13 Bacchus ruft und alle kommen / Vokas Bakĥo kaj venas ĉiuj
  • 14 Weinlagen an Saale-Unstrut / Vinberĝardeoj ĉe Saale-Unstrut
  • 15 Kork oder nicht Kork? / Korko aŭ pli bone sen korko?
  • 16 Terroir Saale-Unstrut / Terenoj taŭgegaj de Saale-Unstrut
  • 17 Bacchus amat colles / Bakĥo amas la montetojn
  • 18 Ein Rückgrat aus Trockenmauern / Spino el sekaj muroj
  • 19 Höhepunkte der Weinkultur / Kulminoj de vinkultivado

Rondirado en Freyburg[redakti | redakti fonton]

  • 20 Seit Kaiser Ottos Zeiten / Ekde la tempoj de Imperiestro Oto
  • 21 Von der Traube in die Flasche / De la vitoj en la botelojn
  • 22 Saale-Unstrut schmeckt / Bongustas Saale-Unstrut
  • 23 Zu Wasser, zu Lande, in der Luft / Akve, tere, aere
  • 24 Der Rebe noch eins draufgesetzt / Ni greftu la vitbranĉojn
  • 25 Hier ist der Wein zu Hause / Ĉi tie hejmas la vino
  • 26 Der Weinlehrpfad Saale-Unstrut / La privina aventurpado Saale-Unstrut

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]