Ignacio Cervantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacio Cervantes
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1847 (1847-07-31)
en Havano
Morto 29-an de aprilo 1905 (1905-04-29) (57-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Ignacio Cervantes, plena nomo Ignacio Cervantes Kawanagh (naskiĝinta la 31-an de julio 1847 en Havano; mortinta la 29-an de aprilo 1905 samurbe), estis kuba muzikisto, pianovirtuozo kaj komponisto. Oni konsideras li kiel plej infludonan sur la kuban muzikon de la 19-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La mirinfanon enkondukis en la pianludon la renoma pianisto Juan Miguel Joval, kaj pli malfrue lian profesian edukadon daŭrigis la komponisto Nicolás Ruiz Espadero. Dum vizito ĉe komponisto Louis Moreau Gottschalk tiu ĉi kuraĝigis Cervantes-on studi en la konservatorio de Parizo, periodo kiu daŭris ekde 1866 ĝis 1870. Tie li ricevis la unuajn premiojn pri kompozicio en 1866 kaj pri harmoniscienco en 1867.

En 1875 Cervantes kaj la muzikisto José White forlasis Kubon, elpelite de la Cuba expulsados por el generalkapitano de la insulo, ĉar ili estis realigintaj serion da koncertoj laŭlonge de la lando, kolektante monon por la separatisma afero de la Dekjara Milito 1868-1878.

En Usono kaj en Meksiko Cervantes daŭrigis sian varbagadon favore al la separatisma afero kuba kaj prezentis koncertojn por helpi vivteni la militon. Post la Pakto de Zanjón kaj kun ĝenerala amnestio li reiris al Kubo en 1878, por denove iri ekzilen en 1895 post eksplodo de la milito de 1895.

Cervantes verkis la operon Maledetto (1895), multegon da ĉambrosimfonioj, kapriĉaj skercoj (1885), variajn zarzueloj kaj siajn famajn kubaj dancojn. Kiel direktisto li provludigis la Kuban Operkompanion de la Teatro Payret kune kun sia filino, pianisto kaj kantisto María Cervantes (1885-1981).

Cervantes estis unu el la unuaj muzikistoj sur la amerika kontinento, kiu identigis sian muzikan verkaron kun la naciisma sento, enfokusigis konsciente sian verkaron al sia patrujo kaj utiligis ĝin kiel batalarmo. Cervantes konsideris la naciismon kiel natura konsekvenco de la popoloj por distingiĝi kaj emancipiĝi.

Li mortis en Havano la 29-an de aprilo 1905.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]