Gyula Putnoky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Putnoky
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1901 (1901-11-14)
en Kremnica
Morto 27-an de oktobro 1985 (1985-10-27) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Gyula Putnoky [djula putnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Putnoky Gyula estis hungara kuracisto, patologo, histologo.

Gyula Putnoky [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1901 en Hungara reĝlando en Körmöcbánya (nuntempa Kremnica en Slovakio). Li mortis la 27-an de oktobro 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Putnoky frekventis kalvinanan mezlernejon en Miskolc, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1925. Post siaj studoj li laboris en patologia fako en hospitalo de Budapeŝto, ekde 1929 en patologia instituto en Szeged. En 1936 li havis stipendion en Germanio, en 1938 en Anglio. Inter 1942 kaj 1944 li instruis en Universitato Babeș–Bolyai, poste li esploris ĉefe kanceron en Budapeŝto. Inter 1947 kaj 1954 li estis katedrestro en Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș. En 1953 li iĝis docento en medicina instituto en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1972.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Általános és részletes bakteriológia és vírustan
  • Parasitologia (1948)
  • Mikrobiológiai jegyzet (1951, 1954, 1957)
  • Laboratóriumi vizsgálatok indicatiója és értékelése (1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]