Katolika bioetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La katolika bioetiko estas la studobjekto kiu, el vidpunkto de la Katolika Eklezio, okupiĝas pri moralaj problemoj koncernantaj la vivon kaj la homan konduton kaŭzitaj de la medicinaj kaj biologiaj sciencoj kaj de ĝiaj teknologiaj aplikadoj.
Al tiu kampo konverĝas diversaj scioj: inter la biomedicinaj studobjektoj, aparte la Genetiko, embriologio kaj anatomio; inter la homaj kaj sociaj sciencoj, la praktika filozofio, la jurfilozofio, la biopolitiko kaj sociologio; en la katolika interpreto pri bioetiko, revestas fundamentas rolon de kunordigo la morala teologio (kiu havas, inter siaj fontoj, ankaŭ la naturan moralan leĝon.
Por substreki certajn aspektojn de la vivo, la Katolika Eklezio organizas ĉiun jaron mondan tagon por la vivo. La graveco de bioetiko en la kunteksto de la katolika etiko estas prezentata en la encikliko Caritas in veritate de papo Benedikto la 16-a. (Citaĵo): ”Primara kaj kriza kampo de la kultura lukto inter la absolutismo de la teknikeco kaj morala responso de la homo estas hodiaŭ tiu de la bioetiko, en kiu estas radike ludata la eblo mem de la homa integra disvolviĝo, Temas pri tre delikata kaj decida medio, en kiu fortege emerĝas la fundamenta problemo: ĉu la homo estas produktaĵo de si mem aŭ ĉu li dependas de Dio.” La sciencaj malkovroj en tiu kampo kaj eblecoj de teknologiaj intervenoj ŝajnas tiom antaŭenigitaj ke jam urĝas elektoj inter du raciaj tipoj: tiu de la racio malfermita al la transcendeco aŭ tiu de la racio enfermita en la imanento (Caritas in veritate de Benedikto la 16-a, 74).

Pozicio de la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Jen listigo, por ĉiu areo de intereso, de la pozicioj de la Katolika Eklezio aŭ de la scienca komunumo al ĝi referanta.

Manipulado de la genetika materialo[redakti | redakti fonton]

Embriologio[redakti | redakti fonton]

Homa feto enerigita en la utera mukozo, kun la placento.

Sinteze: La zigoto, la unua ĉelo kiu rezultas el la renkonto de spermatozoo kaj ovolo, estas homa estulo kun plena digneco. Ne estas enlasebla la uzo de postpilolo.[1]

Laŭ la Katolika Eklezio, konsiderinte ke la homa ontogenezo komenciĝas ekde la fekundigo, per maskla spermo, de la virina ovulo (ovocito), la homa unua ĉelo estas dotita per sia genetika heredaĵo kaj preta disvolviĝi, kaj ne ekzistas aparta fazo pli grava ol aliaj aŭ malpli homa[2] (La embrio fariĝas feto inter la naŭa kaj la dekdua semajnoj)

Tiu vidpunkto estas konsiderata de la katolika eklezio valida sendepende de la kredago ĉar bazita sur la biologia dateno fortigita de la natura morala leĝo kiu laŭ la katolika eklezio kunnaturas en la homa konscio. Alestiĝas ankaŭ alia argumento, tute teologia, kaj deviganta por la kristanoj «La Eklezio de ĉiam instruas ke ĉiu spirita animo estas rekte kreita de Dio, nome ne estas produkto de la gepatroj, kaj estas senmortema»; tiu kreo (rekta) okazas ĝuste en la momento de la fekundiĝo, kaj igas la materian produktaĵon de la biologia evoluismo homa persono, «laŭbilde de Dio […] kunulo samtempa korpa kaj spirita»[3] – sur kiu darŝado aŭ kies nuligo havas almenaŭ la saman gravecon de la mortigo de la matura homo (kun pligraco, certe, pro la febla stato de la viktimo).

Statante el tiuj antaŭpozicioj fondiĝas la plena protekto kiun la Katolika Eklezio rezervas al zigotoj, embrioj kaj fetoj. Aparte, ilia rajto al vivo estas konsiderata absoluta, komparebla al tiu de la homa estulo plenevoluinta, kaj en kazo de ŝajna konflikto, eĉ kun la sano de la patrino, aŭ kun ties volo ne engaĝiĝi en gravedeco. Tiu pozicio kuntrenas sekve al rifuzo de ĉiutipa aborto, sed ankaŭ de ĉiu tipa de postpilolo, kiu povus determini la morton de zigoto jam formita.

Aborto[redakti | redakti fonton]

Sinteze: la instigita aborto [1] estas ĉiam grave kontraŭa al la morala leĝo, kaj konsiderata hommortigo.

La katolika doktrino, surbaze de Skribaj kaj Apostolaj referencoj, ĉiam konsideris la vivon dono de Dio, kaj do bono en si mem kies sorto ne apartenas inter la homaj dispozocioj: sekvas, do, ke la aborto, ĉar «konscie instigita kaj rekte volita, de la homa estulo en la komenca fazo de lia ekzisto, ekde koncipiĝo kaj naskiĝo»[4] estas ĉiam hommortigo kaj do morta peko aparte grava, ĉar en ĉi-kaze la homo oponas la virton de justico kaj malobeas al la ordono “ne mortigu”. Sammaniere la tieldiritaj kontraŭcipaj metodoj celantaj malhelpi la enestiĝon en la patrina utero, estas konsiderataj abortoj ĉar fortranĉantaj la sinsekan vivan fazon. Tio estas deklarata en Evangelium Vitae, aparte en la numeroj 58-63 kaj 68-74.

Naskolimigo[redakti | redakti fonton]

Sinteze: la Eklezio kontraŭas la uzon de ĉiu ajn kontraŭcipan ilon. Dum konsentas la naskiĝoplanizadon profitante de la metodoj difinitaj “naturaj” ĉar bazitaj sur la abstino dum la fekundaj periodoj.

Pio la 11-a kaj la Casti Connubii[redakti | redakti fonton]

La unua papo kiu alfrontis la problemon pri la naskolimigo ene de la kristana geedziĝo estis papo Pio la 11-a per la encikliko Casti Connubii (1930). En tiu dokumento estas kondamnataj tiuj kiuj subtenas ke la prokreado povas esti lice evitata per la honesta deteniĝemo, permesita ankaŭ en la kristana paro, kiam unu kaj la alia parnero konsentas, sed igante nenatura la seksagon. Krome ĝi asertas ke la geedza seksago estas, pro ĝia propra naturo, direktita al la generado de idoj… tiuj kiuj malice malhelpas tiun efikon agas kontraŭnature kaj malhoneste".

Paŭlo la 6-a kaj la Humanae Vitae[redakti | redakti fonton]

Poste la samaj temoj estis pritraktitaj pli amplekse kaj detale en la encikliko Humanae Vitae de papo Paŭlo la 5-a de 25-a de julio 1968. La encikliko konsideras nedisigeblaj «la du signifojn de la geedza seksago: la signifo unuiga kaj tiu naska».[5] Parolante pri la rifuzo transdoni la vivon, la encikliko admonas ke la uzo de la «dia dono» de la geedziĝo «detruante, eĉ nur parte, ĝiajn signifon kaj celon egalvaloras kontraŭdiri la naturon de la edzo kaj de la edzino kaj de ilia intima rilato, kaj kontraŭdiras ankaŭ la dian planon kaj lian santan volon».[6]. Post tiu moralsenca premiso, la encikliko transiras al la revuado de la «nelicaj» metodoj de naskolimigo:

  • la steriligo, rekta aŭ nerekta, de la viro aŭ virino;
  • ĉiu ago, plenumita antaŭ kaj dum kaj post la seksago, celanta melhelpi la prokreadon.

Ĝi establas ke tiuj metodoj estas ĉiam nelicaj, ankaŭ ene de fekunda geedziĝo.[7]

Okazas ĉiam en tiu encikliko ke estas akceptita la profito de la nefekundaj periodoj, kiel metodo respektanta la establitan dian ordonon.[8] Morale licas ankaŭ profiti de tiu metodo sistemforme por distancigi la prokreadon se la sanaj aŭ psikologiaj kaj aliaj suferigaj cirkonstancoj tion sugestas.[9].

Laŭ la encikliko, la metodoj «naturaj» kaj tiuj «artifikaj» estas intrinseke malsamaj ĉar «en la unua kazo la kristana paro utiligas naturan dispozicion, en la alia kazo ĝi malhelpas la disvolviĝon de la naturaj procesoj».[10] Elemento nova de tiu doktrino estas la asertata liceco de la geedzaj seksrilatoj nure celantaj al la pliiĝo de la amemaj sentoj kaj por plisolidigi la reciprokan fidelecon.
Kompreneble, estas kondamnitaj ankaŭ la ŝtataj leĝoj kiuj incitas aŭ ordonas ĉiujn artifikajn metodojn.

Johano Paŭlo la 2-a kaj la encikliko Evangelium Vitae[redakti | redakti fonton]

En la encikliko Evangelium Vitae datita 25-a de marto 1995, papo Johano Paŭlo la 2-a alfrontas la rilaton inter kontraŭkoncipo kaj aborto, taksataj «fruktoj de la sama planto»[11], ĉar la aborta kulturo estas aparte radikita ĝuste en medioj kiuj rifuzas la instruon de la Eklezio pri la kontraŭkoncipo. Tamen la graveco de la kontraŭkoncipo kaj aborto ne estas la sama: «la unua kontraŭdiras la integran veron de la seksago kiel esprimo propra de la para amo, la alia destruas la vivon de homa estulo»; «la unua oponas la virton de geedza ĉasteco, la dua oponas la virton de justeco kaj rekte perfortas la dian ordonon «ne mortigu».
Estas rifuzata, kiel malobeo al la ordono “ne mortigu”, la uzon de la postpilolo, de la enutera pesario kiu povas esti ankaŭ kazo de aborto, de la “vakcinoj” kiuj foje «funkcias kiel abortigiloj». [12]

Benedikto la 16-a[redakti | redakti fonton]

En 2010 tiu papo en longa intervjuo aludis al la uzo de la kondomo por eviti laaidosan infektadon. Li konsilas ne koncentriĝi nur sur tiu solvo ĉar tio kontribuas al la banaligo de la seksago en kiu perdiĝas la sento de la ama rilato; kaj asertis ke konkretiĝas "iuj kazoj" en kiuj aperas lica la uzo de la kondomo, kio tamen ne povas esti la definitiva solvo; sed tiuj kazoj ne estas precize definitaj,[13]

Eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

Sinteze: la eŭtanazio estas konsiderata egalgrava kiel hommortigosinmortigo. [14]

Piergiorgio Welby (1945-2006), trafita de SLA engaĝiĝis por la leĝa rekono pri la rajto al Eŭtanazio kaj interrompis kuracojn, evitante eventuale ankaŭ la terapeŭtikan obstinon. Lia kazo, kunklidiĝinta per la deigo de la artifika spiraparato kaj per la morto, estis juĝata ĉe la diocezo de Romo, pro la firma volo morti, grave kontraŭa al la katolika doktrino kaj pro tio ĝi malebligis la la kristanan funebron.


La katolika doktrino rilate eŭtanazion estas resumita en la Katekismo de la Katolika Eklezio pritraktanta la kvinan Ordonon..('2276, 2277 , 2278 ).

En 1965 dum la dua Vatikana koncilio, en la Konstitucio Gaudium et Spes aperis la unua aŭ unu el la unuaj ĉitaĵoj pri la eŭtanazio, poste cititaj en la sinsekvaj tiutemaj ekleziaj dokumentoj.
En 1979 Johano Paŭlo la 2-a, citinte la Gaudium et Spes, pritraktas la temon: «[...] La eŭtanazio aŭ kompata mortigo… estas grava morala malbono… Tiu mortigo estas decide kontraŭa al devo de la respekto por la homa digneco kaj la venerado por la vivo.

Dosiero:Gpii.jpg
Papo [Johano Paŭlo la 2-a

(1978-2005), estis la aŭtoro de la Evangelium Vitae (1995).]]

Difino de eŭtanazio - citita ankaŭ de aŭtoroj ne akordiĝantaj kun la etikaj instruoj de la instrufonto katolika - troviĝas en deklaro de la Kongregacio por la doktrino de la kredo de majo 1980: «Eŭtanazio estas ago aŭ preterlaso kiuj el si mem, aŭ en la intencoj de la aganto, enkondukas al morto, celante elimini ĉiujn suferojn. Eŭtanazio situas, do, nivele de la intencoj kaj metodoj uzitaj.[15] En tiu deklaro oni ne distingas inter eŭtanazio aktiva kaj pasiva, vola kaj nevola.

Efika sintezo de la katolika pozicio elstariĝas el la encikliko Evangelium Vitae en kiu Johano Paŭlo la 2-a, kvankam partoprenanta en la suferoj kiuj altiras al la euztanazio, esprimas decidan kondamnon pri ĝi, difinita “falsa pietato”, eĉ ĝia minaca "perversio": la vera "kompato", fakte, solidarigas kun la alies sufero[…], ne eliminas tion de kiu oni ne kapablas elteni la suferon [...] La eŭtanazio fariĝas pli grava kiam ĝi konturiĝas kiel hommortigo praktikata sur persono kiu tion nenimaniere petis aŭ ne esprimis konsenton. Oni atingas la kulminon de la maljusteco kiam iuj, leĝofarantoj aŭ medicinistoj, arogas al si la rajton decidi kiu povas vivi kaj kiu devas morti. [...] Tiel la vivo de la pli malforta estas metita en la manoj de la pli forta; en la socio perdiĝas la percepto de la justeco kaj estas ĉeradike minacata la reciproka konfido.

  • Tielsence doktrinis Pio la 12-a parolante al internacia grupo de medicinistoj (24-an de februaro 1957)
  • Mesaĝo, (27–a de januaro 1971): (1971), 57-58;

Ofte estas substrekata la neceso ne identigi eŭtanazion kun rezigno al terapeŭtika obstino, nome kazoj en kiuj la morto de la malsanulo estas opiniata "tuja kaj neevitebla".

Katolikaj bioetikaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj[redakti | redakti fonton]

La Papa akademio por la Vivo, celas “antaŭenigi la studojn kaj «informi kaj formi pri la precipaj biomedicinaj kaj juraj problemoj rilataj al la scio kaj defendo de la vivo, precipe pro la rektaj rilatoj kiujn ili havas kun la kristana moralo”.[16]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La malkovroj pri la virina ovolado kaj poste pri la DNA puŝis la katolikan eklezion modifi sian pozicion kiu antaŭe baziĝis sur la teorio de Tomaso de Akvino, kohera kun longa tradicio kiu startis de Aristotelo, laŭ kiu la maskla semo estis la unika aktiva principo de la homa vivo, kaj la virino deputita nur ricevi kaj kreskigi tiun vivformon.
  2. Katekismo de la Katolika Eklezia, §2274
  3. Katekismo de la Katolika Eklezia §362
  4. [Encikliko "Evangelium vitae", n° 58]
  5. Humanae Vitae, 12.
  6. Humanae Vitae, 13
  7. Humanae Vitae, 14.
  8. Humanae Vitae, 16".
  9. Humanae Vitae, 16.
  10. Humanae Vitae, 16.
  11. Evangelium Vitae, 13
  12. Evangelium Vitae, 13.
  13. Nota della Congregazione per la Dottrina della Fede
  14. Kompendio de la Katehismo de la Katolika Eklezio, 2005, n. 470.
  15. http://www.vatican.va/roman_curia/congregations/cfaith/documents/rc_con_cfaith_doc_19800505_eutanasia_it.html%7Ctitolo=Congregazione per la dottrina della fede, Dichiarazione sull’eutanasia – Iura et bona (Declaratio de Euthanasia deque analgesicorum remediorum usu therapeutico recte ac proporzionate servando)].
  16. Papo Johano Paŭlo la 2-a. Motu proprio Vitae Mysterium, 11-an de februaro 1994.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [2] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [3] Catholic_Encyclopedia