NKVD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NKVD
emblemo
ministerio pri internaj aferoj • Popolkomisaro
Komenco 10-a de julio 1934 vd
Fino 26-a de aŭgusto 1946 vd
Antaŭe Joint State Political Directorate vd
Poste Ministerio pri Internaj Aferoj de Sovetio • Ministry for State Security (Soviet Union) • Ministry of Internal Affairs of the Russian Federation vd
Geografia situo 55° 45′ 38″ N, 37° 37′ 41″ O (mapo)55.760637.6281Koordinatoj: 55° 45′ 38″ N, 37° 37′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Sovetunio vd
Sidejo Lubjanka
NKVD (Moskvo)
NKVD (Moskvo)
DEC
NKVD
NKVD
Map
NKVD
Ĉefestro(j) Genrich Jagoda • Nikolaj JeĵovLavrentij Berija vd
Filioj gulago vd
vdr
Emblema NKVD.svg
Emblemo de la NKVD

NKVD (ruse Народный комиссариат внутренних дел, Popola Komisariato pri internaj aferoj) estas mallongigo de la sovetia sekreta polico, kiu ekzistis inter 1934 kaj 1946. Ĝi estis centra organo, kiu administris internan sekurecon, spionadon kaj kontraŭspionadon. En 1946 ĝi transformiĝis en la Ministerio pri internaj aferoj.

La nomo NKVD fariĝis onidire sinonimo de ĉiuj krimoj faritaj de sovetoj. La Komisarejo estis ĉefa instrumento en la manoj de sovetiaj aŭtoritatoj, kiun oni uzis por grandegaj persekutoj kontraŭ propraj civitanoj, eksterlande kaj dum amasaj deportadoj de diversaj nacioj. Organoj de NKVD estis ankaŭ plenumanto de masakro de Katin - la murdo de oficiroj de Pola Armeo en 1940 kaj postmilita dispafigado de poloj kune kun malliberigado en estintaj koncentrejoj, ekz. en Majdanek. Malliberejon de NKVD en la Kastelo de Lublin trapasis postmilite ĝis 1954 ĉirkaŭ 35 miloj de poloj kaj 333 estis mortigitaj. La 22-an de junio 1941 Politburoo de Komunista Partio de Belorusio voĉdonis devigante NKVD mortkondamni malliberulojn troviĝantaj en okcidenta Belorusio. Du tagojn poste la ĉefo de NKVD Lavrentij Berija ordonis dispafi ĉiun enketatan malliberulon kaj kondamnitan pro kontraŭrevolucia agado, ekonomia saboto, diversio kaj antisovetia agado. Tio komencis lavangon de krimoj en malliberejoj. Laŭ sovetuniaj donitaĵoj el la 10-a de junio 1941, do preskaŭ antaŭtage de la germana agreso, en limregionaj malliberejoj estis ĉirkaŭ 40 mil personoj:

- en malliberejoj de Okcidenta Ukrainio ĉirkaŭ 21 mil

- en malliberejoj de tiel nomata Okcidenta Belorusio ĉirkaŭ 16.5 mil

- en vilna regiono ĉirkaŭ 2.5 mil

Entute oni murdis ĉirkaŭ 35 mil de malliberigitoj. Ekz. en tri lokoj de Lvovo – 7 mil (amasa murdo de preskaŭ ĉiuj politikaj malliberuloj, poloj kaj ukrainanoj), Lucko - 2 mil, Vilno – 2 mil, Zoloĉiv - ĉirkaŭ 700, Dubno - ĉirkaŭ 1000, Pravieniŝki - 500, krome en aliaj lokoj, kie NKVD ne povis evakui malliberigitojn: Berezveĉ, Bereĵani, Borislav, Busk, Ĉortkiv, Drohobiĉ, Nadvirna, Sambir, Volodimir Volinskij, Zoloĉiv.

Dum unu semajno junie 1941 NKVD murdis en malliberejoj 14700 malliberulojn kaj dum evakuaj itineroj mortis pli ol 20 miloj.

El la agado[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Wiesław Charczuk, Działalność radzieckiego aparatu bezpieczeństwa i kontrwywiadu (NKWD i Smiersz) przeciwko podziemiu niepodległościowemu na Podlasiu i wschodnim Mazowszu, lipiec 1944 – grudzień 1945, en: "Wschodni Rocznik Humanistyczny", vol. III 2006

Piotr Kołakowski, NKWD i GRU na ziemiach Polskich 1939-1945. Kulisy wywiadu i kontrwywiadu, Dom wydawniczy Bellona, Warszawa 2002

Paweł Wieczorkiewicz, Łańcuch Śmierci: Czystka w Armii Czerwonej 1937-1939, Oficyna Wydawnicza RYTM, Warszawa 2001

Thomas B. Allen, Norman Polmar, Spy Book: The Encyclopedia of Espionage, 1997

Bogusław Wołoszański, Ten okrutny wiek, parto I, Sensacje XX Wieku, Warszawa 1995, parto II, 1996

Paweł Sudopłatow, Wspomnienia niewygodnego świadka, serio: "Kulisy wywiadu i kontrwywiadu", Dom Wydawniczy Bellona, Warszawa 1999

Aparat bezpieczeństwa w Polsce. Kadra kierownicza 1944 -1956, IPN, Warszawa 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]