Pantotenata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemia strukturo
3D strukturo

Pantotena acidovitamino B5 estas vitamino el la grupo vitamino B kaj troviĝas en preskaŭ ĉiuj nutraĵoj. Pantotena acido estas stabila sub normalaj kondiĉoj, sed povas ĉe alta humideco aŭ elmeto al oksigeno malkomponiĝi.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En la korpo ĝi estas parto de koenzimo A kaj per tio ludas decidan rolon en la metabolismo de karbohidratoj kaj grasoj.

Ankaŭ ĝi estas engaĝita dum la sintezo de grasoj kaj kolesterolo.

Troviĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi sufiĉe ĝenerale troviĝas en diversaj plantaj kaj animalaj produktoj. Ĝi multe troviĝas en proteino, kunbranaj produktoj, nuksoj, rizo, fruktoj, legomoj, lakto kaj biergisto.

Sekvoj de manko[redakti | redakti fonton]

Vitamino B5 troviĝas en viando, fiŝoj, terpomoj, lakto(produktoj), legomoj kaj fruktoj. Ĉar vitamino B5 troviĝas en tiom da diversaj nutraĵoj manko preskaŭ neniam aperas. Se tamen ekestas manko de vitamino B5, tiam ofte ankaŭ estas manko je aliaj vitaminoj el la B-grupo. Tio povas konduki al laceco, dormproblemoj, deprimoj, sensentaj aŭ doloraj muskoloj, harperdiĝo, imunmalforteco kaj stomakdoloro. Ankaŭ fajra sento en la piedoj kaj degenero de la centra vizaĝonervo estas menciitaj.

Sekvoj de trodozo[redakti | redakti fonton]

Dummonatoj englutado de klare pli ol 10 g ĉiutage (pli ol 1000-foje de la rekomendata taga kvanto), povas konduki al malfortaj intestĝenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pantotena acido malkovriĝis en 1931.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]