Yves Salesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yves Salesse
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1945 (1945-09-03) (78-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Lernejo pri Administrado
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Yves Salesse estas alta ŝtatoficisto, naskiĝinta en 1945. Li estis nacia reganto de la Ligo Komunista Revoluciista, sindikata aktivulo dum dek jaroj, faris ekonomikajn studadojn, antaŭ li eniris en la Nacia Lernejo pri Administrado (Francio). Li eliris el la Nacia Lernejo pri Administrado por eniri en la Ŝtatokonsilio (Francio), kaj iĝis profesoro de eŭropa konstitucia juro en Instituto de Politika Studado de Parizo. Li estas membro de la Ŝtatokonsilio de Francio kaj eks-responsulo pri eŭropa politiko de la kabineto de la ministro de transportoj, Jean-Claude Gayssot inter 1997 kaj 1999. Li estis inicanto de la "alvoko de la 200".

Membro de la Ligo Komunista Revoluciista en la 1970-aj jaroj, li partoprenis al la kreado de la Fondaĵo Copernic en 1998, kun notinde Jacques Kergoat kaj Clémentine Autain. Li iĝis vic-prezidanto ĝis 2006, kiam li partoprenis en la prezidenta kampanjo de 2007. Poste, li subtenis José Bové, kiam tiu kandidatiĝis.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Manifeste pour une autre Europe , eldono Félin (2004)
  • Pour sortir du libéralisme , eldono Syllepse kun Christine Delphy (2002)
  • Réformes et révolution : propositions pour une gauche de gauche, Agone (2001)
  • L'Europe que nous voulons aŭ éditions Fayard (1999)
  • Propositions pour une autre Europe : construire Babel , eldono Félin (1997)
  • Mayotte, l'illusion de la France, propositions pour une décolonisation aŭ éditions l'Harmattan (1995)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]