Karl Friedrich Scheithauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Friedrich Scheithauer (ĉirkaŭ 1893)
Karl Friedrich Scheithauer (antaŭ 1936)

Karl Friedrich Scheithauer (naskiĝis la 21-an de septembro 1873 en Xion ĉe Ostrowo (nuntempe Pollando, Provinco Posen; mortis la 12-an de januaro 1962 en Leipzig) estis germana eltrovinto de propra stenografisistemo, stenografiisto kaj verkisto.

Karl Friedrich Scheithauer lernis en 1886 de sia instruisto Kothlinski ties alfaron de la germana stenografisistemo Stolze al la pola lingvo. En 1891 Scheithauer transloĝiĝis al Berlino por labori kiel stenografiisto en la tajpil-negoco de la fama stenografisistemkreinto Ferdinand Schrey, nome Schrey & Sporken. En 1894 li forlasis tiun postenon.

En postaj jaroj Scheithauer vivis kun sia familio en Leipzig, kie li fondis sian malgrandan stenografian eldonejon en Burgau-Strato (nun Nathanaelgasse) 6, Leipzig-Lindenau, en la 4a etaĝo. Ekde tie li negocadis kun la politikaj aŭtoritatoj de la Tria Regno kaj poste la Germana Demokratia Respubliko.

Malriĉiĝinte pro la nazia longjara malpermeso verki kaj eldoni, li ricevis rekompence de la orientgermana registaro “honoran” pension de 200 orientgermanaj markoj.

Scheithauer mortis la 12-an de januaro 1962 en Lejpciga maljunulejo. Li estas enterigita en la tombejo Lindenau, Merseburga strato kune kun siaj patrino, edzino kaj filino Gertrud. Sur la tomboŝtono videblas lia komerco-marko, la “stenografia kapo”, konata ankaŭ kiel "vizaĝo de Scheithauer". La tombo konserviĝis kiel kultura memorobjekto dank’ al la klopodoj de la estraro de la stenografiaj kolektoj en Dresdeno.

Tiu kolekto konservas liajn skribojn, leterojn, notaĵojn kaj aliajn postlasaĵojn same kiel la portreton de la jaro 1942.

Krom la stenografia agado Scheithauer estis tradukisto el 12 eŭropaj lingvoj, kiujn li ellernis memstare. Sub la plumnomo Kallistophanes de Tebo li eldonis multnombrajn poemojn, novelojn kaj baladojn.

Agado sur stenografa kampo[redakti | redakti fonton]

Frujunaĝe Karl Scheithauer estis parlamenta stenografiisto, kaj lia filo Richard (naskita en 1898) sekvis liajn paŝojn.

Poste Scheithauer enposteniĝis en 1891 kiel stenografiisto en la tajpil-negoco de Ferdinand Schrey. Ĝuste tiam li ekpensis pri kreado de popola stenografio, facile lernebla kaj alirebla por la popolo, kiu estonte anstataŭigus la kutiman longskribon.

En 1891 Scheithauer prezentis malneton de sia laŭvorte "por ĉiuj facile legebla" stenografio. Ĉar tiu projekto ne sukcesis, li eldonis en 1893 lernolibron de la sistemo de Ferdinand Schrey.

Pli sukcesa ol la antaŭa projekto de 1893 fariĝis lia lernolibro de popola rapidskribo bazita sur la trajtoj de Gabelsberger, Stolze kaj Faulmann. Tio estis malgrava reformo de la sistemo de Schrey. Scheithauer revenis al la kursiveco enkondukita fare de Gabelsberger forigante la plidikiĝon per premo kiel ĉe Leopold Arends kaj skribante sendepende de la linio sen iaj ajn mallongigoj kiel ĉe Faulmann.

En 1896 li eldonis la unuan lernolibron de sia propra sistemo.

1913 Scheithauer eldonis la alfabetan stenografion, enhavantan kompare kun la antaŭa sistemo de 1896 ŝanĝojn de 14 signoj. La versio enhavis 31 konsonantajn kaj 11 vokalajn signojn. La slogano de lia novaĵo fariĝis "kun 42 signoj sen dikiĝo, nek maldikiĝo kaj sen parkerendaj mallongigoj".

Scheithauer prezentis la formon de 1913 al la komitato pri interkonsento por la kreo de germana unueca stenografio.

Lia sistemo estis alfarita al multaj lingvoj: al la angla, franca, nederlanda, itala, portugala kaj hispana. Oni trovas alfarojn por la antikva greka, latina kaj Esperanto, kaj Scheithauer mem aplikis en 1887 stenografion por Volapuko. La disvastigita opinio, ke la rusa unuecstenografio baziĝas sur la skribo de Scheithauer, ne estas ĝusta.

Post la nazia malpermeso uzi sistemojn aliajn ol la unueca, la lernolibro de Scheithauer estis reeldonita en 1946.

Kvankam la stenografio de Scheithauer estas facile lernebla kaj senĝene legebla, ĝi estas sufiĉe lokoraba pro ĝiaj ofte supren grimpantaj vortobildoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 42 Zeichen ohne „Dick und Dünn“ und ohne „Sigel“ ... Für Schule und Selbstunterricht, Leipzig 1935
  • Alphabetische Stenographie Scheithauer 1913, Leipzig 1913
  • Deutsche Volksstenographie, 1892
  • Die Stenographie Stolze-Schrey – ein Werk des Stumpfsinns, Leipzig 1915
  • Handbuch der Schriftkürzung, Leipzig 1929, 2. Ausgabe
  • Stenographie für Alle, Nürnberg 1946, 20. Auflage
  • Stenographische Fibel, Leipzig 1933, 17. Auflage
  • System der Stenographie. Nach graphologischen Erfahrungen aufgestellt, 1896
  • System der Stenographie, Leipzig 1900, 6. Auflage
  • System der Schriftkürzung, Leipzig 1903, 3. Auflage
  • Zur Frage der stenographischen Einheit, Leipzig-Thonberg 1913

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brodthagen, Ernst: Deutsche Einheitskurzschrift. Prüfungsbuch Stenografie 2. Geschichte der deutschen Stenografie und Allgemeine Kurzschriftlehre ind Frage und Antwort, Rinteln 1988
  • Gessner, Ingrid: In memoriam Karl Friedrich Scheithauer, in: KMI. Bürowirtschaft – Lehre und Praxis 1/1992, S. 13-16
  • Kaden, Walter: Neue Geschichte der Stenographie. Von der Entstehung der Schrift bis zur Stenographie der Gegenwart, Dresden 1999
  • Mentz, Arthur, u. a.: Geschichte der Kurzschrift, Wolfenbüttel 1981, 3. Auflage
  • Moser, Franz, u. a.: Lebendige Kurzschriftgeschichte. Ein Führer durch Kurzschriftlehre und Kurzschriftgeschichte, Darmstadt 1990, 9. Auflage
  • Schneider/Blauert: Geschichte der deutschen Kurzschrift. Erweitert im Oktober 2006 von Dr. Eva Scheithauer-Waldron, Enkelin von Karl F. Scheithauer