Infanvartisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Infanvartistino legas por infanino.

Infanvartisto dediĉas sin portempe al infanzorgado. Infanvartado povas esti pagata laborposteno por ĉiuj aĝoj; tamen, ĝi estas lastatempe plej bone konata kiel portempa agado por junulinoj kiuj estas tro junaj por postuli al pagita dungado en la ĝenerala ekonomio de laborforto. Ĝi permesas aŭtonomecon el gepatra kontrolo, kaj enspezon de mono, same kiel estas enkonduko al la teknikoj de Infanzorgado. Ĝi aperis kiel socia rolo por junulinoj en la 1920-aj jaroj (antaŭe tio funkciis kiel tute nepagata dediĉo de pli aĝaj infaninoj aŭ kiel pagata dungado de pli aĝaj virinoj ĉe altaj klasoj), kaj iĝis ĉefe grava en ĉeurba Usono en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam estis abundo de malgrandaj infanoj.

En Eŭropo el la 1970-aj jaroj infanvartado estis unu el ĉefaj dediĉoj al kiuj povas postuli junulinoj kiuj veturis alilanden ĉefe al BritioFrancio por lerni lingvojn: vidu sistemon au pair.

Infanvartado stimulis pliigantan produktaron de popola kulturo, urbaj legendoj, materialo por romanoj, horor-filmoj[1] kaj eĉ specifa branĉo de pornografio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miriam Forman-Brunell, Babysitter: An American History (2009)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Miriam Forman-Brunell. Babysitter: An American History. New York University Press, June, 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]