Amonia sulfamato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia sulfamato
Kemia strukturo de la
Amonia sulfamato
Kemia formulo
NH4SO3NH2
CAS-numero-kodo 7773-06-0
ChemSpider kodo 22890
PubChem-kodo 24482
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka higroskopa solido
Molmaso 114,125 g mol−1
Denseco 1,77 g/ml
Refrakta indico  1,396
Fandopunkto 131 °C (268 ; 404 K)
Bolpunkto 160 °C (320 ; 433 K)
(malkomponiĝas)
Solvebleco
  • Akvo:77g/100ml 25 °C
  • Glicerolo: tre solvebla
  • Glikolo: solvebla
  • Formiamido: solvebla
Acideco (pKa) 6.0
Mortiga dozo (LD50)
  • 2000 mg/kg (buŝa, rato)
  • 3100 mg/kg (buŝa, muso)
  • 3900 mg/kg (buŝa, rato)
  • 5760 mg/kg (buŝa, muso)
Ekflama temperaturo ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R36/37/38 R22 R50
Sekureco S22 S24/25 S37/39 S26 S36 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H270, H302, H330, H332, H340
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P273, P301+312, P304+312, P304+340, P312, P330, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia sulfamato, sulfamato de amonioNH4SO3NH2 estas kemia komponaĵo de amoniako kaj sulfuro rezultanta el reakcio inter la "sulfamata acido" kaj amonia hidroksido. Ĝi estas blanka kristala solido, tre facile solvebla en akvo, kaj ordinare uzatas kiel herbicido, flamo-malakcelanto, kaj kompoŝto-akcelanto kune kun aliaj aldonaĵoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Amonia sulfamido estiĝas pere de reakcio inter la "sulfura trioksido" kaj likva amoniako:

aŭ pere de reakcio inter la sulfamata acido kaj amonia hidroksido:

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Sulfamato de amonio estas konsiderita aparte taŭga pri la kontrolo de invadaj rezistaj fiherboj, dornarbustoj kaj damaĝaj plantoj, tiel kielFallopia japonica, Equisetum,Rhododendron ponticum kaj Hedera specie.

Ĝi ankaŭ uzatas kiel kompoŝto-pliboniganto kaj estas aparte efika pri detruado de rezistaj herbaĉoj akompanantaj la kompoŝton. Kiel aliaj amoniaj komponaĵoj, amonia sulfamato estas utila kiel flamo-malakcelanto. Ĉi-flamo-malakcelantoj surbaze de salo estas avantaĝaj super la flamo-malakcelantoj surbaze de metaloj aŭ mineraloj pro tio ke la antaŭaj estas akvo-procezeblaj. Ilia malalta malkomponiĝa-temperaturo igas ilin adekvataj kiel flamo-malakcelantoj por materialoj surbaze de celulozo. Amonia sulfamato kelkfoje uzatas kune kun magnezia sulfato aŭ amonia sulfato (kutime en proporcio 2:1) por plibonigi ilian proprecon kiel flamo-malakcelantoj.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Amonia sulfamato konsideratas iomete toksa al homoj kaj bestoj, kaj ĝi estas tre adekvata por amatoroj de hejmaj ĝardenoj, profesiuloj kaj arbaraj uzoj. Ĝi ĝenerale estas konsiderata sekura por uzoj en malgrandaj terpecoj kiuj estos uzataj por frukto- kaj vegetalo- kultivado kies celo estas propra konsumo. Ĝi same konsideratas vivmedie bona pro ĝia degradiĝo kiel ne-damaĝa restaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]