Tenzing Norgay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tenzing Norgay
Persona informo
Naskonomo Namgyal Wangdi
Naskiĝo 15-an de majo 1914 (1914-05-15)
en Tengboche, Sagarmatha Zone,  Reĝlando Nepalo
Morto 9-an de majo 1986 (1986-05-09) (71-jaraĝa)
en Darĝiling
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj nepalaŜerpa
Ŝtataneco NepaloBarato
Subskribo Tenzing Norgay
Familio
Edz(in)o Dawa Phuti • Ang Lahmu • Dakku
Infano Jamling Tenzing Norgay
Okupo
Okupo esploristo • mountain guide • aŭtobiografo • montgrimpanto
vdr
Tenzing Norgay en 1971.

Tenzing NORGAY [Nor-ge] (29-a de majo(?) 19149-a de majo 1986) estis nepala ŝerpo, partoprenanto en sep ekspedicioj al Everesto, kulminantaj en la unua sukcesa alsupriĝo, dum la ekspedicio de Siro John Hunt en 1953. Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay estis la unuaj viroj, kiuj atingis la pinton.

Tenzing plenkreskiĝis en kamparana familio en Solaĵo Khumbu en Nepalo, tre proksime al Everesto, kiun la tibeta popolo nomas "Chomolungma" (Ĉomolungmo). Kiam li grimpis Evereston, oni ĝenerale kredis ke li naskiĝis tie, sed en la 1990-aj jaroj oni asertis ke li efektive naskiĝis en Tibeto, tamen ĉi informon oni kaŝis por politikaj kialoj. Lia patro estis Ghang La Mingma (kiu mortis en 1949) kaj lia patrino estis Kinzom (kiu vivis por vidi lian grimpon de Everesto); li estis la 11-a el 13 infanoj, la plimulto de kiuj mortis junaj. Lia ĝusta naskiĝodato estas necerta, sed li sciis, ke ĝi estis malfrua majo pro la vetero kaj la kultivaĵoj, kaj en postaj jaroj li decidis rigardi la 29-an de majo kiel sian naskiĝtagon, ĉar ĉi tiu estis la dato, kiam li grimpis Evereston.

Li forkuris al Katmanduo dufoje kiel knabo, kaj poste ekloĝis en la ŝerpa komunumo en Too Song Bhusti en Darĝiling, en Barato. Li partoprenis kiel altportisto en tri oficialaj Britaj provoj grimpi Evereston de la norda tibeta flanko en la 1930-aj jaroj. En 1947 li partoprenis grupon kiu eniris Tibeton kontraŭleĝe, konsistantan nur el anglo Earl Denman, li mem, kaj alia ŝerpo Ang Dawa.

Li ankaŭ partoprenis aliajn grimpojn en diversaj partoj de la Hindia subkontinento, kaj vivis dum kelkaj jaroj en la lando, kiu estas aktuale Pakistano; li diris ke la plej malfacila grimpo kiun li partoprenis estis sur Nanda Devi Orienta, kie kelkaj homoj mortis. En 1952 li partoprenis du svisajn ekspediciojn gviditajn de Raymond Lambert, la unuaj gravaj provoj grimpi Evereston de la suda nepala flanko, dum kiuj li kaj Lambert atingis la tiam rekordan alton de 8599 m (28215 ft). Post ol li grimpis Evereston, li ricevis flatadon en Barato kaj Nepalo, kaj egale laŭvorte adoradon fare de iuj, kiuj kredis, ke li devas esti enkorpiĝo de BudhoŜivo. Tenzing poste fariĝis direktoro de trejnado por la Himalaja Montogrimpa Instituto en Darĝiling. En 1978 li fondis kompanion, Tenzing Norgay Aventuroj, kiu ofertas marŝadojn en Himalajo. Ekde 2003 la kompanion estris lia filo Jamling Tenzing Norgay, kiu atingis la pinton de Everesto en 1996.

Tenzing edziĝis trifoje. Lia unua edzino, Dawa Phuti, mortis juna en 1944. Kun ŝi li havis filon, Nima Dorje (kiu mortis 4-jara), kaj du filinoj, Nima kaj Pem Pem. Lia dua edzino estis Ang Lahmu, kuzino de lia unua edzino. Ili ne havis infanojn, sed ŝi agis kiel duonpatrino al liaj filinoj. Li prenis sian trian edzinon dum lia dua edzino ankoraŭ vivis, laŭ ŝerpa kutimo, kaj kun ŝi li havis ilian filon Jamling. Aliaj parencoj inkluzivas liajn nevojn, Gombu kaj Topgay, kiuj ankaŭ partoprenis la everestan ekspedicion de 1953.

Tenzing kaj Hillary estis la unuaj homoj kiuj metis siajn piedojn sur la pinton de Everesto, sed ĵurnalistoj persiste ripetais la demandon, kiu do el la du viroj rajtis la gloron esti la unua, kaj kiu estis simple la dua, la sekvanto. Por iu, kiu konas ekstreman montogrimpadon, tia demando estas absurdaĵo kaj bagatelo, ĉar du homoj ligitaj de unu ŝnuro laboras kiel teamo, unuece, kaj ili konstante interŝangas la gvidadon.

Hillary kaj Tenzing respondis tiun demandon en tipe malsamaj vojoj. En sia libro, Hillary nomis sin la forta gvidanto de la teamo, kiu ne nur labore faris paŝojn en la neĝo, sed ankaŭ devis tiri Tenzing sekvi tiujn paŝojn, kaj ke Tenzing ofte falis teren, ekstreme elĉerpita. La Tenzing'a rakonto, kelkajn jaroj poste, sonis tre malsama: li emfazis la unuecon de tiaj teamoj kaj de iliaj atingoj, malgravigis la akuzon esti tirata de iu, sed malkaŝis ke Hillary la unua metis sian piedon sur la pinton. Li finis: "Se bedaŭrindas esti la dua viro sur Evereston, mi devos vivi kun ĉi tiu honto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Tenzing Norgay en Vikimedia Komunejo