Pumi-hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pumi-hundo

Pumi-hundo (hungare pumi; ebla alia esperantigo pumio, (hungara drathara ŝafhundo laŭ la mezvortaro) estas hungara ŝafhundo, plej verŝajne kruciĝo de puli-hundo kaj francaj aŭ germanaj ŝafhundoj, kun starantaj oreloj. Laŭ ĝia konduto, ĝi apartenas al paŝtistaj terieroj.

Ĝia kapoparto ŝajnas esti pli longeta, la korpo mem estas pli maldika ol tiu de la puli-hundo, sed tion kaŭzas, ke ĝin ne kovras tia abunda hararo. La oreloj estas rektaj, starantaj, sed la orelfino iomete kliniĝas.

La kapa hararo ŝajnas barba, liphara. Ĝia koloro estas plej ofte helgriza. Ŝultroalto: 40–50 cm. Ĝi estas pli vigla ol la puli-hundo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]