48-a ILEI-Konferenco 2015

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de ILEI
emblemo de ILEI

La 48-a ILEI-Konferenco okazis en Oostende, Belgio, de la 17-a ĝis la 25-a de julio 2015. La loko estis la junulargastejo De Ploate en la malnova urbo proksime de la maro.

La konferenca temo estis Granda paco post grandaj militoj.

170 aliĝoj el 34 landoj - 138 personoj partoprenis el 30 landoj - 13 vizitantoj - 4 danoj kun subvencio de Eŭropa Unio - 23 ĉinoj aliĝis, 19 aperis. - 12 koreoj partoprenis - Junuloj kaj infanoj partoprenis -

Malferma ceremonio en la urbodomo kun la urbestro sinjoro Jean Vandecasteele

Daŭre okazis 3 paralelaj prelegoj

Instruista Trejnado (IT) kun 45 partoprenantoj, 9 prelegoj, 3 atelieroj, 25 atestiloricevintoj

Kurso por komencantoj por ĝis 12 partoprenantoj

3 sesioj por la Komitato, elektoj de nova estraro

Simpozio kun 10 prelegoj

20 prelegoj sen konsideri tiujn de IT kaj de la simpozio

Sesio de ekzamenoj laŭ Komuna eŭropa referenckadro (KER) okazis kun 6 kandidatoj

3 laborgrupoj: Pri lerniloj kun Katalin Kováts - Pri ILEI kaj TEJO kun Radojica Petrović - Pri verkado de rezolucio

Lingva festivalo endoma kun 35 lingvoj

Abundaj libroj aĉeteblaj en libroservo de FEL

Posttagmezo kvartala festo sur urba placo komune kun urbanoj, diversaj standoj rilataj al Eo, inter aliaj verdaj skoltoj kaj nepala manĝo

Belga Nacia Festo : Koncerto en kiosko kun diversaj farandoloj sur urba placo komune kun urbanoj

Vesperoj : Franda vespero - Filmo - Eŭropa vespero - Internacia vespero - Indonezia vespero - Literatura vespero - Adiaŭa vespero

Bankedo kun belgaj kantoj kaj dancoj

Ekskursoj: 5 duontagaj ekskursoj - 3 tuttagaj ekskursoj - Belega vetero por tiuj promenoj kaj dum la tuta semajno

Gazetoj raportis per 4 artikoloj antaŭ kaj post la konferenco. Unu radio-intervjuo okazis.

Moderna konferencejo, bongustaj manĝoj, tre agrabla restadejo kun retaliro en la tuta domo

Donaco al la domo, al la junulargastejo de Oostende : vazo plena je maraj konkoj, po unu por ĉiu partoprenanto (la loka Esperanto-klubo nomiĝas «La Konko»).