Sekura seksumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La uzo de kondomo dum amorado estas sekura praktiko ĉar ĝi helpas preventi venereajn malsanojn en ĉiaj amorrilatoj kaj kiel kontraŭkoncipilo, kiu evitas nedeziratajn gravediĝojn.

Sekura seksumado estas la nomumado por aro de rekomendoj kaj praktikoj en la amorado kun la celo malpliigi la riskon infektiĝi je venereaj malsanoj, kiel HIV aŭ alia malsano, samkiel por faciligi la reguladon de la naskiĝoj per kontraŭkoncipilo aŭ aliaj seksumpraktikoj.

La koncepto sekura seksumado estas reciproka pro kio ĝi implicas la establadon de senriskaj seks-rilatoj, kiuj ne malsanigas la aliulojn. Kelkaj seksumpraktikoj kiel la uzo de kondomo estas efikaj por preventi seksume transdoneblajn infektojn kaj nedeziratan gravediĝon.

Kelkaj el la sekuraj seksumpraktikoj:

Estas praktiko je malalta risko, sed pli alta ol la antaŭaj:

  • Buŝa seksumado sen kondomo se oni evitas kontakton de la buŝaj mukozoj kun la spermo.
  • Frandzado kaj anuslekado sen lateksa ŝirmilo.

Estas praktikoj je alta risko:

  • Amorado sen kondomo post ejakulado, kontaktiĝante la spermo kun la buŝo.
  • Vagina koito sen kondomo.
  • Anusa seksumado sen kondomo, kun aŭ sen lubrikaĵo.