Portreto de Adele Bloch-Bauer I

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Adele Bloch-Bauer I

La Portreto de Adele Bloch-Bauer I estas pentraĵo de Gustav Klimt kompletigita en 1907. Laŭ ĵurnalismaj informoj, ĝi estis vendita kontraŭ 135 milionoj da usonaj dolaroj al Ronald Lauder, proprietulo de la Neue Galerie en Novjorko, en junio 2006, kio igis ĝin en tiu momento la dua pentraĵo plej kosta en la tuta mondo. La verko estas montrata en la menciita galerio ekde julio 2006.

Klimt bezonis tri jarojn por plene krei ĉi tiun portreton, kiu mezuras 138 x 138 centimetrojn kaj estis farita el oleo kaj oro sur tolo, kun kompleksa kaj ornamita ornamado simile al tiuj viditaj en la verkoj de Jugendstil. Klimt estis ano de la viena secesio, aro de artistoj kiuj decidis rompi kun la tradicia maniero pentri. La verko estis realigita en Vieno, laŭ mendo de Ferdinand Bloch-Bauer, bankisto kaj sukerindustriisto juda, edzo de Adele Bauer, filino de Moritz Bauer, direktoro de la banko Wiener Bankverein.

Kiel riĉa industriisto kiu kreis sian fortunon el la sukerindustrio, li subtenis la artojn kaj favorigis kaj sponsoris la laboron de Klimt. Adele Bloch-Bauer iĝis la ununura modelo pentrita dufoje de Klimt kiam li kompletigis sian duan pentraĵon, Portreto de Adele Bloch-Bauer II, en 1912. Adele indikis en sia testamento ke la pentraĵoj de Klimt devus esti donacitaj al la Ŝtat-galerio de Aŭstrio. En 1925 Adele mortis je meningito, kaj kiam la nazioj okupis Aŭstrion, ŝia vidvino ekziliĝis en Svislando. Ĉiuj propraĵoj estis konfiskitaj, inkluzive de la kolekto de Klimt. En la testamento de 1945, Bauer-Bloch nomumas siajn genevojn, inkluzive de Maria Altmann, kiel heredontojn de sia heredaĵo.

Ĉar la pentraĵoj apartenantaj al Bloch-Bauer restis en Aŭstrio, la registaro estis pli proksima al la testamento de Adele. Post jura batalo en Usono kaj en Aŭstrio, estis decidite ke Maria Altmann estis la leĝa proprietulo de tiu ĉi verko kaj de aliaj kvar de Klimt.

La decido estis ricevita en Aŭstrio kun rezignado. Post tio, la verkoj estis senditaj al Usono, kie ili estis elmontritaj en Losanĝeleso ĝis la Portreto de Adele Bloch-Bauer I estis vendita al Lauder.

La pentraĵo ekiĝis la ĉefverko de la kolekto de Lauder en sia Neue Galerie de Novjorko, kiu dum jaroj provas repreni la arton kiu apartenas al la juda komunumo, plejmulte el Germanio kaj Aŭstrio, konfiskita aŭ ŝtelita de la nazia registaro.

Havinte la pentraĵon Portreto de Adele Bloch-Bauer I li diris: "Ĝi estas nia Mona Lisa..." En la jaro 2015 realiĝis filmo de la BBC kun Helen Mirren kaj Ryan Reynolds titolata "Woman in Gold", gvidata de Simon Curtis kun teksto de Alexi Kaye Campbell kaj muziko de Hans Zimmer kaj Martin Phipps, kiu rakontas ĉi temon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]