Hu (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nepret, Renenutet kaj Hu reprezentitaj kiel kobroj (20a dinastio).

En la egipta mitologio, Hu (HW) estas la diigo de la unua vorto, la vorto de la kreado, per kiu Atumo donis vivon al la aĵoj per ejakulado dum sia masturbado per kiu li estigis la kreadon laŭ la Eneado.

Ankaŭ, en la Libro de mortintoj, Reo, tranĉinte sian penison (ebla aludo al la cirkumcido) kreis el sia sango du diojn, Sia kaj Hu, personigoj de la menso kaj la potenco de la kreiga vorto.

Hu estas menciita en la Piramidaj tekstoj de la Malnova Egipta Imperio (PT 251, PT 697) kiel kompano de la faraono mortinta. Kune al Sia, li estis reprezentita inter la sekvantaro de Toto, kun kiu kelkfoje estas identigata.

En la Meza Egipta Imperio, Hu kaj Sia estis asociitaj kun la potenco de la vorto de Ptaho kiu laŭ la memfisa kosmogonio kreis la universon, ĉar per la ideoj de la aferoj en sia kapo, prononcante la vorton realiĝis. La inteligento kaj la vorto personiĝis en Sia (la inteligenteco de la penso, la klereco kiu vivas en la koro) y Hu (la potenco de la vorto, kiu enkarniĝas en la lango de Ptaho).

Hu, kune al Sia y Heka, aperas en tekstoj kaj muroj de la tomboj de la Nova Egipta Imperio akompanata de la dio Reo en sia suna boato dum sia konstanta vojaĝo tra la nokto. En la Tekstoj de la sarkofagoj aperas kun Heka, en kiu li aktive rolas malpermesante ke la malamiko de Reo, serpentoforma interrompu la navigadon tra la submondo.

Ankaŭ en la Nova Egipta Imperio, kaj Hu kaj Sia, kune al Heke, Irer kaj Seĝem estis membroj de la dek kvar potencoj kreigaj de Amon-Reo. En la epoko de la Ptolemea Egiptio, Hu kunfandiĝis kun Ŝuo (personigo de la aero).

Hu estis bildigita kiel homo, falko aŭ homo kun kapo de ŝafo.