Miklós Berzsenyi-Janosits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós Berzsenyi-Janosits [miklOŝ berĵenji-janoŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berzsenyi-Janosits Miklós estis hungara inĝeniero, arkitekto, hidrologo, luterana inspektoro.

Miklós Berzsenyi-Janosits [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1899 en Hungara reĝlando en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 27-an de aprilo 1990 en Celldömölk.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Berzsenyi-Janosits frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnaziojn en Szombathely, Komárom, Budapeŝto. Ekde 1917 li estis soldato, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1923. Li restis plu en la universitato por instrui 2 jarojn, poste li plulernis en agrikultura akademio en Magyaróvár. Li farias ĉiuspecajn inĝenierajn laborojn (hidrologiaj laboroj de Marcal, geodeziaj laboroj pri bienoj). Li fondis privatan kontoron, en 1938 li edziĝis. Inter 1940 kaj 1945 li estis minejestro pri bazaltoj. Fine de la 2-a mondmilito li estis respondeculo pri disdonado de parceloj en Vas (Hungario), poste li faris diversajn inĝenierajn laborojn. En 1971 li pensiuliĝis. Dum jardekoj li estis inspektoro de la luterana eklezio.

Liaj planadoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.