Pasargado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasargado
antikva urbo • arkeologia loko • kultura havaĵo [+]

Koordinatoj30° 12′ 0″ N, 53° 10′ 46″ O (mapo)30.253.179444444444Koordinatoj: 30° 12′ 0″ N, 53° 10′ 46″ O (mapo)
Areo1,6 km² (159,65 ha) [+]

Pasargado (Irano)
Pasargado (Irano)
DEC
Pasargado
Pasargado

Map
Pasargado
Vikimedia Komunejo:  Pasargadae [+]
vdr
Tombo de Ciro

Pasargado (perse پاسارگاد) estis la unua ĉefurbo de la Persa Imperio (regata de la aĥemenidoj), situanta en la sudo de la nuna Irano, en la provinco Fars, sur orienta sprono de la Zagros-montaro, je 100 km nordoriente de la provinca ĉefurbo Ŝirazo, je 87 km nordoriente de la posta aĥemenida ĉefurbo Persepolo.

La arkeologia loko Pasargado estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 2004. Ĝi ampleksiĝas al areo el 160 hektaroj protektitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri la unua aĥemenida ĉefurbo, kiu en sia apogeo atingis 160 hektarojn da surfaco. Ĝi perdis sian gravecon kiel ĉefurbo pro la fondado de Persepolo, kvankam ĝia statuso je unua ĉefurbo igis ĝin respektinda, ankaŭ pro la fakto ke en ĝi troviĝas la modesta tombo de Ciro la 2-a, la fondinto de la aĥemenida imperio, kiu daŭris ĝis nun.

La tombo de Ciro estas unu el la modeloj de tomboj kiuj ekzistis en la meda-persa arto de la aĥemenida epoko. Kune al ĉi tiu monumento elstaras ankaŭ la fortikigita teraso Tall-e Takht kaj la palaca arkitektura ensemblo konsistanta el la enir-portiko. akceptohalo, reĝaj dormoĉambroj kaj la ĝerdenoj, kiuj estas ja sensescepta montraĵo pri la unua fazo de la arto kaj arkitekturo aĥemenidaj kaj ekzempla atestaĵo pri la antikva persa civilizo.