Ktezio de Knido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ktezio de Knido
(441 a. K. - 397 a. K.)
La Batalo de Kunakso inter persoj kaj dek mil grekaj soldatoj de Ciro la Juna, en 401 a. K., Muzeo de Louvre, Parizo.
La Batalo de Kunakso inter persoj kaj dek mil grekaj soldatoj de Ciro la Juna, en 401 a. K., Muzeo de Louvre, Parizo.
Persona informo
Naskiĝo 441 a. K.
en Knido, Turkio
Morto 397 a. K.
en Knido, Turkio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo kuracistohistoriistoverkisto • hindologo vd
Aktiva en AnatolioMalgrandazio vd
Aktiva dum 5-a jarcento a.K.E.–4-a jarcento a.K.E. vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ktezio de Knido (Kario) (en malnovgreka lingvo Κτησίας, Ktếsias) estis historiisto kaj kuracisto greka kiu naskiĝis ĉirkaŭ la komenco de la duona jarcento de la 5a jarcento a.K.

Membro de la familio de la Asklepiadoj, ekloĝis en Knido, poliso de Anatolio fama pro siaj kuracistoj.Li iĝis malliberulo de la persoj aĥemenidaj en momento kaj situacio nekonataj (almenaŭ dum la batalo de Kunaksa en la jaro 401 a.K.) kiel kuracisto de la persa reĝo Artakserkso la 2-a. Ktezio servis al la persoj en la negocadoj kiuj malvenkigis Sparton en la Batalo de Knido (394 a. K.)

Diodoro Sikulo kaj Johann Tzetzes (1110-1180) indikis ke li servis la persan kortegon dum dek sep jaroj, kaj ke li revenis al sia naskiĝloko en 398 a. K. Laŭ Ksenofono, li akompanis la reĝon Artakserkso en la batalo de Kunaksa, entreprenita kontraŭ la frato de la reĝo, Ciro la Juna.

Reveninte en sian urbon ĉirkaŭ la jaro 395 a. K., li skribis la Historion de la Persoj kaj Historion de Hindio, ambaŭ forperditaj. Ktezio mortis post lia reveno al Knido en nekonata dato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]