Richard Adolf Zsigmondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Adolf Zsigmondy
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1865 (1865-04-01)
en Vieno
Morto 23-an de septembro 1929 (1929-09-23) (64-jaraĝa)
en Göttingen,  Germanio
Tombo Stadtfriedhof Göttingen vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Vieno vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de VienoMunkena universitatoTeknika Universitato ĉe Vieno vd
Familio
Patro Adolf Zsigmondy vd
Gefratoj Karl ZsigmondyOtto ZsigmondyEmil Zsigmondy vd
Parencoj Jenő Zsigmondy vd
Profesio
Alia nomo Amico di LaVereso vd
Okupo fizikistokemiistoinventistoprofesoro vd
Laborkampo interface and colloid science vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Adolf Zsigmondy [riĥard ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsigmondy Adolf Richárd estis aŭstra-hungara-germana profesoro, kemiisto, Nobel-premiita "pro pruvado de la heterogena naturo de koloidaj kombinaĵoj kaj la metodoj kiujn li uzis".

Liaj fratoj estis Emil Zsigmondy, Karl Zsigmondy, Otto Zsigmondy, lia onklo estis Vilmos Zsigmondy, lia parenco estis Dénes Zsigmondy, fine li estis kuzo de arkitekto Frigyes Schulek.

Richard Adolf Zsigmondy [1] Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de aprilo 1865 en Vieno. Li mortis la 23-an de septembro 1929 en Göttingen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio de Richard Zsigmondy devenis el Hungario, kiuj translokiĝis al Vieno. Dum la mezlernejaj jaroj li eksperimentis en sia hejma laboratorio. Li studis medicinon, poste teknikon en sia naskiĝurbo. En 1887 li komencis lerni kemion en Munkeno, kie li doktoriĝis en 1890. Post 3 jaroj li komencis instrui en altlernejo en Graz. Inter 1897 kaj 1907 li estis privata profesoro en Jena, krome li laboris en vitrofarejo. En 1903 li edziĝis, baldaŭe li havis 2 filinojn. En 1903 li kreis pli novan mikroskopon. Ekde 1908 li instruis kemion en Göttingen. En 1918 li inventis membranofiltrilon, alian filtrilon en 1929, helpe de tio li povis filtri erojn grandajn kiel la bakterioj. Plej ofte li okupiĝis pri koloidoj. En 1925 li ricevis la Nobel-premion por kemio. La monon li donacis al Universitato de Göttingen. En 1929 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Erkenntnis der Kolloide (1905)
  • Kolloidchemie (1925)
  • Über feinporige und neue Ultra filter (1926)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]