Natria benzeno-sulfonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria benzeno-sulfonato
Natria benzeno-sulfonato
Kemia strukturo de la
Natria benzeno-sulfonato
Natria benzeno-sulfonato
3D Kemia strukturo de la
Natria benzeno-sulfonato
Alternativa(j) nomo(j)
Natria salo de benzenosulfonata acido
Kemia formulo
C6H5NaSO3
CAS-numero-kodo 515-42-4
ChemSpider kodo 10139
PubChem-kodo 517327
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora aŭ blanka
solido, delikvaj plakoj
Molmaso 180,159668 g mol−1
Smiles C1=CC=C(C=C1)S
(=O)(=O)[O-].[Na+]
Denseco 1,124 g/cm3
Refrakta indico  1,58
Fandopunkto
  • 50 °C (anhidra)
  • 44 °C (hidratigita)
Bolpunkto sublimiĝas
Solvebleco Akvo:340 mg/ml at 20 °C
Malmulte solvebla en: Benzeno, etero kaj karbonkvarklorido
Acideco (pKa) 0,699
Merck Index
  • 14,1070
  • 15,1071
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36/37/38
Sekureco S26 S24/25 S22
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria benzeno-sulfonato, benzeno-sulfonato de natrioC6H5NaSO3 estas organika sulfura salo de benzeno kaj natrio, ankaŭ konata kiel natria fenilsulfonato, blanka higroskopa solido, uzata kiel peranto en tinkturoj, drogoj, kiel baktericido, insekticido kaj pesticido. Ĝi estas derivata de benzenosulfonata acido kaj natria hidroksido.

Sulfonatoj havas sulfuratomon ligitan al karbonatomo, kiu same estas ligita al tri aliaj oksigenatomoj. Ĝi uzatas kiel peranto en organikaj sintezoj por produktado de fenolo kaj rezorcinolo, en farmaciaĵoj dum la produktado de sulfaj drogoj, pigmentoj kaj aliaj organikaj kombinaĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj sapoj kaj surfaktantoj, la sulfonatoj karakteriziĝas kaj klasiĝas en kvar grupoj: anjonaj, katjonaj, ne-anjonaj kaj amfolitaj. Naturaj kaj sintezaj likvaj sapoj estas surfaco-aktivaj materialoj kun karakterizaĵoj ŝaumigaj, emulsiaj kaj reduktaj de la surfaca tensio. Kiel anjonaj, ili uzatas por puriga agado kaj estas stabilaj sub normalaj kondiĉoj.

Kiel katjonaj, ili estas bonaj substancoj por moligi, humidigi, hidratigi, ŝaŭmigi kaj emulsiigi. Ili posedas fortajn antibakteriajn proprecojn. Kiel ne-anjonaj ili ne estas biodegradeblaj. Kiel amfoteraj ili posedas kaj acidajn kaj alkalajn proprecojn. Natria benzeno-sulfonato estas peranto por la sintezo de fenolo kaj manufakturo de dodekila benzeno-sulfonato. Ĝi ankaŭ uzatas kiel aldonaĵo en la formulado de likvaj sapoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]