Lee Remick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Remick
Persona informo
Lee Remick
Naskiĝo 14-an de decembro 1935 (1935-12-14)
en Quincy
Morto 2-an de julio 1991 (1991-07-02) (55-jaraĝa)
en Brentwood
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena kancero • hepata kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Barnard College vd
Familio
Patrino Gertrude Margaret Remick vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • ĝenra aktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1953–1989 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lee Ann REMICK (naskiĝinta la 14-an de decembro 1935, mortinta la 2-an de julio 1991) estis usona kina kaj televida aktorino. Inter ŝiaj plej bone konataj filmoj estas Anatomy of a Murder (1959), Days of Wine and Roses (1962), kaj The Omen (1976).

Komenco[redakti | redakti fonton]

Remick naskiĝis en Quincy (Masaĉuseco), filino de Gertrude Margaret (du fontoj diras Patricia[1][2]) (denaske Waldo), aktorino, kaj Francis Edwin "Frank" Remick, kiu posedis ĉiovendejon.[3][4][5] Ŝia patrinflanka pra-avino, Eliza Duffield, estis angladevena predikisto kaj ŝia patroflanka avo estis irlanddevena.[6] Remick ĉeestis ĉe la Lernejo Swaboda de Danco kaj ĉe la novjorka lernejo Hewitt[2] kaj studis aktoradon ĉe la Barnard College kaj la Actors Studio, post kio ŝi faris ekaktoradon en Broadvajo en 1953 per Be Your Age.[7]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Remick faris sian kinekon per la filmo de Elia Kazan nome A Face in the Crowd (1957). Dum la filmado de la filmo en Arkansaso, Remick loĝis ĉe loka familio kaj praktikis bastonkirladon por ŝajnigi kredebla kiel junulino kiu altiras la atenton de Lonesome Rhodes (ludita de Andy Griffith).

Post aperi kiel Eula Varner, la ardosanga bofilino de Will Varner (Orson Welles) en la filmo de 1958 The Long, Hot Summer, ŝi aperis en These Thousand Hills (1959) kiel klubdancistino. Remick elstariĝis kiel viktimo de seksatenco kies edzo estas juĝprocesata pro mortigado de ŝia atakinto en la filmo de Otto Preminger nome Anatomy of a Murder (Anatomio de Murdo). En 1960, ŝi faris duan filmon kun Kazan, Wild River (Sovaĝa rivero)), kun kungeaktoroj Montgomery Clift kaj Jo Van Fleet.

Trejnante kun reĝisoro George Cukor en 1962.

En 1962 ŝi stelulis ĉe Glenn Ford en la intriga trilero de Blake Edwards nome Experiment in Terror. Tiun saman jaron ŝi estis nomumita por Oskar-premio kiel plej bonkvalita aktorino pro sia ludado kiel alkoholisma edzino de la rolulo de Jack Lemmon en Days of Wine and Roses (Tagoj de vino kaj rozoj). Bette Davis, ankaŭ nomumita tiun jaron pro Whatever Happened to Baby Jane?, diris "la ludado de Miss Remick kortuŝis min, kaj mi pensas, ke se mi perdas la Oskaron, ĝi estu por ŝi." Ili ambaŭ perdis antaŭ Anne Bancroft en The Miracle Worker.

Kiam Marilyn Monroe estis maldungita dum la filmado de la komedio Something's Got to Give, la studio anoncis ke Remick estus ŝia anstataŭanto. Kunaktoro Dean Martin malakceptis plui, tamen, dirante ke kvankam li admiris Remick, li estis subskribinta por la filmo strikte por povi labori kun Monroe.

Remick poste aperis en la broadvaja muzikalo de 1964 nome Anyone Can Whistle,[7] verkita de Stephen Sondheim kaj Arthur Laurents, kiu daŭris nur unu semajnon. La ludado de Remick estis kaptita en la origina sursceneja registrado. Tio ekigis vivdaŭran amikecon inter Remick kaj Sondheim, kaj ŝi poste aperis en la ŝlosila koncerta versio de 1985 de lia muzikalo Follies. En 1966, ŝi aktoris en la broadvaja teatraĵo Wait Until Dark,[7] kiu estis alia granda sukceso kaj Remick estis nomumita por premio Tony kiel plej bonkvalita aktorino (drama).[8] Ĝi estis adaptita kiel sukcesa filmo la venontan jaron kun aktorino Audrey Hepburn.

Remick pluaktoris en gravaj filmoj laŭlonge de la 1960-aj kaj komenco de la 1970-aj jaroj, kiel ĉe Baby the Rain Must Fall (1965), No Way to Treat a Lady (1968), The Detective (1968), Sometimes a Great Notion (1971), kaj A Delicate Balance (1973).

Ŝi kunaktoris kun Gregory Peck en la hororfilmo de 1976 nome The Omen, en kiu la filo adoptita de ŝia rolulino, nome Damien, estas la Antikristo. La filmo estis biletvenda sukceso, spite la negativajn kritikojn.

Remick poste aperis en kelkaj televidaj filmoj kaj serietoj, pro kiuj ŝi ricevis totalon de sep nomumoj al Premio Emmy. Kelkaj el ili estis de historia karaktero, kiaj du notitaj serietoj: Ike, en kiu ŝi portretis la rolon de Kay Summersby, kun Robert Duvall (ŝia kunaktoro en Wait Until Dark) kiel Generalo Dwight Eisenhower, kaj Jennie: Lady Randolph Churchill kie ŝi portretis la patrinon de Winston Churchill, nome la usona Jennie Jerome aŭ Lady Randolph Churchill kiu edziniĝis al Lord Randolph Churchill.[9]

Rekonado[redakti | redakti fonton]

Remick ricevis la premion Women in Film (kinvirinoj) nome Crystal Award en 1990.[10]

Ŝi havis stelon en la filma sekcio de la Trotuaro de famo en Holivudo ĉe 6104 Hollywood Boulevard. (La retejo de Trotuaro de famo en Holivudo listigas ĝin ĉe 1615 Vine Street.) Ĝi estis dediĉita la 29an de Aprilo, 1991.[11]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Remick en 1960

Remick edziniĝis al la produktoro Bill Colleran en 1957. Ili havis du gefilojn, nome Katherine kaj Matthew.[1] Remick kaj Colleran divorcis en 1968. Ŝi edziniĝis poste al la brita produktoro William Rory "Kip" Gowans en Decembro 1970. Ŝi translokiĝis kun Gowans al Anglio kaj restis sia edzino ĝis sia morto.[2]

Morto[redakti | redakti fonton]

Remick mortiĝis la 2an de Julio, 1991, je aĝo de 55, ĉe sia hejmo en Los Angeles pro rena kancero. Survivantoj estis ŝia edzo, ŝia filo, ŝia filino, du duonfilinoj, kaj ŝia patrino.[12]

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Remick estis temo de la unua simpla disko de The Go-Betweens nome "Lee Remick," same kiel la simpla disko de 1998 de Hefner kun sama titolo (ambaŭ kantoj ne estas rilataj).

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo Notoj
1957 A Face in the Crowd Betty Lou Fleckum ŝia kin-eko
1958 The Long, Hot Summer Eula Varner
1959 These Thousand Hills Callie
1959 Anatomy of a Murder Laura Manion Nomumita al Ora Globo
1960 Wild River Carol Garth Baldwin
1961 Sanctuary Temple Drake
1962 Experiment in Terror Kelly Sherwood
1962 Days of Wine and Roses Kirsten Arnesen Clay Nomumita al Oskar-premio
Nomumita al BAFTA
Nomumita al Ora Globo
1963 The Running Man Stella
1963 The Wheeler Dealers Molly Thatcher
1965 Baby the Rain Must Fall Georgette Thomas
1965 The Hallelujah Trail Cora Templeton Massingale
1968 No Way to Treat a Lady Kate Palmer
1968 The Detective Karen
1969 Hard Contract Sheila Metcalfe
1970 The Loot Nurse Fay McMahon
1970 A Severed Head Antonia Lynch-Gibbon
1971 Sometimes a Great Notion Viv Stamper
1973 A Delicate Balance Julia
1974 Touch Me Not Elanor
1975 Hennessy Kate Brooke
1976 The Omen Katherine Thorn
1977 Telefon Barbara
1978 The Medusa Touch Doktoro Zonfeld
1979 The Europeans Eugenia Young
1980 The Competition Greta Vandemann
1980 Tribute Maggie Stratton
1986 Emma's War Anne Grange

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo Notoj
1960 The Tempest Miranda Televida filmo
1962 The Farmer's Daughter Katrin Holstrom Televida filmo
1967 Damn Yankees Lola Televida filmo
1972 The Man Who Came to Dinner Maggie Cutler Televida filmo
1973 And No One Could Save Her Fern O'Neil Televida filmo
1973 The Blue Knight Cassie Walters Televida filmo
Ora Globo
Nomumita por Premio Emmy
1974 QB VII Lady Margaret 2 epizodoj
Nomumita por Premio Emmy
1974 Jennie: Lady Randolph Churchill Jennie, Lady Randolph Churchill 7 epizodoj
Premio BAFTA
Ora Globo
Nomumita por Premio Emmy
1975 Hustling Fran Morrison Televida filmo
1975 A Girl Named Sooner Elizabeth McHenry Televida filmo
1977 The Ambassadors Maria Gostrey Televida filmo
1978 Ike: The War Years Kay Summersby Televida filmo
1978 Wheels Erica Trenton Televida filmo
Nomumita por Ora Globo
Nomumita por Premio Emmy
1979 Torn Between Two Lovers Diana Conti Televida filmo
1979 Ike Kay Summersby Televida filmo
1980 Haywire Margaret Sullavan Televida filmo
Nomumita por Premio Emmy
1980 The Women's Room Mira Adams Televida filmo
1982 I Do! I Do! Ŝi Televida filmo
1982 The Letter Leslie Crosbie Televida filmo
Nomumita por Ora Globo
1983 The Gift of Love: A Christmas Story Janet Broderick Televida filmo
1984 Mistral's Daughter Kate Browning Televida serieto
1984 A Good Sport Michelle Tenney Televida filmo
1984 Rearview Mirror Terry Seton Televida filmo
1985 Toughlove Jan Charters Televida filmo
1985 The Snow Queen The Snow Queen Faerie Tale Theatre
1986 American Playhouse Eleanor Roosevelt Epizodo: "Eleanor: In Her Own Words"
Nomumita por Premio Emmy
1986 Of Pure Blood Alicia Browning Televida filmo
1987 Nutcracker: Money, Madness & Murder Frances Schreuder Televida filmo
Nomumita por Premio Emmy
1988 Jesse Jesse Maloney Televida filmo
1989 Bridge to Silence Marge Duffield Televida filmo
1989 Around the World in 80 Days Sarah Bernhardt 3 epizodoj
1989 Dark Holiday Gene LePere Televida filmo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "She Prefers Musicals", The Daily Reporter, 6a de Aprilo, 1967, paĝo 7. Kontrolita 26a de Septembro, 2015.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Lee Remick: From Baton Twirler to 'Jennie'", 11an de Januaro, 1976, paĝoj 99-100. Kontrolita 26a de Septembro, 2015.
  3. Playing Jennie - The Churchill Centre. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2015-10-11.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-03. Alirita 2015-10-11.
  5. "LEE REMICK: FROM A FACE TO A FIRM PLACE IN THE HOLLYWOOD CROWD", Philadelphia Inquirer, 1991-07-03.
  6. Champlin, Charles, "Remick Endures Despite Personal Ordeal : Profile: Actress waged a 'drastic and horrible and successful' fight against kidney cancer. Now, she prepares for a role in the miniseries 'The Young Catherine.'", Los Angeles Times, 6a de Marto 1990.
  7. 7,0 7,1 7,2 Lee Remick. Alirita 26a de Septembro 2015.
  8. Search Results: Lee Remick. Arkivita el la originalo je 2018-07-31. Alirita 26a de Septembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-31. Alirita 2015-10-11.
  9. Jennie: Lady Randolph Churchill. IMDb. Alirita 2012-08-15.
  10. Past Recipients: Crystal Award. Women In Film. Arkivita el la originalo je 2011-06-30. Alirita 10a de Majo, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-30. Alirita 2021-08-14.
  11. Lee Remick. Alirita 26a de Septembro 2015.
  12. "Lee Remick, 55, Actress in Roles From Enticing to Tormented, Dies", 3a de Julio, 1991. Kontrolita 27a de Septembro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lee Remick en la angla Vikipedio.