Elfriede Ott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elfriede Ott
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1925 (1925-06-11)
en Vieno
Morto 12-an de junio 2019 (2019-06-12) (94-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Music and Arts University of the City of Vienna
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Elfriede OTT (naskiĝinta la 11-an de junio 1925 en Vieno, mortinta samloke la 12-an de junio 2019[1]) estis aŭstra aktorino, kantistino, reĝisorino kaj aktorlernigantino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ott trejnitis kiel horloĝriparistino por transpreni la patran atelieron. Sed ŝi volis fari teatran karieron kaj kaŝe partoprenis aktortrejnadon. Ŝia unua sursceneja apero estis en 1944 ĉe la Burgteatrejo en la teatraĵo Die goldene Harfe de Gerhart Hauptmann (reĝisoris Lother Müthel tiam). Burgteatrejanino ŝi restis ĝis 1949. Poste oni venigis ŝin al la Landa Teatro al Graz, en 1950 ŝin edzinigis la aktoro kaj komikisto Ernst Waldbrunn; divorco estis en 1964. Ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ŝi estis la vivkunulino de Hans Weigel kiun ŝi edzigis en 1991 mallonge antaŭ ties morto.

1953 Ott aktoris unuafoje ĉe "Theater in der Josefstadt" al kies ensemblaro ŝi apartenas ĝis hodiaŭ. Krom teatraĵe Ott ofte laboris operete kaj televide, ekz. en la televidserioj Hallo ... Hotel Sacher, Portier (komenco de la 1970-a jaroj) aŭ en la televida ORF-improvizteatraĵserio Die liebe Familie. Ekster tio ŝi videblis ankaŭ dum la Festivalo de Salcburgo, dum la Salcburga Stratteatro (1970-1972) aŭ dum la Vienaj Festsemajnoj. Kiel reĝisorino ŝi deĵoris ĉe vienaj scenejoj kaj inter 1985-2004 kiel aktoradinstruistino ĉe la Konservatorio de la urbo Vieno. Krom verkistino ŝi fariĝis hobia pentristino kaj desegnistino.

Distrigistino[redakti | redakti fonton]

En 1983 Hans Weigel kaj Elfriede Ott fondis la someran Nestroy-festivalon sur la Kastelo Liechtenstein en Maria Enzersdorf (Distrikto Mödling). Samloke ili ambaŭ loĝis ekde 1971. Kun multaj Ö-Dur-muzikprogramoj Ott aperis publike, kiujn plejofte aranĝis ŝia vivkunulo Weigel. Li oftege ankaŭ verkis ŝiajn kabaretajn tekstojn (Conférences) kaj prilaboris kantotekstojn. Tie ankaŭ multaj ŝajne jam perdiĝintaj vienaj komediaj kantoj de Nestroy, sed ankaŭ verketoj de Erich Kästner, Frank Wedekind, Yvette Guilbert, Alexander Steinbrecher, Karl Valentin, Georg Kreisler, Gerhard Bronner aŭ Peter Altenberg prezentitis.

Ŝia unua programo Viena Komedi-kantoj (1963) prezentitis de ŝi kune kun Julius Patzak kaj Erik Werba (pianludanta) en la Viena Koncertejo. La aliaj soloprogramoj ŝiaj, akompanite de Erik Werba, jenis: Phantasie in Ö-Dur (1965), Die lustigen Klassiker (1968), Das kleine Zweimaleins (1969, kun Waldemar Kmentt) aŭ Melancholie mit Flinserl (1971). Ekde la prezentado de Mit und ohne Motto kaj de Schon wieder ein Zimmer (1973) ŝia akompananto ĉepiana estis la fama Gerhard Bronner. Krome Ott faris ankaŭ duopajn vesperojn kun Fritz Muliar (ekde 1995) kaj Lore Krainer (Solo für zwei, ekde 1996). Kelkaj programoj montritis de ŝi ankaŭ ekstere de Germanlingvio. La voĉo de Ott registritits je pli ol 30 sondiskoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ott ricevis multajn premiojn, ekz.:

  • Nestroy-Ring
  • Kainz-Medaille
  • Goldene Kamera

'Großes Silbernes Ehrenzeichen der Republik Österreich

  • titoligo "Professor" kaj "Kammerschauspielerin"

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elfriede Ott, Ich hätte mitschreiben sollen ... Splitter meines Lebens. Styria Pichler, Wien 2005.
  • Elfriede Ott, Ein Hoch dem Tief. Quer durch ein Theaterleben. Zusammengetragen von Elke Vujica. Unter Mitarbeit von: Fritzi. Styria, Graz-Wien-Köln 2000.
  • Elfriede Ott, Phantasie in Ö-Dur. Jugend & Volk, Wien-München 1975.
  • Elfriede Ott (Hg.), Was hinter dem Vorhang passiert. Keine alltäglichen Geschichten aus dem Theateralltag. Styria, Graz-Wien-Köln 1999.
  • Elfriede Ott (Hg.), Der Komödie zweiter Teil ... und wieder aus dem Theateralltag. Styria, Graz-Wien-Köln 2001.
  • Elfriede Ott (Hg), Der dritte Akt. Theateralltag: ein unerschöpfliches Thema. Styria, Graz-Wien-Köln 2002.
  • Elfriede Ott (Hg), Und was ist über den Sternen. Weihnachtliches. Styria, Graz-Wien-Köln 1996.
  • Elfriede Ott (Hg), Gestatten, mein Name ist Hund. Literarische Erfahrungen. Styria, Graz-Wien-Köln 1998.
  • Elfriede Ott (Hg), Das 1000jährige Kind. Hans Weigel und sein Österreich. Styria, Graz-Wien-Köln 1996.

Diskoj/videobendoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elfriede Ott, Melancholie mit Flinserl. Lieder und Chansons von Maria Stuart bis Alexander Steinbrecher. Preiserrecords, Wien (1971). DLP
  • Elfriede Ott, Phantasie in Ö-Dur. Monologe, Arien, Lieder, Couplets, Gstanzeln und Duette vom Augustin bis Steinbrecher. Preiserrecords, Wien o. J.
  • Elfriede Ott und Gerhard Bronner singen Lieder für Kinder von 3 bis 83. Preiserrecords, Wien 2000.
  • Elfriede Ott und Gerhard Bronner, Der Hammerschlag des lieben Augustin.

Aufzeichnung aus dem Rabenhof-Theater. Wien 2000. Vertrieb: Hoanzl.

  • Elfried Ott & Maxi Böhm, Ein Abend für zwei Komödianten. Eine Aufzeichnung aus den Wiener Kammerspielen, 1982. Kurier Edition. Best of Kabarett, 39.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe kabarettarchiv.at

Notoj[redakti | redakti fonton]