Pločnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
43.20194444444421.355555555556

Pločnik (serbe Плочник) estas vilaĝo en la municipo Prokuplje, de la Distrikto Toplica, Serbio. Laŭ censo de 2002, ĝi estas loĝata de 182, ĉiuj el kiuj deklariĝis serboj.

Ĝi estts la loko de historie grava Batalo de Plocnik de 1386 inter trupoj de la Otomana Imperio kaj serboj, kiuj venkis, sed ne povis eviti invadon fare de la turkoj.

Pli ĵuse oni trovis arkeologian kuŝejon ĉe Pločnik, kie arkeologoj trovis la plej antikvan pruvaron de fandado de metaloj nome de kupro, datataj el inter 5500 kaj 5000 a.K.[1][2] Tio montris, ke la Kuprepoko startis 500 jarojn pli frue ol oni ĉirkaŭkalkulis antaŭe, kaj probable ie ĉe tiu regiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]