Kornél Rados
Kornél Rados | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1901 en Trstín |
Morto | 27-an de majo 1985 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • lektoro |
Kornél Rados [radoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rados Kornél estis hungara arkitekto, profesoro.
Kornél Rados [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1901 en Hungara reĝlando en Pozsonynádas (nuntempa Trstín en Slovakio). Li mortis la 27-an de majo 1985 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kornél Rados akiris inĝenieran diplomon en Teknikuniversitato József en 1926. Komence li laboris en privataj firmaoj, sed en 1932 li establis propran arkitektan firmaon. En 1944 li estis trudlaboristo, eĉ li estis deportita. Inter 1945 kaj 1948 li estis ĉefkonsilisto de la ĉefurba municipo, inter 1948-1950 li estis institutestro, poste li instruis en la menciita universitato. Li fondis novan katedron, kiun li gvidis ĝis la pensiuliĝo en 1971. Li estis rektoro inter 1952-1954 kaj 1957-1960. Li kandidatiĝis en 1959. Li ricevis plurfoje premiojn. Li okupiĝis precipe pri projektoj de fabrikoj.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Ipari épületek tervezése (1953)
- Ipartelepek építészete 1-5 (1956-1979)