Verticilo-velkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verticilo-velkado estas fungomalsano de plantoj. Verticillium dahliae kaj V. albo-atrum atakas pli ol 350 hortikulturaj kaj agrikulturaj susceptoplantoj (kun pli ol 70 arbospecioj kaj arbustoj). Precipe V. dahliae kaŭzas ĉe multaj lignoplantoj "velkadon". Ambaŭ verticilo-specioj estas elgrunda damĝfungoj.

Tiu velkiga fungo ofte venis an la grundoj pere de novplantado. La plej grava suscepto estas aceroj (i.a plataneca acero kaj japana acero), krome specioj de jenaj genroj Catalpa, Cornus, Clematis, Castanea, Fraxinus, Robina kaj Aesculus, plus plurasj aliaj lignoplantspecioj. Malpli sensivaj estas i.a. alno, poplo, platano, betulo, karpeno kaj fago. Unukotiledonoj kaj koniferoj ne estas susceptoj de Verticilo. [1]

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

Lal fungo estas rekonebla laŭ jenaj simptomoj: ŝoso, kiuj ekzemple post la vintro elkreskas montras subite velkajn foliojn, kvankam la planto havas sufiĉe da akvo kaj nutraĵoj. La antaŭe verdaj folioj ricevas malbrile verda koloro kaj velkas.

La arboŝelo de la dikaj branĉoj ne plu estas glata. Krome videblas en la branĉo eta serpoforma duonluno. Tio estas la signo, ke la fungo jam penetris la lignoplanton profunde. Ankaŭ pritranĉado ne plu helpas.

Kontraŭbatalo[redakti | redakti fonton]

Sprucadoj kontraŭ fungoj ne efikas, ĉar la fungo estas protektata ene de la branĉoj. Fortranĉitajn branĉojn ne metu sur kompoŝto kaj ne dispecigu la branĉojn, ĉar la fungo infekcias aliajn plantojn.

La ĝardentondiloj, segiloj kaj aliaj iloj devas esti desinfektigitaj.

La sola teoria ebleco kontraŭbatali la fungon estas profundan grundoŝanĝon. Malaltigado de la pH-valoro de la grundo malaltigas la infekcian riskon.

Rezisteco[redakti | redakti fonton]

Jenaj foliarboj estas rezistaj kontraŭ la fungo: juglando (Juglans), saliko, kverko (Quercus) kaj piro (Pyrus). [2]

Ankaŭ eblas planti koniferojn, ekzemple kiel heĝoj de taksusojtujoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Neergaard, Paul: Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj kaj kiel prilukti ilin. The Esperanto Publishing Compasny LTD, Rickmansworth, (Herts.), 1954, p. 211

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. url=http://www.arbofŭ.de/verticillium-welke-an-laubgehoelzen.html%7C[rompita ligilo] titel=Verticillium-Welke an Laubgehölzen|de 2015-08-13
  2. titel=Verticillium-Welke an Gehölzen|autor=Pflanzenschutzamt Berlin, de 2015-08-13