Karla LaVey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karla LaVey
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1952 (1952-07-31) (71-jaraĝa)
en San-Francisko
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Anton Szandor LaVey
Frat(in)oj Satan Xerxes Carnacki LaVey • Zeena Schreck
Okupo
Okupo okultisto • radio-prezentisto
vdr
Karla LaVey, filino de Anton LaVey, kaj fondinto de la Unua Satana Kirko

Karla Maritza LaVey (naskiĝita 1952) estis Alta Pastrino de la Kirko de Satano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas la filino de Carole Lansing kaj Anton LaVey, eksa Alta Pastrino de la Kirko de Satano kaj Fondinto kaj nuna Alta Pastrino de la Unua Satana Kirko. Ŝi havas du duonajn gefratojn, Zeena Schreck kaj Satan Xerxes Carnacki LaVey. Ŝi fondis la stabejon de la Unua Satana Kirko en Sanfrancisko en 1999, kiu daŭrigas la heredaĵon de ŝia patro. Inkluzive teni la titolon de Alta Pastrino, LaVey estis ankaŭ fondinta membro de la Kirko de Satano, kiu estis originale nomita "La Satana Kirko". LaVey agis kiel la publika reprezentanto por ambaŭ la kirko kaj ŝia patro dum preskaŭ kvar jardekoj.

En la 1970aj jaroj ŝi estis tre proksima amiko de Alice Cooper, kiun ŝi poste enkondukus al sia patro.

Karla stele aperis sur televido, radio, en novaĵaj kaj ĵurnalaj artikoloj inkluzive Fox News.[1] Ŝi lekciis pri la temo de Satanismo ĉirkaŭ la mondo. Ŝi povas esti vidita en la filmoj Satanis: La Diabla Meso, Sorĉado 70, kaj Parolu Pri la Diablon (dokumentario pritemanta Anton LaVey).

En 1979, Karla estis ekspedita al Amsterdamo por estri la Internacian Stabejon de la Kirko de Satano kiu agis kiel interrilatigo al ĝiaj membroj eksterlande.[2] Dum ĉi tiu tempo Karla estis donita la titolon Alta Pastrino de la Kirko de Satano kiun ŝi foje uzus dum intervjuoj kun la gazetaro kaj ŝiaj lekciaj turneoj.

Dum la 1980aj jaroj kaj 1990aj jaroj Karla faris multenombrajn aperojn sur televido por batali kontraŭ la Satana Paniko kiu ŝajnis tiom granda ĉe tiu tempo. Kelkaj de ŝiaj aperoj inkluzivis la Joan Rivera Spektaklon, Ron Reagan Spektaklo, 20/20, kaj 60 Minutoj.

La 29an de oktobro, 1997 Anton LaVey, la patro de Karla, mortis pro pulma edemo.

La 7an de novembro 1997 Karla kondukis gazetaran konferencon por anonci la morton de Anton LaVey. Estis ĉe ĉi tiu tempo ke helpanto/biografisto Blanche Barton (kiu naskis la nuran filon de LaVey, Xerxes) kaj Karla LaVey anoncis ke ili estras la Kirkon de Satan kune kiel Alta Pastrinoj.

Pluraj tagoj poste Barton aperigis mane skribitan testamenton asertantan ke LaVey lasis ĉiom da siaj apartenecoj, nemoveblaĵo, skriboj, kaj enspezoj (inkluzive la Kirkon de Satano) metotaj en la portempa estrado de Barton. Karla kontraŭis la testamenton kiu estis poste deklarita nula.

Konsento estis poste atingita en kiu la apartenecoj de Anton LaVey, skriboj, kaj enspezoj estus fenditaj inter la tri infanoj. Barton ricevis la “korporacion konata kiel Kirko de Satano.”

Karla tiam decidis daŭrigi la laboron de sia patro per organizi la Unuan Satanan Kirkon kaj estri ĝin en Sanfrancisko, same kiel ŝia patro estris ĝin. La Kirko de Satano, sub la estrado de Blanche Barton, poste translokiĝis al Nov-Jorka Urbo. En 2001 Barton cedis estradon de la Kirko al Peter Gilmore.

Nuntempe, Karla LaVey reklamas kaj subtenas vivajn Satanajn eventoj, spektaklojn, kaj koncertojn. Ŝi ankaŭ gastigas ĉiusemajnan radian spektaklon en Sanfrancisco.

References[redakti | redakti fonton]

  1. FoxNews
  2. “Satan Wants you” by Arthur Lyons – Mysterious Press (June 1988) ISBN 0-89296-217-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]