Kořenov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kořenov
germane Bad Wurzelsdorf
municipo
Vido al Kořenov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kořenov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Tanvald
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Rivero Jizera
Situo Kořenov
 - alteco 725 m s. m.
 - koordinatoj 50° 45′ 34″ N 15° 21′ 56″ O / 50.75944 °N, 15.36556 °O / 50.75944; 15.36556 (mapo)
Areo 55,67 km² (5 567 ha)
Loĝantaro 987 (2023)
Denseco 17,73 loĝ./km²
Estiĝo 1960
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 468 48 ĝis 468 50
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0512
NUTS 5 CZ0512 563668
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kořenov
Retpaĝo: www.korenov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kořenov (germane Bad Wurzelsdorf) estas montara municipo en Ĉeĥio, en distrikto Jablonec nad Nisou, situanta en limlinio de montaroj Jizerské hory kaj Krkonoše, inter urboj Harrachov kaj Desná. Granda parto de civita teritorio troviĝas en Protektata teritorio Jizerské hory. Vivas ĉi tie 987 loĝantoj (2023). Origina loĝantaro estis plejparte germana, post ellandigo de germanoj en forlasitajn domojn transmigris ĉeĥoj kaj multaj konstruaĵoj komencis servi por ripozamuzaj celoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Desná, Velké Hamry, Tanvald, Zlatá Olešnice, Paseky nad Jizerou, Harrachov, Hejnice, Bílý Potok kaj Szklarska Poręba.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbo Kořenov fondiĝis en jaro 1960 per unuiĝo de urboj Polubný, Příchovice (ankaŭ kun vilaĝeto Rejdice) kaj Jizerka. Kořenov antaŭ tiu ĉi kunligo estis loka parto de vilaĝo Polubný. Komence de la jaro 2012 en Kořenov loĝis 966 loĝantoj, en la jaro 2006 tie ĉi tamen loĝis 1012 loĝantoj.

La plej malnova parto de la urbo estas Rejdice, fondita jam en jaro 1577. En jaroj 1850–1920, 1939–1945 kaj 1949–1960 vilaĝo Rejdice apartenis al urbo Příchovice, en jaroj 1920–1930 kaj 1945–1949 Rejdice estis memstara vilaĝo. Malsupra parto de Rejdice situas apud ŝoseo el Příchovice al Zlatá Olešnice, supra parto de Rejdice apud vojo ĉe supra parto de nuna malsuprenglitejo, kaj al Rejdice apartenas ankaŭ vilaĝeto Počátky – apud ŝoseo el Vysoké nad Jizerou. Polubný estas de la jaro 1793, kiam estis konsekrita preĝejo de Sankta Jan Křtitel, sidejo de paroĥo, kaj 19-an de oktobro 1899 ĝi estis rangaltigita kiel urbeto. La civito konsistis el urbopartoj Dolní Polubný, Horní Polubný, Kořenov, Černá Říčka, Zelené údolí, Ničovy domky, Kobyla, Merklov, Novina, Růžodol, Souš, Václavíkova Studánka. Dolní Polubný estis forigita de civito Polubný kaj aldonita al Desná en la jaro 1949. Ĝis la jaro 1959 ĉi tie meze de rivero Jizera trairis ŝtatlimo kun Pollando kaj tial nun apartenas al katastro de Polubný ankaŭ kampoj, situantaj sur historia teritorio de Silezio.

Příchovice origine konsistis el vilaĝetoj kaj partoj Dolní Příchovice, Horní Příchovice, Pustiny, Morava, Libštát, Potočná, Nová Huť, Tesařov kaj multaj solecaj domoj, kaj memstara civito ĝi estis en la jaroj 1850-1960. La 28-an de aprilo 1897 ĝi estis rangaltigita al urbeto. De la jaro 1690 en Příchovice estis ligna preĝejo de Sankta Vito, en la jaro 1862 nove konsekrita post vasta trakonstruo. Paroĥo en Příchovice estis fondita en la jaro 1736.

Jizerka estis en jaroj 1850-1936 parto de civito Bílý Potok, en jaroj 1936-1959 memstara civito.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 935
18808 315
18909 011
19009 828
19109 750
19217 851
JaroLoĝantoj
19308 142
19502 674
19611 810
19701 512
19801 247
19911 022
JaroLoĝantoj
20011 028
2014959
2016947
2017934
2018928
2019936
JaroLoĝantoj
2020912
2021864
2022859
2023987

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Belvedero Štěpánka[redakti | redakti fonton]

Štěpánka estas la plej malnova belvedero en montaro Jizerské hory. Ĝian konstruadon komencis princo Camille Rohan en jaro 1847. En la sama jaro komencis malsupre en valoj konstruado de Krkonošská ŝoseo, kies patrono estis arkitekto Stephan – Štěpán, kiu tiam grimpis sur monton Buchstein (nun Hvězda).

Princo Rohan la monteton honore al arkitekto Stephan nomigis Štěpánova výšina kaj komencis ĉi tie konstrui rigardoturon. Estis tamen konstruita nur bazo de la turo kaj enirejo, konstruado poste estis ĉesigita post foriro de la princo al Hungarujo. La parte konstruitan elvidejon post kvardek jaroj transprenis de la princo Horský spolek (Montara societo), kaj en kvar jaroj poste estis la turo finkonstruita kaj malfermita.

Pri la belvedero Štěpánka oni rakontas miton, laŭ kiu la princo Rohan ĉesigis konstruadon post averto de ciganino – aŭguristino, kiu al li antaŭdiris, ke li mortos baldaŭ post finkonstruo de la turo. En la jaro 1892 la belvedero estis finkonstruita kaj la princo Rohan mortis kelkajn monatojn poste.

Vido el la belvedero estas vere bela, krom okcidenta Krkonoše estas videblaj dissemitaj montaraj domoj, valbaraĵo Souš kaj monto Jizera en malproksimo, same kiel valoj Desná kaj Kamenice, kaj ĉirkaŭa pejzaĝo. Malantaŭ la turo troviĝas ruino de ŝtona milita kruco, kiu onidire estis simbola loko por tieaj nazioj dum Dua mondmilito.

Evangelia kapelo en Tesařov[redakti | redakti fonton]

En centro de civito Tesařov staras de malproksime videbla simbolo de tiu ĉi regiono – okflanka kapelo kun blankaj muroj, nokte lumigata de reflektoroj. La kapelo estis konstruita de lokaj evangelianoj, kiuj antaŭe kunvenis apud proksima kabano Zvonice (Sonorilejo).

Monon por konstruado prizorgis evangeliana pastoro per farataj prelegoj en Silezio, baza ŝtono estis metita en jaro 1909 kaj la konstruado kun memhelpo de evangelianoj daŭris 4 monatojn.

Montara tombejo apud kapelo estis fondita en jaro 1911, aŭstraj oficoj tamen longan tempon ne donis permeson por ĝia uzado. En jaroj 1913 tamen al meblisto Ulman mortis du filinoj kaj ilin per permeso nepermeso li entombigis en la tombejo, kaj aŭstra polico tiam devis la tombejon legaligi.

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto[redakti | redakti fonton]

Ununava preĝejo de Sankta Johano Baptisto en Polubný estis konstruita en jaroj 1789 ĝis 1793 kaj konsekrita en jaro 1793. La 29-an de majo 2015 ĉi tie okazis Nokto de la preĝejoj, estis celebrita solena sankta meso kaj projekciata filmo pri la preĝejo. El preĝeja Svatojánská turo estas videbla bela panoramo de la urbo (post suprenpaŝado de 200 ŝtupoj).

Ŝtona ponto ĉe kunfluejo de riveroj Mumlava kaj Jizera[redakti | redakti fonton]

La ponto estis konstruita en jaroj 1852-1855. Pri la ponto estis eldonita libro de Jaroslav Seifert en libroeldonejo Vyšehrad.

Ekspozicio de malpeza fortikigo[redakti | redakti fonton]

La ekspozicio troviĝas en limregiono de montaroj Jizerské hory kaj Krkonoše en Kořenov, sube de belvedero kun bela knabina nomo Štěpánka. Sur teritorio de Kořenov kaj en ĉirkaŭa regiono troviĝas ĉirkaŭ kvindek konstruitaj fortikaĵoj de malpeza fortikigo nomataj „řopíky“. Ilia nomo signifas mallongigon de „Ředitelství opevňovacích prací“ (Direkcio de fortikigaj laboroj). Tasko de linio de la fortikaĵoj, konstruitaj en jaroj 1936-1938, estis defendi ĉi tiean teritorion antaŭ alveno de germana armeo kaj minacanta militagreso. Tiuj ĉi fortikigoj troviĝas dissemitaj sur teritorio inter Václavkova Studánka kaj belvedero Štěpánka.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]