Tri Pilgrimadaj Festoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tri Pilgrimadaj Festoj, (hebree: שלוש רגלים Ŝaloŝ Regalim), estas tri gravaj festoj en judismo — nome Pesaĥo, Ŝavuoto (SemajnojPentekosto) kaj Sukoto (Tabernakloj, TendojLaŭboj) — kiam la antikva Izraelidoj loĝantaj en la Regno de Jehuda faris pilgrimadon al la Templo de Jerusalemo, kiel la Tora ordonas. En Jerusalemo, ili partoprenus festadojn kaj ritan adoron en ligo kun la servoj de la kohanim ("pastroj") ĉe la Templo.

Post la detruo de la Dua Templo kaj ĝis la konstruaĵo de la Tria Templo, Judoj ne plu estis devigitaj pri la pilgrimado kaj ĝi ne plu okazas je nacia skalo. Dum sinagogaj diservoj la rilataj teksteroj kiuj priskribas la aktuale observitan ferion estas legata voĉe de Tora skribrulaĵo sur la bima (platformo) uzata ĉe la centro de la sinagogaj diservoj. Dum la judaj festoj en moderna Israelo, multaj judoj vivantaj en aŭ proksimaj al Jerusalemo klopodas ĉeesti preĝajn servojn ĉe la Okcidenta Muro, "imitante" la antikvajn pilgrimadojn en iu malgranda modo.

Fontoj en la hebrea Biblio[redakti | redakti fonton]

  • Libro de Eliro: "Tri fojojn festu al Mi dum la jaro. La feston de la macoj observu [t.e. Pesaĥo] ... ankaŭ la feston de la rikolto [t.e. Ŝavuoto] ... kaj la feston de kolekto [t.e. Sukoto]. ... Tri fojojn ĉiujare aperu ĉiuj viaj virseksuloj antaŭ la Sinjoro, la Eternulo ..." (Eliro 23:14-17) kaj "La feston de macoj observu ... Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro. Tri fojojn en la jaro ĉiuj viaj virseksuloj aperu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael." (Eliro 34:18-23)
  • Libro de Readmono: "Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; ĉar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto... Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn. Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio... Feston de laŭboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via draŝejo kaj el via vinpremejo... Tri fojojn en la jaro ĉiu via virseksulo devas aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de laŭboj; kaj li ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj." (Readmono 16)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Judaj ferioj