MIPS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIPS - (mallongigo de angla Microprocessor without Interlocked Pipeline Stages - mikroprocesoro sen haltitaj stadioj de ĉenstablo) nomo de procesora RISC-arkitekturo kaj familio de procesoroj sur ties arkitekturo.

Inicianto de MIPS-arkitekturo, Ĝon Ĥennesi (John Hennessy), lanĉis projektadon de unua procesoro en 1981 j en Stanford Research Institute. Jen estas ĉefa ideo de la projekto: necesas laŭeble simpligi konstrukcion de procesoro, kio permesos tre longigi ĉenstablon, danke al kio altiĝos frekvenco de la procesoro. La procesoro ne sukcesos plenumi komplikajn instrukciojn. Sed alta frekvenco permesos atingi grandan kalkulpovon, eĉ uzante emuladon de la komplikaj instrukcioj. Por simpligi la procesoron, oni eĉ provis eviti instrukciojn de multobligo kaj similajn. Tamen en venditaj procesoroj la instrukcioj ĉeestis, ĉar puraj ideoj ne tre taŭgas por komerco.

En 1984 j estis fondita firmao MIPS Computer Systems kaj en 1985 j ĝi prezentis unuan 32-bitan MIPS-procesoron R2000 . En 1988 j estis lanĉita procesoro R3000. La procesoro estis multe pli rapida ol R2000, subtenis multprocesorecon kaj virtualan memoron. R3000 estis komerce sukcesa kaj estis uzita en laborstacioj de firmao Silicon Graphics. Procesoro R3000A famiĝis pro uzo en ludkonzolo Sony PlayStation. Necesas rimarki, ke ankaŭ Nintendo uzis procesorojn MIPS por siaj ludkonzoloj.

En februaro de 1991 j estis anoncita kaj en marto de 1992 estis ekfabrikita unua 64-bita MIPS-procesoro R4000 (kiu estis ĝenerale unua 64-bita procesoro, aperinta pli frue ol dekomence 64-bita procesoro de arkitekturo DEC Alpha). La procesoro estis tiom grava por Silicon Graphics, ke la lasta aĉetis firmaon MIPS Computer Systems kaj fondis sian distrikton MIPS Technologies. Post la evento Silicon Ghaphics permesis MIPS-arkitekturon al fremdaj firmaoj, kio gvidis al apero de vasta familio de MIPS-procesoroj. R4000 estis uzita, ekz en konzolo PlusMedia Station fare de firmao Sony kaj eĉ en PlayStation Portable. Ek de procesoroj R4600 kaj R4700, fare de Quantom Effects Devices, MIPS-procesoroj estas senŝanĝa fundamento de famaj direktiloj. En 1994 j aperis R8000 - unua superskalara procesoro de arkitekturo MIPS. En 1995 j estis lanĉita R10000, kiu estis plibonigita varianto de R8000. R10000 havis ekstervican plenumon de komandoj en ĉenstablo. Frekvenco de la procesoro atingis 200 MHz kaj ĝi estis unu el plej kalkulpovaj procesoroj de tiamo.

En 1998 j Silicon Graphics anoncis, ke opinias daŭran evoluon de MIPS-arkitekturo sentaŭga kaj apartigis MIPS Technologies al memstaran firmaon.

Ek de tiu evento ĉiuj pliaj MIPS-procesoroj estis nur evoluo de procesora kerno R10000: estis ŝanĝitaj nur dimensio de staplo kaj kreskis frekvenco. En 2001 j la plej kalkulpova procesoro R14000 havis frekvencon nur 600 MHz.

Tamen firmao MIPS Technologies sukcese pluvivas. En 1992 j ĝi simpligis sian permesilan politikon kaj nun proponas du MIPS-arkitekturojn: MIPS32 por 32-bitaj sistemoj kaj MIPS64 por 64-bitaj. Por ekzemplo eblas rememori ludkonzolon Sony PlayStation 2, kiu havas centran procesoron Emotion Engine fabrikata laŭ arkitekturo MIPS IV. La sama arkitekturo estis uzata en procesoroj fare de Quantum Effective Devices (QED) kaj Toshiba (TMPR 4955A) - mikroprocesora koro kaj cerbo de elektronika hundo AIBO.