Potštejn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Potštejn
germane Pottenstein
municipo
Potštejn
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Potštejn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Administra municipo Potštejn
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵoj Potštejn
Rivero Divoká Orlice
Situo Potštejn
 - alteco 315 m s. m.
 - koordinatoj 50° 4′ 56″ N 16° 18′ 32″ O / 50.08222 °N, 16.30889 °O / 50.08222; 16.30889 (mapo)
Areo 14,34 km² (1 434 ha)
Loĝantaro 995 (2023)
Denseco 69,39 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 517 43
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0524
NUTS 5 CZ0524 576671
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Potštejn
Retpaĝo: [http://www.potstejn.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Potštejn estas urbeto kaj somerrestadejo, en orienta Ĉeĥio. Troviĝas proksimume 4,5 km sudoriente de Vamberk. En 2023 ĉi tie vivis 995 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Polom (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Proruby, Vamberk, Záměl, Sopotnice, Záchlumí, Doudleby nad Orlicí, Lhoty u Potštejna kaj Chleny.

La komunumo situas sur ambaŭ bordoj de Divoká Orlice sur bazoj de altaĵo Kapraď (529 m s.m.) kaj Burga monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomon la komunumo ricevis laŭ la burgo Potštejn, nomata laŭ sia fondinto Púta el familiaro Drslavic: Púta ŝtono - Puttenstein - misformite Potštejn. La burgo estis fondita fine de la 13-a jarcento. La plej malnova mencio pri la subkastela vilaĝo devenas el 50-aj jaroj de la 14-a jarcento.

Unu el la plej konataj posedantoj de la burgo estis Mikuláš (Nikolao) de Potštejn, en ĝenerala konscio konata kavaliro rabisto. Li apartenis al la plej persistaj kontraŭuloj de familiaro Luksemburgo en Bohemio. Pro tiu kaŭzo maravia markgrafo, pli posta imperiestro Karolo la 4-a, en la jaro 1339 la burgon sieĝis kaj post naŭsemajna ĉirkaŭsieĝado konkeris. Nikolao ĉe tio trovis en ruinoj sian morton. La burgo estis intence detruita, sed inter la jaroj 1355-1358 Karolo la 4-a ree konstruigis ĝin.

En la dua duono de la 15-a jarcento posedis la burgon kaj feŭdobienon Potštejn ĉeĥa reĝo Georgo de Poděbrady kaj liaj filoj.

En la jaro 1497 akiris tutan vastan feŭdobienon Vilhelmo la 2-a de Pernštejn. Komence de la 16-a jarcento estis la burgo rekonstruita kaj transformita en reprezentan nobelan sidejon. Ĝi estis ĉirkaŭigita per triobla zono de muregoj. La burgon Potštejn jak la sinjorejon en la jaro 1558 aĉetis Václav Hrzán de Harasov kaj sur Jenštejn. La sinjorejon krom la burgo, urbeto Potštejn kaj urbo Kostelec nad Orlicí kreis pluaj 18 vilaĝoj aŭ iliaj partoj.

En la 17-a jarcento ĉesis la burgo servi kiel nobelara sidejo kaj post la tridekjara milito kadukiĝis. En la jaro 1746 akiris la feŭdobienon, de tridekjara milito jam sen la urbo Kostelec nad Orlicí kaj sen kelkaj pliaj vilaĝoj, silezia enmigrinto Jan Ludvík Harbuval Chamaré. Dum lia regado ĝisvivis la urbeto Potštejn novan disfloron. Oni establis ĉi tie teksejon, blankigejon de tolo kaj manifakturon por prilabori silkon. En la jaro 1762 estis sur la burga placo konstruita kapelo. En tiu ĉi periodo estis en la burgo sensukcese serĉata supozata trezoro. Ĝia okazado estas konata prefere el la historia rakonto de la verkisto Alois Jirásek.

En la dua duono de la 19-a jarcento okazis plua disvolvo de la komunumo. La lasta kvarono de la jarcento estis jam en signo de intensa publika kaj societa vivo kaj ankaŭ de ŝanĝo de la komunumo en popularan somerrestadejon. En la jaro 1881 estis ĉi tie fondita la Plibeliga Societo, kiu el propraj rimedoj apud la vojo laŭ la rivero de la ponto ĝis kluzo priplantis vicon da tilioj. Tiun inter aliaj prikantis verkistino Eliška Krásnohorská. Ankaŭ nuntempe tiu ĉi promenejo krome la burgo kaj kastelo apartenas al ĉefaj dominantoj de Potštejn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 041
18801 084
18901 052
1900989
1910970
1921916
JaroLoĝantoj
19301 012
19501 029
19611 107
19701 097
19801 041
1991991
JaroLoĝantoj
2001904
2014920
2016940
2017942
2018955
2019988
JaroLoĝantoj
2020997
2021974
2022978
2023995

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Somerrestadejo[redakti | redakti fonton]

Promenejo Sub tilioj

En favorata somerresadejo Potštejn pasigis somerajn monatojn vico da personoj de la socia vivo. Estis inter ili sciencistoj, verkistoj, muzikistoj kaj politikistoj. El longa vico de la personoj ni nomu prefere profesoron Tomáš Garrigue Masaryk, verkistojn Josef Václav Sládek kaj Jaroslav Vrchlický kaj muzikan verkiston Karel Bendl. En Potštejn trovis vojon ankaŭ profesoroj de viena kaj varsovia universitatoj. Vico da personoj eĉ konstruigis en Potštejn siajn vilaojn, kiuj ĝis nun esprimforte influas aspekton de kelkaj partoj de la komunumo. Tamen oni povas ĉi tie vidi ankaŭ originajn ĉarpentitajn dometojn de la popola karaktero. Memoraĵo de sociaj cirkonstancoj kaj socia vivo de la komunumo estas nr. 64 - laborista dometo ĉe estinta manufakturo el la 18-a jarcento kaj nr. 108 - ĉarpentita teretaĝa domo. Kernon de la komunumo t.n. Urbeton nr. 33, 35, 37, 45, 49 kreas vilaĝplaco. Empira preĝejo de Sankta Laŭrenco, el la jaro 1821, havas ĉefan altaran bildon de Antonín Machek, bildon de Krucumito de A. Liebscher. Tombeja preĝejeto de Sankta Marko estas el la jaroj 1712 - 13.

Domo de prof. Jan Urban Jarník

En Potštejn kaj ĝia proksima ĉirkaŭaĵo estas tri ringoj de la instruaj padoj:

  • La flava traceo gvidas nin al la burgo Velešov, daŭrigas sur monteton Kapraď kun panorama vido en regionon apud rivero Orlice kaj teritorion de orienta Hradec Králové regiono kaj tra Modlivý důl ĉe rivero Orlice la traceo revenas en Potštejn.
  • La ruĝa traceo iras tra la plej malnova parto de la komunumo sur burgan monteton. Ĝiaj stacioj estas orientitaj je historio de la burgo kaj ĝia mezepoka fortikaĵa sistemo.
  • Plia, la verda traceo, nomata ankaŭ arbarista pado, komencas ĉe parkejo apud vilaĝo Záměl kaj gvidas nin al ruinoj de la burgo Velešov. Kelkaj ĝiaj haltejoj estas dediĉitaj al ĉi tiea naturo.

Burgo[redakti | redakti fonton]

Vasta ruinejo de la burgo Potštejn situas sur forstigita konusforma monteto sudoriente de la komunumo kaj estas dominanto de la meza parto de regiono Orlice.

Vido sur kernon de la burgo

Gotika burgo estis origine konstruita en konekseco kun kolonizo en bazeno de meza riverfluo de Divoká Orlice fare de Půta de Potštejn el familiaro de okcidentbohemia Drslavic, evidente fine de la 13- jarcento. Kiel dirite, Mikuláš de Potštejn en postaj jaroj apartenis al la plej grandaj rifuzantoj de Lucemburgoj en Bohemio kaj fariĝis kavaliro rabisto. En la jaro 1356 Karolo la 4-a de posteuloj de Mikuláš Potštejnon aĉetis kaj komencis renovigon de la burgo, por ke ĝi povu esti centro de la reĝa sinjorejo de Potštejn.

Vilém de Pernštejn dum la unua kvarono de la 16-a jarcento la burgon multkoste rekonstruis en rezidan kaj administran centron de pernštejna dominio en ĉi tiu regiono kaj esence vastigis la defendan sistemon.

Blazono de Pernštejn el la kvina pordego de la burgo

Konstruaktivoj de familiaro Harbuval Chamaré kondukis al kreo de objektoj, kiuj nun apartenas al la plej konservitaj konstruaĵoj de la burgo Pernštejn.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1989 la burgo fariĝis havaĵo de la komunumo, kiu ĝin en la jaro 1994 irebligis al la publiko. Nuntempe komencis vasta sinsekva konservado de sendifektitaj masonaĵoj kaj ĝenerala prilaboro de la areo. Kadre de tiuj ĉi aktivoj estis spacoj de la kvara pordego aranĝitaj por uzo de kastelintendanto kaj estis nove tegmentita kapelo de la supra burgo. La burgo Pernštejn estas nun unu el la plej serĉataj memorindaĵoj en la orienta Bohemio.

Kastelo Potštejn

Kastelo Potštejn[redakti | redakti fonton]

Ekesto de la kastelo en Potštejn ligas kun la jaro 1746, kiam la feŭdobienon Potštejn akiris grafo Johano Ludoviko Harbuval Chamaré.

Johano Ludoviko sur areo de pli malnova prikonstruo de sinjora bieno kaj eble ankaŭ administrejo, konstruigis duetaĝan barokan kastelon kun alta mansarda tegmento. Ekestis kvarala konstruaĵo kun teretaĝaj kortaj arkadaroj, kiuj tiutempe jam estis arĥismo. El la originaj konstruaĵoj restis konservita nur estinta bierfarejo. Per nupto transiris la kastelo en havaĵon de sinjoroj de Dobřenice. De tiu ĉi familiaro estis la kastelo en la jaro 1945 konfiskita. Post komunisma puĉo en februaro 1948 la kastelon uzis sindikatoj kiel kleriga centrejo. En posta periodo okazis pro celecaj pretigoj arĥitektura polucio de la objekto, aparte multaj elementoj de interioro kaj perdiĝis plejparto de la moveblaĵo.

En la jaro 2004 akiris grave difektitan kastelon geedzoj Nováček, kiuj iom post iom rekonstruas ĝin. Okazis pretigado de interioro kaj ĉirkaŭo de la kastelo, revitaligita estis ankaŭ la kastela parko. Objekto estis enirebligita al publiko en la jaro 2006. En la jaro 2010 estis malfermita ankaŭ la kastela parko en angla stilo al kiu ligas la roza ĝardeno. Al la vizitantoj estas ofertata klasika trarigardo de la kastelaj interioroj kaj en la teretaĝo estas lokita ekspozicia galerio. La kastelposedantoj dum la tuta jaro organizas diversajn akompanajn agadoj kaj danke al ili la kastelo fariĝis natureca kultura centro de la komunumo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Potštejn en la ĉeĥa Vikipedio.