Anamorfozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anamorfozo estas artaĵa esprimo, kiu signifas tiujn nerekoneble deformitajn bildojn, kiuj estas rekoneblaj nur el aparta vidpunkto, aŭ per spegulobjekto, metita sur/apud ilin.

Origino de la esprimo[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas el la grekaj vortoj ana- (reen-) kaj morphosis (transformiĝo), la esprimo mem estis uzata unuafoje en la libro Magia Universalis (aperinta en 1650) de greka jezuito Gaspar Schott.

Tipoj de la anamorfozo[redakti | redakti fonton]

Plej ofte la anamorfozo estas opta aŭ perspektiva, ĉe kiuj oni devas trafi nur la konvenan vid-angulon. La spegulaj anamorfozoj malkaŝas la sekreton de la bildo per uzo de spegula cilindro aŭ konuso. Okaze de dioptraj anamorfozoj, oni devas uzi specialan, poligonalan lensonspegulon.

Historio[redakti | redakti fonton]

"La Ambasadoroj", pentrita de Hans Holbein (1533),

Oni ĝenerale konsideras du skizojn de Leonardo da Vinci en Codex Atlanticus kiel unua konata apero de la ĝenro. El konvena vidpunkto, oni povas vidi bebokapon kaj okulon.

La plej fama anamorfozo aperas en la ĉi-apuda pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa, la ambasadoroj, kiu estis pentrita en 1533, Londono. La pentraĵo figurigas du vivgrandan viron kaj iun longigita, amorfan aĵon, kiu ŝajne sensence regas la suban parton de la pentraĵo. Se oni rigardas tiun amorfaĵon el oblikva angulo, tiam ni ekvidas bildon de homa kranio.

sur planko ne estas osto de sepio sed anamorfozo de homa kranio.

La imit-ontoj de Hans Holbein disvastigis la metodon de „oblikve rigardinda bildo” en Anglio, poste en Eŭropo. Menciinda estas Erhard Schön, kies plej konata anamorfozo estas ligna gravuraĵo, prezentante gravajn regantojn de Eŭropo.

La florepoko de la anamorfozoj estas la 17-a jarcento, kiam eĉ libro aperas pri la metodo, unuafoje Jean Francois Niceron franca minimita monaĥo, la "La perspective curieuse, ou magie artificielle des effets merveilleux", en 1638, Parizo.

Pliaj gravaj artistoj antaŭ la 20-a jarcento: Samuel van Hoogstraten, Marcel Duchamp.

Artistoj en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Max Ernst, Salvador Dalí, Jean Cocteau, juna Adalbert Ames, Jan Dibbets, Hans Hamngren, Patrick Hughes, Fujio Watanabe, Shigeo Fukuda, Adrian P. Goddijn, Justen Ladda, Felice Varini, Kelly Houle, Stella és Gianni Miglietta, Stephen and Timothy Quay, István Orosz (grafikisto).

Kelkaj artistoj de la "strat-arto" uzas prefere la deformigan efikon de anamorfozo, plej efike Kurt Wenner kaj Julian Beever.