Koelreuteria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koelreuteria
panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Sapindacoj Sapindaceae
Subfamilio: Sapindoideae
Genro: kelreŭterio Koelreuteria
Laxm.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Koelreuteria aŭ esperante kelreŭterio[1] estas plantgenro el la familio sapindacoj (Sapindaceae). La nur tri specioj estas el Orientazio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Koelreuteria paniculata.
pinata folio de la panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata).
vezigformaj fruktoj deKoelreuteria paniculata.

Priskribo habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

La Koelreuteria-specioj estas ĉiamverdaj aŭ somerverdaj arbojarbustoj, kiuj atingas alton de 15 metroj. La alterne sidantaj folioj estas relative grandaj kaj unufoje aŭ dufoje pare aŭ nepare pinataj.

Infloreksoj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La plantoj havas maldense ĝis dense grandajn, piramidformajn paniklajn infreskojn. La flavaj, unusemetriaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj kaj havas duoblan involukron. Ekzistas plej ofte kvin, malofte kvar sepaloj. La kvar aŭ kvin, malofte ses petaloj havas dulobaj skvamoj je la bazo. Ekzistas ok liberaj filamentoj. Tri karpeloj estas kunkreskinta al hipogina ovario. Ekzistas dika disko.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La kapsulfruktoj havas unue rosekolora, poste bruneca, vezikoforma vualon; ili enhavas po tri nigraj semoj.

Kromozomaroj[redakti | redakti fonton]

La kromozomnombro estas 2n = 22, 30, 32.

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo estas en la jaro 1772 en Novi Commentarii Academiae Scientiarum Imperalis Petropolitanae, 16, p. 561–562, tie nomata „Koelrevteria“. Tipspecio estas Koelreuteria paniculata LAXM..[2] la genronomo Koelreuteria honoras la germanan botanikiston Joseph Gottlieb Kölreuter[3].

La genro konsistas el tri orientaziaj specioj:

  • Koelreuteria bipinnata FRANCHET (sin.: Koelreuteria bipinnata var. apiculata HOW & HO, Koelreuteria bipinnata var. puberula CHUN, Koelreuteria bipinnata var. integrifoliola (MERRILL) T.C.CHEN, Koelreuteria integrifoliola MERRILL.): Ĝi estas ĉiamverda specio el Ĉinujo kun duoble paraj pinataj folioj.
  • Koelreuteria elegans (SEEMANN) A.C.SMITH: Ĝi havas ĉiamverdaj aŭ somerverdaj, duoble pinataj folioj. Ekzisztas du subspecioj:
    • Koelreuteria elegans (SEEMANN) A.C.SMITH subsp. elegans
    • Koelreuteria elegans subsp. formosana (HAYATA) F.G.MEYER (sin.: Koelreuteria formosana HAYATA, Koelreuteria henryi DUMMER): Ĝi nur ekzistas en Tajvano.
  • panikla kelreŭterio (Koelreuteria paniculata LAXM., sin.: Koelreuteria apiculata REHDER & E.H.WILSON, Koelreuteria bipinnata FRANCHET var. apiculata HOW & HO, Koelreuteria chinensis (MURRAY) HOFFMANNSEGG, Koelreuteria paniculata var. apiculata (REHDER & E.H.WILSON) REHDER, Sapindus chinensis MURRAY): Ĝi estas ĉiamverda ĉina arbo aŭ arbusto. En Mezeŭropo ĝi estas relative ofta ornamarbo en parkoj kaj ĝardenoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ginkgo ĉe World Flora Online
  2. Koelreuteria ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  3. California Plant Names - K

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]