Casper Vogell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casper Vogell
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1600 (1600-01-01)
Morto 1-an de januaro 1663 (1663-01-01) (63-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Konstruestro • arkitekto
Verkoj Kastelo de Skokloster
vdr

Casper VOGELL (ankaŭ: Caspar Vogel; naskiĝinta ĉ. la jaro 1600 en Erfurto, mortinta en 1663) estis grava ĉefarkitekto turingia. Ĝi konstruis i.a. la Kastelon Friedenstein en Gotha.

Michaelisstraße nr 15: loĝdomo de Vogell

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estis ne malmultaj famuloj erfurtaj kiujn oni en la kuro de la tempo forgesis. Inter ili nombriĝas ankaŭ la grava baroka ĉefarkitekto Vogell kiuj ne nur deĵoris laŭ komisio de la urbo Erfurto sed ankaŭ por reĝoj kiel Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio). Per la ĉefe de li dezajnita kastelo en Gotha li metis gravegan monumenton por si, eĉ se tiu fakto ne ofte konatas ekster la fakularo. Multe pli modesta estas la duetaĝa domo ĉe la angulo inter la erfurtaj stratoj Michaelisstraße kaj Pergamentergasse, kie li loĝis. Memorigas onin pri la granda geniulo tabuleto. Okupiĝis pri la agado impona de Vogell la vajmara arkivisto kaj historiisto Frank Boblenz.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vogell verŝajne originas el la vilaĝo Nägelstedt proksime de Bad Langensalza ĉe la rivero Unstrut. Ekde 1625 la ĉefarkitekto, pri kies trejnado malmulte konatas, deĵoris por Erfurto. Oficiale dunigte kaj salajrite li mezuru la tutan urbon kaj prizorgu publikajn konstruadojn. Post la enmarŝo de la svedoj lia kariero pligraviĝis senteble. Ĉar en Erfurto planis la svedoj konstrui rempararon, al kiu apartenintus ankaŭ jam la vogell-a ideo pri citadelo sur la Petra monteto. Sed la citadelfarado nur pli malfrue, sub la majencanoj ekde 1665 realiĝis. Paralele Vogell laboris por la gota-anoj kaj duko Ernesto la piulo, kies kastelo (Schloß Friedenstein) grandparte estas farita laŭ la skizoj de Vogell. Poste venis aliaj burgaj kaj kastelaj novkonstruaĵoj, i.a. Kastelo Skokloster (Mälaren) aŭ Wrangelsburg (por la sveda generalo Wrangel) sed ankaŭ alikonstruoj de Wachsenburg aŭ de la Bieno Oldisleben (Distrikto Kyffhäuser). Malgraŭ pluraj mendoj de alie la centro aktivada de Vogell restis Erfurto. Li rapide iĝis civitano altestimata kaj havis bonajn kontaktojn al la riĉa burĝaro. El du lukraj geeziĝoj kun filinoj el bonaj familiaj li havis minumume 15 infanojn. La bonstato de Vogell videblis per la posedo de kelkaj domoj (ĉiuj en la Mikaelo-strato, unu urba bieno, vinejoj ĉe Walschleben kaj paŝtejoj en Elxleben. Lia tomo troviĝas sur la tombejeto de la Mikaelo-kirko, apud la loĝdomo. La tiea eklezikomunuma libro indikas kiel entombigjaron la 1664-an. Tiu ĉi dato sekve troviĝas ankaŭ sur la memorigtabulo. Sed la supre menciita historiisto Boblenz - danke al leteroj - povis pruvi, ke Vogell jam mortis je la fino de la jaro 1663-a kiam li estis ĉe vojaĝo labora.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio de Vogell ĉe erfurt-web.de, skribita de S. Raßloff.