Herbejkardamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
herbejkardamino
herbeja kardamino (Cardamine pratensis)
herbeja kardamino (Cardamine pratensis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Kardamino Cardamine
Cardamine pratensis (herbeja kardamino)
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
folirozeto

Herbejkardamino (Cardamine pratensis) estas plantsopecio el la genro de la kardaminoj (Cardamine) ene de la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae). Ĝi estas disvastigita sur la norda hemisfero. La planto dominas per siaj blankaj ĝis delikate violetaj floroj de fine de aprilo ĝis meze de majo la spekton de nutraĵriĉaj malsekherbejoj.

ilustraĵo
pinata folio
burdmuŝo (Bombylius) metas sian rustron en la floro de la herbejkardamino
grapola infloresko
makrofoto de infloresko
kvarnombra floro
silikoj

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La herbejkardamino estas transvintre verda , multjara, herba planto, kiu atingas alton de 15 ĝis 55 centmetrojn. Ĝ formas relative mallongan kaj maldikan rizomon kiel rezervorgano. la staranta, senbranĉa tigo havas rondan kversekcon. Unue ĝi havas medolo (botaniko), post ĝi estas kava kaj kalva aŭ havas maldensan hararon en la malsupra parto.[1][2]

Folioj[redakti | redakti fonton]

La maldika folioj staras en bazaj rozetoj kaj estas alterne distribuita al la tigot; la folinervoj estas bone videblaj. La plej ofte 2 ĝis 7 centimetrojn longa tigaj bazaj folioj longas 30 centmetrojn. Ili estas kompletaj aŭ nepare pinataj. Ili havas du ĝis 15 parojn da rondecaj folietoj. La fina folieto estas 1,5 cm longa kaj havas tigeton.

Infloresko[redakti | redakti fonton]

La planto floras de aprilo ĝis junio aŭ julio. La floroj staras kun en ampleksa, grapola infloresko, ofte kun dua malgranda infloresko je la supra parto de la flortigo. Dum pluvo kaj mallumeco de foltigoj kliniĝas kaj floroj fermiĝas.

Floroj[redakti | redakti fonton]

La duseksaj floroj estas kvarnombraj kaj tipe aranĝita kiel brasikacoj. La kvar verdaj kaj liberaj sepaloj havas grandecon de 3 ĝis 5 (2,5 ĝis 6) milimetroj oble 1 ĝis 2 mm . Ilia formo estas oblongaj aŭ ovformaj.La kvar petaloj havas longecon de 0,8 ĝis 1,5 (0,6 ĝis 1,8) centimetrojn kaj larĝecon de 3 ĝis 7,5 (ĝis 10) milimetroj kaj estas renverse ovformaj. La koloro de la petaloj estas blanka, ofte blankeca kaj palrosefarba kun malhelaj nervoj ĝis malhelpurpura. De la ses stamenoj la centraj paroj havas 5 ĝis 10 milimetro longajn filamentojn kaj la flankaj 3 ĝis 6 mm longaj filamentoj. La flavaj anteroj havas longecon de 0,8 ĝis 2 mm. la stamenoj estas proksimume trioble pli longaj ol la sepaloj. La sola karpelo entenast 20 ĝis 30 ovarioj. La stigmo longas 0,5ĝis 2,7 mm..

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

la fruktoj estas 2,5 ĝis 4,5 mm longaj silikoj, kiuj estas kalvaj. La helbrunaj semoj havas grandecon de 1,2 ĝis 1,8 mm kaj diametro de 1 ĝis 1,4 mm. La fruktoj maturiĝas inter junio kaj aŭgusto.

Kromozomnombroj[redakti | redakti fonton]

La kromozomnombroj estas 2n = 16, 24, 28-34, 38-44, 48, 56, 96, do la baza kromozomnombro x = 8. Ekzistas poliploideco kaj esploroj montras diploidajn ĝis heptaploidajn populaciojn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

malfermita siliko de la herbejkardamino

La herbejkardamini estas hemikriptofito kaj multjara duonrozetoplanto kun malldikaj, rampantaj rizomoj. La folirozeto ofte estas verda dum vintro.

Florekologie temas pri „nektarhava diskofloro“ en transiro al „funela floro“. La nektaro nur estas atingebla fare de abeloj kaj papilioj; Sirfidoj (Syrphidae) rikoltas nur la polenon. Herbejkardamino estas lumĝermanto.

aurora-papilio sidas sur herbejakardamino
herbeja ŝaŭmcikado (Philaenus spumarius)

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La disvastigoregiono de la herbejkardamino estas de Eŭropo ĝis la artika klimatzono en Nordazio kaj Nordameriko.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskibo de Cardamine pratensis okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, p. 656.

La botanika nomo de la specio Cardamine pratensis konsistas el la genronomo Cardamine, de la greka vorto κάρδαμων kárdamon , signifo kreso kaj la epiteto pratensis, latine por „krekanta sur herbejo“.

Jenaj sinonimoj ekzistas : Cardamine nemorosa LEJ., Cardamine praticola JORD., Cardamine rivularis ČOPYK, Cardamine udicola JORD., Cardamine ullepiciana BORBÁS, Cardamine pratensis L. subsp. pratensis, Cardamine pratensis subsp. atlantica (EMB. & MAIRE) GREUTER & BURDET, Cardamine pratensis subsp. genuina ČELAK. des. inval., Cardamine pratensis subsp. major TOMŠOVIC, Cardamine pratensis subsp. picra DE LANGHE & D'HOSE, Cardamine pratensis subsp. ullepiciana (BORBÁS) JAY, Cardamine pratensis var. atlantica EMB. & MAIRE, Cardamine pratensis var. carpatica ZAPALŁ., Cardamine pratensis var. dentata SCHUR, Cardamine pratensis var. flore-pleno NEILR.}}, Cardamine pratensis var. grandiflora ENDL., Cardamine pratensis var. grandiflora NEILR., Cardamine pratensis var. grandiflora SCHUR, Cardamine pratensis var. macrantha SCHUR, Cardamine pratensis var. parvifolia WIMM. & GRAB., Cardamine pratensis var. pleniflora SCHUR, Cardamine pratensis var. pseudohirsuta SCHUR, Cardamine pratensis var. pubescens WIMM. & GRAB., Cardamine pratensis var. subrivularis SCHUR, Cardamine pratensis var. typica BECK des. inval.

herbeja kardamino sur herbejo
ilustraĵo

Uzado[redakti | redakti fonton]

Popola medicino[redakti | redakti fonton]

La herbejkardamino enhavas sinapoleo-glikozido, amaraĵoj kaj vitamino C.

Tizano el la planto oni uzas kontraŭ reŭmatismo.

Uzado kiel manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

La junaj folioj- kolektitaj antaŭ la florado, estas manĝeblaj kaj gustas pro la sinapolea glikozido iomete akre, simile al kreso.

herbejkardamino kune kun taraksako sur herbejo en la mezmontaro Ejfelo

Uzado kiel ornamplanto[redakti | redakti fonton]

Ekde la17a jarcento la planto ankaŭ estas kultivata kiel ornamplanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tai-yien Cheo, Lianli Lu, Guang Yang, Ihsan Al-Shehbaz, Vladimir Dorofeev: Brassicaceae. In Ŝablono:BibISBN Cardamine pratensis
  2. Ihsan A. Al-Shehbaz, Karol Marhold, Judita Lihová: Cardamine. In: Cardamine pratensis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]